From Wikipedia, the free encyclopedia
Belizaro[1] (latine: Flavius Belisarius, prononco [bɛ.lɪˈsaː.ri.ʊs], greke: Βελισάριος; naskiĝinta ĉirkaŭ 505 en la romia loĝloko Germania en Moesia, kiu korespondas al la loĝloko Sapareva Banja en la nuna provinco Kjustendil de Bulgario, mortinta la 13-an de marto 565 en Konstantinoplo) estis bizanca generalo. Lia sekretario estis Prokopio el Cezareo.
Post gvidistado dum la persa milito (528–532) li nomumiĝis fare de la imperiestro Justiniano la 1-a ĉefkomandanto de la oriento kaj venkis ĉe Dara (Artuklu, Provinco Mardin, Turkio) kontraŭ la sasanidoj en 530. Sed post malvenko en 531 ĉe la rivero Eŭfrato li revokiĝis. Dum la Nika-ribelo de 532 li savis al Justiniano kaj tronon kaj vivon. Nomumite supera komandanto de kampanjo kontraŭ la Vandaloj li alteriĝis en 533 en Afriko, venkis la Vandalojn kaj konkeris Kartagon. La reĝon Gelimer li perforte kapitulacigis en 534.
Sendite konkeri la regnon de la Ostrogotoj li okupis en 535 Sicilion, en 536 konkeris Napolon, sieĝatis en Romo dum unu jaro (537–538) fare de la Gotoj sub la gvidanto Vitiges kaj ruze okupis en printempo 540 ankaŭ Ravenon. Estante sur la pinto glora li revokiĝis al Konstantinopolo kaj sendiĝis en 541 denove orienten por batali kontraŭ Ĥosrav la 1-a Anuŝirvan, reĝo de la Persoj.
Sed li perdis la gracon pro maĥinacioj kaj intrigoj de sia edzino diboĉa Antonino, kiu estis obeema al la imperiestrino Teodora la 1-a. En 542 li revokitis kaj malbone traktitis. Sendite denove je batalado en Italujon en 544 (tie la Ostrogotoj regrandiĝis sub la gvidado de Totila) li fiaskis pro manko de subteno. En 543 li revenis Konstantinopolon estonte generalo de la imperiestra gardistaro. En 562 li akuziĝis pro planita komploto kontraŭimperiestra, malaltrangiĝis kaj malriĉiĝis. Malgraŭ rehabilitiĝo en 563 li baldaŭ poste mortis.
Lia blindigo estas legendo. Romanheroo li iĝis danke al Jean-François Marmontel; tragedipersono li iĝis ĉe Eduard von Schenk, opera persono ĉe Gaetano Donizetti. Portreto konata de la blindigita heroo pentriĝis de la franca pentristo François Gérard.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, p. 607, kio legeblas tie ĉi interrete.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.