From Wikipedia, the free encyclopedia
Kujavio (pole Kujawy, germane ankaŭ Kujawien) estas historia regiono en la norda centro de la nuna ŝtato Pollando. Ĝi situas okcidente de la rivero Vistulo kaj oriente tuŝas la riveron Noteć. La historia regiono estas la sudokcidenta duono de la nuna vojevodio Kujavio-Pomerio.
Aparte gravaj urboj rande de la regiono estas Bydgoszcz (germane Bromberg) Włocławek kaj Toruń (germane Thorn). Krom en Kujavio situas la pli grandaj urboj Inowrocław (germane Hohensalza), Kruszwica (germane Kruschwitz), Ciechocinek kaj Nieszawa (germane Nesau).
La pejzaĝo estas ebene ĝis onde monteta, kaj karakterizita per agrikulturo.
La historia duklando Kujavio, pole Księstwo Kujawskie, formiĝis en 1233 kiel memstara duklando sub duko Kazimiro la 1-a. Pro heredo-dividoj en 1267 kaj 1314 ĝi disfalis en parto-duklandojn en Brześć Kujawski, Inowrocław kaj Gniewkowo. Post 1306 ĝi perdis sian memstarecon post la unuiĝo de pluraj polaj duklandoj al reĝlando Pollando sub reĝo Ladislao la 1-a, "la Ulno-longa".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.