La 6-a de decembro estas la 340-a tago de la jaro (la 341-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 25 tagoj restas.
Je la 6-a de decembro okazis, interalie:
- ĉirkaŭ 345: Mortis Nikolao de Mira, episkopo fama pro sia malavareco - festado de lia nomtago rilatas al disdonado de donacoj al infanoj
- 1060: Béla la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1185: Sanĉo la 1-a iĝis reĝo de Portugalio - post morto de la unua reĝo Afonso la 1-a
- 1197: Přemysl Otakar la 1-a iĝis princo de Ĉeĥio post abdiko de sia pli juna frato
- 1240: Ora Hordo invadis Kievan Regnon, kiu ĉesis ekzisti
- 1254: Mariboro unuafoje estis menciita kiel urbo
- 1491: Franca reĝo Karlo la 8-a edziĝis al Ana de Bretonio
- 1534: Andoj: hispana konkistadoro Sebastián de Belalcázar refondis urbon Kito
- 1656: En Radnót en Hungario al la unua pakto pri dispartigo de Pollando aliĝis Svedio, Brandenburgio, Transilvanio, kozakoj kaj reprezentantoj de princo Bogusław Radziwiłł - la traktato ne estis realigita
- 1741: En la Rusia imperio rezulte de palaca puĉo ekregis Elizabeto
- 1764: En Varsovio oni enkondukis unuigitan mezur-sistemon - nomata ankaŭ malnovpola
- 1768: Skota Klerismo: Encyclopaedia Britannica aperis en Edinburgo
- 1774: Maria Tereza de Aŭstrio eldonis Ĝeneralan Lernejan Regularon, kiu enkondukis devigan edukadon por infanoj de 6 ĝis 12 jaroj
- 1791: Reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski laŭ peto de lokaj nobelo donis Magdeburgan juron al Telšiai
- 1848: Imperiaj trupoj invadis Galicion, transirante Dukla montpasejon kun 8 000 homoj kaj 27 kanonoj
- 1865: Francio kaj Monako kontraktis doganunion
- 1868: Milito de la Trilanda Alianco: venko de brazila armeo kontraŭ la paragvaja en batalo apud rivereto Itororó
- 1877: Unua numero de usona ĉiutaga gazeto "The Washington Post" aperis
- 1882: Pasado de Venuso
- 1884: Vaŝingtona Monumento konstruiĝis - tiutempe la plej alta konstruaĵo en la mondo
- 1898: Hanovro: Emil Berliner fondis firmaon Deutsche Grammophon, la unuan diskproduktejon
- 1904: Prezidento de Usono Theodore Roosevelt anoncis en ĉiujara mesaĝo aplikon de t.n. "doktrino de bastonego" en eksterlanda politiko
- 1912: Germana egiptologo Ludwig Borchardt malkovris en Amarna (sude de Kairo) la buston de reĝino Nefertito
- Unua Mondmilito
- 1919: Vintra malfronta kampanjo de taĉmentoj de Ukraina Popola Respubliko kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj Volontula Armeo komenciĝis — kadre de la ukraina-soveta milito 1917-1921
- 1921: Irlanda Milito de Sendependeco: Angl-Irlanda Traktato ekvalidis
- 1922: Irlanda Libera Ŝtato estiĝis, antaŭulo de la nuna Irlando
- 1925: Dua Pola Respubliko: unua radia ligo de pola radioamatoro, konfirmita de amatora radia konfirmkarto, kun eksterlando
- 1926: Dua pligrandigo de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
- 1928: En urbo Ciénaga (Departemento Magdalena) en Kolombio armeo faris t.n. "bananan masakron" de nekonata nombro (de 47 ĝis 2 mil) da strikantaj laboristoj de United Fruit Company
- 1930: Bohemia arbaro: en Šumava ekfunkciis pumprezerva akvoenergia centralo Černé jezero
- 1932: Konsilio de Popolkomisaroj de Ukrainio akuzis kulakojn kaj kontraŭrevoluciulojn pri malordigo de gren-provizado
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: de enkorpigitaj al Tria Regno Poznań kaj Żnin foriris unuaj trajnoj al Ĝenerala Gubernio kun deportataj poloj; en Sachsenhausen pereis Witold Donimirski, aktivulo en Distrikto Sztumski, arestita decembre 1939; Vintra Milito: militiro de Ruĝa Armeo sur Istmo estis haltigita apud la Mannerheim-linio
- 1940: Greka-itala milito: greka armeo okupis Sarandë en Norda Epiro; itala generalo Ugo Cavallero estis nomumita ĉefo de Ĝenerala Stabo
- 1941: en Luboml (Volina provinco) germanoj fondis judan geton; Britio: Pola Instru-Centro de Infanterio fondiĝis; brita registaro konstatis, ke ekestis milita stato inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Hungario, Rumanio kaj Finnlando
- 1942: kartvela-pola orientalisto Georgo Peradze estis murdita en koncentrejo Aŭŝvico; politika-militista pakto pri Franca Okcidenta Afriko estis subskribita de Dwight D. Eisenhower, Jean Darlan kaj Pierre Boisson
- 1943: Militkrimoj: taĉmentoj de germana polico pafmortigis proksime al Słowita (nun en Lviva provinco) 60 personojn, en Wawrzyce 23 virojn kaj en Harklowa 10 polojn de malliberejo en Jasło; Orienta Fronto: sud-okcidente de Kremenĉuk trupoj de la 2-a Ukraina Fronto liberigis Aleksandria
- 1944: taĉmento de leŭtenanto Jan Borysewicz el la Enlanda Armeo ekregis Ejszyszki (apud la nuna Šalčininkai) liberigante malliberulojn de NKVD; testflugo de la germana ĉasaviadilo Heinkel He 162; Orienta Fronto: en Hungario trupoj de la 3-a Ukraina Fronto okupis Dunapentele, Rácalmás, Hercegfalva, Cece, Sáregres kaj Simontornya, kaj aliaj taĉmentoj konkeris Fonyód, Balatonkeresztúr, Balatonújlak kaj Kéthely
- 1945: En Usono estis patentita mikroondilo
- 1947: Nacia Parko Everglades fondiĝis en Florido
- 1949: En malliberejo de la rumana urbo Pitești kaj poste en aliaj lokoj komenciĝis komunista reedukado fare de sekreta servo Securitate, konata hodiaŭ kiel eksperimento Pitești
- 1949: Ólafur Thors la trian fojon iĝis ĉefministro de Islando
- 1950: Slovena Nacia Teatro estis fondita en Celje
- 1953: Vladimir Nabokov finverkis sian romanon Lolita
- 1954: Kroatio: unua Zagreba Festivalo de populara muziko nomita Elektu la plej bonajn dancmelodiojn en 1953
- 1955: Kvar mondpotencoj agnoskis eternan neŭtralecon de Aŭstrio
- 1956: Melburno: dum Somera Olimpiko Hungario venkis Sovetunion en ĉesigita — pro sanga batalado — matĉo de akvopilko, kvar semajnojn post subpremo de la hungara revolucio
- 1962: Kosmoesploro: Hungara Esplorkomitato pri Kosmo estis fondita sub la prezido de Géza Bognár
- 1963: Tri francaj ĵurnalistoj de "Paris Match" algrundiĝis sur nova vulkana insulo Surtsey apud oceanbordo de Islando kaj ŝerce proklamis francan protektoraton
- 1965: Projekto Luna: sovetia kosmosondilo Luna 8 falis sur Oceanus Procellarum post perdo de stabileco dum alteriĝa manovro
- 1970: Germana kanceliero Willy Brandt dum vizito al Pollando agnoskis okcidentan landlimon de Pollando
- 1971: Barato agnoskis sendependecon de Bangladeŝo
- 1972: NASA lanĉis mision Apollo 17 - la lasta kunhoma misio de la projekto Apollo
- 1973: Gerald Ford iĝis vicprezidento de Usono
- 1974: En Budapeŝto sub la Placo Deák Ferenc estis inaŭgurita metroo Deák Ferenc tér
- 1978: Hispanoj aprobis referendume demokratian konstitucion
- 1988: Aŭstralia Ĉefurba Teritorio gajnis aŭtonomecon
- 1989: Mortigo de 14 virinoj en la Masakro de la École Polytechnique, Montrealo, Kanado, ŝokis la nacion kaj spronis la feminisman kaj kontraŭpafilan movadojn
- 1990: Pola eŭroskeptika partio Unio de Realpolitiko registriĝis
- 1991: Jan Olszewski iĝis ĉefministro de Pollando
- 1991: En Ukrainio kreiĝis armitaj fortoj
- 1991: Nova konstitucio de Bulgario ekvalidis
- 1991: Jugoslavaj Militoj: serb-montenegraj ĉetnikoj, helpataj de Jugoslava Popola Armeo, bombardis urbojn Dubrovnik kaj Osijek - pereis 19 personoj
- 1992: Svisoj forĵetis en referendumo eblecon eniri al Eŭropa Ekonomia Areo
- 1992: Utar-Pradeŝo: en Ajodhjo hinduoj detruis moskeon, konstruitan sur pli frua templo, dediĉita al unu el enkarniĝoj de Viŝnuo, kaj detruita de Babur - dum la tumulto pereis pli ol 1500 baratanoj
- 1993: En Germanio eksa ĉefo de Stasi en GDR Markus Wolf estis kondamnita al ses jaroj da malliberejo, sed liberigita pro kaŭcio
- 1997: Rusio: rusia militaviadilo Antonov An-124 kraŝis super Irkutsk — pereis 23 homoj en la aviadilo kaj 44 surtere
- 1998: Venezuelo: Hugo Chávez gajnis prezidentajn balotojn
- 2000: La 116-a kemia elemento livermorio estis malkovrita
- 2001: Kanada provinco Novlando ŝanĝis nomon al Novlando kaj Labradoro
- 2001: Eduard Kokojti gajnis prezidentan baloton en Sud-Osetio
- 2003: Bulgarlingva Vikipedio fondiĝis
- 2005: Irano: en Teherano militaviadilo Lockheed C-130 Hercules trafis 10-etaĝan turdomon, pli ol 120 personoj pereis
- 2008: En Grekio eksplodis amasaj tumultoj pro mortigo de adoleskanto fare de polico en Ateno
- 2009: Denominacio de nordkoreia ŭono
- 2009: Rumanio: Traian Basescu elektiĝis por dua oficperiodo
- 2009: Bolivio: Evo Morales elektiĝis por dua oficperiodo
- 2011: Elio Di Rupo iĝis ĉefministro de Belgio
- 2011: 54 personoj pereis kaj 150 vundiĝis en bomba atenco apud ŝijaisma templo en Kabulo
- 2014: Kosmosondilo New Horizons, flugante super Plutono, eliras el hiberniĝo post naŭjara flugo
- 2016: Bernard Cazeneuve iĝis ĉefministro de Francio
- 2017: Registaro de Donald Trump oficiale agnoskis Jerusalemon ĉefurbo de Israelo
- 2019: Okaze de 10-jariĝo de la Fondaĵo Auschwitz-Birkenau Angela Merkel, kiel la tria kancelierino de Germanio vizitis la koncentrejon kaj ekstermejon, dirante "Mi sentas profundan honton konsiderante barbarajn krimojn, kiuj estis tie ĉi faritaj de germanoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- nokta atako de senpilota aviadilo al aviadilejo apud Kursk, forbrulis cisterno kun brulaĵo; rezulte de interŝanĝo de militkaptitoj 60 rusiaj soldatoj revenis el ukraina mallibero; ĉefino de Instituto pri Amaskomunikila Informo rifuzis germanan premion pro la libereco de vorto kaj gazetaro pro tio, ke la premion ricevis ankaŭ rusia ĵurnalisto, kiun ŝi nomis „oficiala kremla liberalulo"
- Latvio retirigis koncesion por opozicia televidkanalo Doĵd, fuĝinta el Rusio post komenco de la milito; Moldavio komencis enketadon pri raketo, kiu falis al ĝia teritorio post pasinttaga amasa pripafo de Ukrainio; Hungario, post Germanio, blokis EU-pruntaĵon de 18 miliardojn da eŭroj por Ukrainio en la sekva jaro
- 1421: Henriko la 6-a, reĝo de Anglio, murdita (m. 1471)
- 1478: Baldassare Castiglione, itala verkisto kaj diplomato (m. 1529)
- 1545: Janus Dousa, nederlanda historiisto, juristo, poeto, filologo, unua bibliotekisto de la Universitato de Lejdeno (m. 1604)
- 1642: Johann Christoph Bach la 1-a, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1703)
- 1665: Nikolao Bercsényi, hungara militestro (m. 1725)
- 1730: Sophie von La Roche, germana verkistino (m. 1807)
- 1778: Louis Joseph Gay-Lussac, franca kemiisto kaj fizikisto (m. 1850)
- 1781: Charlotte von Ahlefeld, germana verkistino (m. 1849)
- 1785: Ludwig Nonne, germana teologo kaj reformpedagogo (m. 1854)
- 1792: Vilhelmo la 2-a, reĝo de Nederlando, grandduko de Luksemburgo (m. 1849)
- 1802: Paul Émile Botta, franca konsulo en Mosulo kaj arkeologo, malkovrinto de asiriaj surskriboj en Dur-Ŝarukin (m. 1870)
- 1804: Wilhelmine Schröder-Devrient, germana operkantistino (soprano) (m. 1860)
- 1806: Karl Ernst Georges, germana filologo klasika, leksikografo, instruisto (m. 1895)
- 1816: Ernst Keil, germana eldonisto, fondinto de gazeto "Die Gartenlaube" (m. 1878)
- 1823: Max Müller, brita orientalisto kaj sanskritologo, tradukisto kaj redaktoro de la serio Sacred Books of the East (50 volumoj) kaj de Rigvedo (m. 1900)
- 1846: Wilhelm Herrmann, germana teologo, akademiano (m. 1922)
- 1848: Johann Palisa, aŭstra astronomo (m. 1925)
- 1849: August von Mackensen, germana marŝalo (m. 1945)
- 1851: Josef Altenweisel, princepiskopo de Brixen kaj aŭstra teologo (m. 1912)
- 1853: István Berkeszi, hungara historiisto, instruisto (m. 1922)
- 1869: Miklós Józan, hungara pastro, tradukisto, unitaristo (m. 1946)
- 1871: Mikola Voronij, ukraina poeto, aktoro, teatrologo, kunfondinto de Ukraina Centra Konsilio, tradukisto, ekzekutita (m. 1938)
- 1878: Lajos Tóth, rumania hungara pastro, publicisto, tradukisto (m. 1962)
- 1884: Mátyás Csányi, rumania hungara komponisto (m. 1962)
- 1887: Sándor Sarkadi, rumania hungara skulptisto, pentristo (m. 1959)
- 1896: Elisabeth Lübek, estona esperantistino, kunlaborantino de Esperanto-Estona Vortaro kaj Estona Antologio (m. nekonata)
- 1900: Andor Kolozsvári, hungara grafikisto, scenarlibretisto (m. 1982)
- 1901: Nikolao Hovorka, aŭstra ĵurnalisto, redaktoro kaj verkisto, kunlaborinta kun Literatura Mondo kaj enestanta en la poemantologio Dekdu Poetoj, prezidanto de diversaj Esperanto-societoj en Vieno, postivinto de koncentrejoj Mauthausen kaj Dachau (m. 1966)
- 1912: Antal Hofman, hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1956)
- 1916: Kristján Eldjárn, muzeologo kaj prezidento de Islando (m. 1982)
- 1919: Sándor Tóth, rumania hungara sociologo kaj filozofo (m. 2011)
- 1920: Karolo Piĉ, ĉeĥa oficisto kaj esperantisto, beletristo, esperantologo (Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto), eseisto (La interna vivo de Esperanto), tradukisto, kunlaboranto de "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "La Suda Stelo", "Norda Prismo", "Starto", membro de la Akademio de Esperanto, konata de romano La Litomiŝla Tombejo (m. 1995)
- 1920: Dave Brubeck, usona ĵaz-pianisto, komponisto kaj bandestro (m. 2012)
- 1921: Marcel Callo, franca presisto kaj beatigita martiro (m. 1945)
- 1922: Albin Moroder, aŭstra skulptisto (m. 2007)
- 1928: Stanley Clinton Davis, brita politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono (m. 2023)
- 1928: Jiří Harcuba, ĉeĥa vitristo, skulptisto kaj esperantisto (m. 2013)
- 1929: Kazimierz Imieliński, pola seksologo, profesoro (m. 2010)
- 1929: Nikolaus Harnoncourt, aŭstra violonĉelisto, dirigento (m. 2016)
- 1930: Wojciech Zabłocki, pola arkitekto, skermisto, trifoja olimpikisto, konanto de sporta arkitekturo (m. 2020)
- 1931: Zoltán Bitay, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1939: Adam Szyper, pola poeto, postvivinto de kvin koncentrejoj, tradukisto kaj esperantisto (m. 2015)
- 1941: Maciej Geller, pola biofizikisto, universitata lekciisto (m. 2014)
- 1941: Heinz Gstrein, aŭstra-svisa orientalisto, slavisto, teologo kaj ĵurnalisto
- 1942: Peter Handke, aŭstra verkisto kaj tradukisto, Nobelpremiito
- 1943: Miklós Kund Nagy, rumania hungara ĵurnalisto, arthistoriisto
- 1943: Éva Váli, rumania hungara tradukistino, publicistino
- 1947: Miroslav Vitouš, ĉeĥa ĵaza basinstrumentisto kaj komponisto
- 1949: Chico Caruso, brazila satira desegnisto kaj muzikisto
- 1950: Hisaishi Jō, japana komponisto, pianisto, dirigento, aŭtoro de filma muziko
- 1950: Guy Drut, franca sportisto, olimpika ĉampiono pri la 110-metra heĝkurado kaj politikisto
- 1959: Satoru Iwata, japana ludprogramisto, prezidanto de Nintendo (m. 2015)
- 1962: Melinda Gyöngyi Székely, rumania hungara stomatologino, universitata profesorino
- 1965: Ĵanna Agalakova, rusia ĵurnalistino kaj televidprezentistino
- 1966: Jenő Koppándi, hungara violonisto kaj koncertmajstro
- 1979: Karolina Michalczuk, pola boksistino, dufoja majstrino de Eŭropo, olimpikistino, mondĉampionino de amatorinoj
- 1982: Alberto Contador, hispana vojo-biciklisto
- 1983: Tobiasz Kaźmierski, pola esperantisto, kunfondinto de E-SENCO en Poznań, kunorganizanto de IJK 2005 en Zakopane, vicprezidanto de Pola Esperanto-Junularo, prizorganto de informstando ĉe Ekonomia Forumo de Krynica kaj kontribuinto al Arkones, plurjara asistanto de Konstanta Kongresa Sekretario
- 1984: Sofia de Svedio, sveda dukino
- (ĉ. 345): Nikolao de Mira, ankaŭ konata kiel Sankta Nikolao
- 1185: Afonso Henriques, unua reĝo de Portugalio (n. 1109)
- 1352: Klemento la 6-a, papo (n. ĉirkaŭ 1291)
- 1495: Jacob Sprenger, germana teologo kaj inkvizitoro (n. ĉirkaŭ 1435)
- 1550: Pieter Coecke van Aelst, flandra kortega pentristo, projektanto de vitraloj (n. 1502)
- 1613: Anton Praetorius, germana reformita teologo (n. 1560)
- 1658: Baltasar Gracián, hispana prozisto kaj politika verkisto, jezuito (n. 1601)
- 1689: Pjetër Bogdani, albana-kosova pastro, aŭtoro de la unua verko en la albana lingvo (n. 1630)
- 1718: Nicholas Rowe, angla dramisto kaj tradukisto (n. 1674)
- 1718: Georg Christoph Petri von Hartenfels, germana kuracisto kaj politikisto (n. 1633)
- 1723: Amalia Pachelbel, germana pentristino kaj kuprogravuristino (n. 1688)
- 1779: Jean-Baptiste-Siméon Chardin, franca pentristo (n. 1699)
- 1783: András Jelky, hungara aventuristo (n. 1738)
- 1793: Madamo du Barry, franca grafino kaj reĝa amatino
- 1799: Joseph Black, skota kemiisto, kiu enkondukis nocion de masa varma kapacito kaj malkovris magnezion (n. 1728)
- 1855: William John Swainson, angla ornitologo, malakologo kaj artisto (n. 1789)
- 1868: August Schleicher, germana lingvisto, esploristo de hindeŭropa lingvaro, rekonstruinto de la hindeŭropa pralingvo (n. 1821)
- 1882: Alfred Escher, svisa juristo kaj politikisto (n. 1819)
- 1889: Jefferson Davis, sola prezidento de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko (n. 1808)
- 1892: Werner von Siemens, germana inventisto kaj industriulo, konata de simenso kaj Siemens AG (n. 1816)
