Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La duklando de Milano estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio, ĉirkaŭ la urbo Milano, situanta en la nordo de hodiaŭa Italio. Ĝi estis kreita en 1395, kiam ĝi havis dudek ses urbojn kaj la vastan kamparan areon de la meza Pada Ebenaĵo oriente de la montetoj de Montferrat.
Duklando de Milano | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
itale Ducato di Milano latine Ducatus Mediolani | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
duklando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio • historia lando | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||
milania eskudo • soldo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
fondita per Venceslao la 1-a | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Dum plejmulto de sia ekzisto, ĝi estis enpremita inter Savojo okcidente, Venecio oriente, la malnova Svisa Konfederacio norde, kaj apartigita de la Mediteraneo per la Ĝenova Respubliko sude.
La duklandon finfine akiris Habsburga Aŭstrio kun la Traktato de Badeno en 1714, kiu finis la militon de hispana sukcedo. Ĝi restis sub aŭstria regado ĝis 1796, kiam Napoleono Bonaparte konkeris ĝin, kaj unu jaron poste, laŭ la Traktato de Campo Formio, Aŭstrio transdonis ĝin al la Cisalpa Respubliko. Post la malvenko de Napoleono, la duklando de Milano ne estis restarigita, sed iĝis parto de la reĝlando Lombardujo-Venetio, kies reĝo estis la imperiestro de Aŭstrio. En 1859 ĝi doniĝis al la reĝlando Piemonto-Sardio, kiu poste fariĝis Itala reĝlando en 1861.
1395-1447 Familio Visconti
1450-1526 Familio Sforza
1526-1787 Habsburgoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.