From Wikipedia, the free encyclopedia
Andreas Elias BÜCHNER (naskiĝinta en la 9-a de aprilo 1701 en Erfurto, mortinta en la 29-a de julio 1769 en Halle) estis germana medicinisto.
Andreas Elias Büchner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1701 en Erfurto | ||||
Morto | 30-an de julio 1769 (68-jaraĝa) en Halle | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Elektoepiskopujo Majenco vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle Universitato de Erfurto vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Andreas Elias Bachius • Biantes • Andreas Elias Bacchius • Bacchius vd | ||||
Okupo | entomologo universitata instruisto fizikisto kuracisto vd | ||||
Laborkampo | Medicino, fiziko kaj universitato vd | ||||
Aktiva en | Erfurto • Halle vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la frekvento de la erfurta Konsilantargimnazio li studis medicinon en Erfurto, Halle kaj Lepsiko. Li promociiĝis en 1722 en Erfurto. Post longa stud- kaj klerigadvojaĝo tra Frankonio, Svabio kaj Malsupra Saksio li ekdocentis ĉe la Universitato de Erfurto. En 1724 li iĝis magistro ĉe la fakultato filozofia. En 1726 li membriĝis kiel Bacchius al Leopoldina.
En la 1729-a jaro li ekdungitis kiel Landa fizikisto de la regiono Großrudestedt, kiun taskon li plenumis disde Erfurto. Ĉar tie ĉi li ricevis samjare la kvaran profesoran postenon. Koncerne Leopoldina-on li fariĝis en 1732 adjunkto, en 1733 Director Ephemeridum kaj en 1736 ties prezidento kiel posteulo de Johann Jakob Baier.
En 1744 li estis vokita al la altlernejo de Halle kiel li baldaŭ iĝis Sekreta medicinkonsilisto. Li estis vicrektoro en 1745/46, 1758/59, 1767/68.
Büchner estis unu el la plej fervoraj adeptoj de la famekonata kuracisto Friedrich Hoffmann. Li verkis multajn librojn pri fiziologio, patologio, terapioj, farmakologio kaj skribigis amason da disertacioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.