From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl Ernst GEORGES (naskiĝinta la 6-an de decembro 1806 en Gotha, mortinta samloke la 25-an de aŭgusto 1895) estis germana filologo kaj leksikografo. Unu instruisto lia estis Friedrich Karl Kraft. Lia dua filo Heinrich Georges same filologis.
Karl Ernst Georges | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1806 en Gotha |
Morto | 25-an de aŭgusto 1895 (88-jaraĝa) en Gotha |
Lingvoj | germana • latina |
Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Lepsiko Ernestinum |
Familio | |
Infano | Heinrich Georges |
Okupo | |
Okupo | instruisto klasika filologo klasikisto |
Verkoj | Ausführliches lateinisch-deutsches Handwörterbuch |
Georges studis en Göttingen de 1826-28 klasikan filologion ĉe Otfried Müller kaj Ludolf Dissen, poste en Lepsiko. En la jaro 1828-a li iĝis kunlaboranto de Georg Heinrich Lünemann ĉe la 7-a eldono de la vortaro latina-germana Schellersches lateinisch-deutsches Lexikon. Pro sia propra vortaro germana-latina li povis doktoriĝi en 1835 en Jena. De 1839-65 li estis lernejestro en la nehumanisma gimnazio sed frue akiris la permeson retiriĝi pro okulmalsano (profesoro en 1863).
En 1830 Georges ekresponsis mem pri la Scheller-vortaro post la morto de Lünemann, kiu ekde 1837 aperis sub la nomo de Georges mem kaj restis ĝis hodiaŭ referencvortaro. Planon je eldono de Thesaurus der klassischen Latinität (I, 1854-64, II, 1 de G. Mühlmann, 1868) Georges forĵetis. Tiun ideon reprenis pli malfrue Eduard Wölfflin. Sed restis por tiu ideo kiel bazo la pionira vizio de Georges. En 1890 Georges finfaris la vortaron Lexikon der lateinisĉen Wortformen, leksikono por identigi latinajn vortformojn. Por la enlerneja uzo Georges kreis diversajn etvortarojn kaj prilaboris la specialajn vortarojn de Koch por la Eneado de Vergilio kaj por tekstoj de Neposo (1895).
Vortaroj:
Aliaj:
Oliver Schelske: Georges, Karl Ernst. In: Der Neue Pauly (DNP). Supplementband 6: Geschichte der Altertumswissenschaften. Metzler, Stuttgart 2012, ISBN 978-3-476-02033-8, Sp. 451f.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.