François Rabelais

Franca kuracisto kaj verkisto, (1494–1553) From Wikipedia, the free encyclopedia

François Rabelais
Remove ads

Rabelezo, france François RABELAIS (naskiĝis ĉirkaŭ 1494 en La Devinière (centra Francio), mortis la 9-an de aprilo 1553) estis franca verkisto de la Renesanco.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Thumb
Rabelezo

Lia patro estis advokato en Chinon. Antaŭ liaj medicinstudoj, kiujn li komencas en 1530 en Montpellier, li iris en klostro ĉe la Benediktanoj.

Eksterordinara figuro de sia epoko, li estis ne nur benediktana monaĥo, sed ankaŭ kuracisto, profesoro pri anatomio, kaj paroĥestro en Meudon.

En 1532 li kreis Gargantuo kaj Pantagruelo, kaj poste skribis la romanojn Horribles et épouvantables faits et prouesses du très renommé Pantagruel (1532), la vie inestimable de Gargantua, père de Pantagruel (1534), kaj aliaj verkoj Tiers Livre (1546), Quart Livre (1548), ktp kiuj rakontas la sekvajn aventurojn de tiuj roluloj. La tuta serio estas konata kiel Gargantua kaj Pantagruel.

Sprita kaj klera, li estas perfekta ekzemplo de la renesanca spirito, la humanismo, renoviĝo de la filozofio kaj pensado. Li ŝatas miksi en sia verkaro la epikuran moralon, la gajecon kaj amon de vivo, filozofion pri la naturo. Li parte disvolvis kaj renovigis la francan lingvon de la 16-a jarcento, donante al ĝi pitoreskan kaj sukoplenan "guston".

Universitato Sorbonne tamen malaprobis liajn verkojn, kaj la katolika eklezio malpermesis ilin. Pro timo de cenzuro fare de la Universitato Sorbono, li publikigas ambaŭ verkojn, Pantagruel kaj Gargantua , sub kaŝnomo Alcofribas Nasier, anagramo de François Rabelais.

Remove ads

Verkoj

  • Pantagruel (1532)
  • Gargantua (1534)
  • Tiers Livre (1546)
  • Quart Livre
  • Cinquième Livre (postmorte, 1564)

En Esperanto aperis

Trovu « François Rabelais » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Kiel iuj registaranoj de la reĝo Pikrokolo lin metis en grandan danĝeron per tro urĝa konsilo (tr. Edmond Privat, Esperanto, 1928, n-ro 5, p. 104-105)
  • La ŝafoj en maron (ĉapitroj 6-8, el la tria volumo), tr. Edmond Privat, aperis en Esperanto, decembro 1931, paĝoj 165-166

Rete legebla

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads