João Belchior Marques Goulart

From Wikipedia, the free encyclopedia

João Belchior Marques Goulart

João Belchior MARQUES GOULART (alinomita Jango; naskita la 1-an de marto 1918 en São Borja (Brazilo); mortinta la 6-an de decembro 1976 en Mercedes (Argentino)) estis prezidento de Brazilo de 1961 ĝis 1964.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
João Belchior Marques Goulart
Persona informo
João Belchior Marques Goulart
Naskiĝo 1-an de marto 1918 (1918-03-01)
en São Borja
Morto 6-an de decembro 1976 (1976-12-06) (58-jaraĝa)
en Mercedes
Mortis per Kardivaskulsistema malsano vd
Tombo São Borja vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Federacia Universitato de Suda Rio-Grando
Anchieta College (en) vd
Partio Brazila Laborista Partio vd
Subskribo João Belchior Marques Goulart
Familio
Edz(in)o Maria Thereza Goulart (en) vd
Infanoj João Vicente Goulart (en) vd
Profesio
Okupo advokato
politikisto vd
Laborkampo Politiko kaj politika agado vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li iĝis advokato en 1939 kaj komencis sian politikan karieron en 1950 kiel federacia deputito. De 1953 ĝis 1954 li estis ministro pri laboro.

Dufoje li estis vic-prezidento: en 1955 kun Juscelino Kubitschek kaj en 1961 kun Jânio Quadros. Per la rezigno de ĉi tiu, en la 25-a de aŭgusto 1961, João Goulart iĝis la prezidento, unue en parlamentarisma registaro, sed plebiscito dum lia regperiodo decidis por reveno de Brazilo al presidencialismo.

En tiu dua periodo okazis gravaj politikaj perturboj, kiu kaŭzis la militistan puĉon en 1964. Militistoj forpelis lin al Argentino, kie li mortis – oficiale pro kormalsano – en 1976. En januaro 2008 iu eksa spiono urugvaja, Mario Neira Barreiro, asertis, ke Goulart estis venenigita fare de Grupo de Acciones Militares Antisubversivas (Gamma), pro peto de la brazila diktatoro Ernesto Geisel.

Pliaj informoj Antaŭe:, Prezidanto de Brazilo ...
Fermi
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.