- 1895: Julius Schnauß, germana fotisto, ĥemiisto kaj eldonisto (n. 1827)
- 1900: Emanuel Hoffmann, aŭstra klasika filologo
- 1906: Bernhard Stade, germana teologo kaj fakulo biblia (n. 1848)
- 1924: Klara Zamenhof, juda esperantistino, edzino de L. L. Zamenhof (n. 1863)
- 1926: Wijtze Nutters, nederlanda tipografo, ĵurnalisto kaj esperantisto (n. 1872)
- 1940: Reinhardt Ferdinand Albert Has, germana arĥitekto (n. 1850)
- 1942: Georgo Peradze, kartvela-pola sciencisto, poligloto, teologo kaj orientalisto, patrologo, ortodoksisma sanktulo, murdita en Aŭŝvico (n. 1899)
- 1946: Mihály Kolosváry-Borcsa, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1896)
- 1947: Arthur Jubelt, germana eldonisto, regionhistoriisto kaj politikisto (n. 1894)
- 1952: János Scheffler, rumania hungara romkatolika episkopo (n. 1887)
- 1953: Konstanty Ildefons Gałczyński, pola poeto kaj tradukisto (n. 1905)
- 1956: Bhimrao Ramji Ambedkar, barata politikisto, ĉefa aŭtoro de la konstitucio de Barato, luktanta kontraŭ hinduisma kastosistemo kaj diskriminacio de dalitoj, budhano (n. 1891)
- 1976: João Goulart, prezidanto de Brazilo, ekziligita, murdita (n. 1918)
- 1978: Jarmila Kurandová, ĉeĥa aktorino, esperantistino rolinta en Verda Stacio (n. 1890)
- 1979: Gyula Klamár, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1906)
- 1988: Roy Orbison, usona kantisto kaj komponisto, rokenrola pioniro (n. 1936)
- 1989: Gábor Jodál, hungara komponisto (n. 1913)
- 1994: Gian-Maria Volonte, itala aktoro (n. 1933)
- 1995: Josef Vondroušek, ĉeĥa bankoficisto, esperantisto, honora membro de UEA kaj ĈEA, prezidanto de Esperanto-klubo en Brno, instruanto en Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, tradukisto el la ĉeĥa literaturo (n. 1904)
- 1995: Dmitrij Volkogonov, sovetia, rusia historiisto, sovetologo, doktoro pri filozofio, kolonel-generalo, spertulo pri militistiko, aŭtoro de la fama trilogio pri Lenin, Stalin kaj Trockij (n. 1928)
- 1996: Willem Verloren van Themaat, nederlanda matematikisto, interlingvisto, sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio, aŭtoro de sciencfikcia romano La Akvariinfanoj, tradukisto de Tiele parolis Zaratuŝtro kaj de La Infana Raso (n. 1931)
- 2001: József Steinmetz, rumania hungara, israela kuracisto (n. 1925)
- 2002: Gerhard Löwenthal, germana ĵurnalisto kaj advokato pri homrajtoj (n. 1922)
- 2003: Sándor Ambrus, hungara aktoro (n. 1909)
- 2007: András Szőllősy, hungara komponisto kaj muzikhistoriisto (n. 1921)
- 2011: Dezső Maros, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko (n. 1920)
- 2012: Dao Anh Kha, vjetnama esperantisto, poeto, tradukisto, ĝenerala sekretario de Vjetnama Pacdefenca Esperantista Asocio, ĉefredaktoro de la Vortaro de komparataj proverboj vjetnama - angla - franca - Esperanto, iniciatinto de la Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (n. 1923)
- 2014: Ralph Baer, usona inĝeniero kaj inventisto, "patro" de videoludoj (n. 1922)
- 2017: Witold Michałowski, pola verkisto, inĝeniero, vojaĝisto, lekciisto pri dukta geopolitiko kaj publicisto (n. 1939)
- 2017: Johnny Hallyday, franca kantisto kaj aktoro (n. 1943)
- 2020: Tabaré Vázquez, prezidento de Urugvajo (n. 1940)
- 2021: Kåre Willoch, ĉefministro de Norvegio (n. 1928)
La 6-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):