From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brita registaro, en angla Government of the United Kingdom, formale referencata kiel Her Majesty's Government, estas la centra registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando . Ĝi estas ankaŭ ofte referencata simple kiel UK Government aŭ British Government (Brita Registaro).[1][2]
Registaro de Britio | ||
---|---|---|
registaro | ||
Jurisdikcio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Sidejo | 10 Downing Street | |
filioj | Ministerio pri Eduko de Britio • Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj la Komunumo de Britio vd | |
Partoprenanta | Kabineto de Britio vd | |
Posedataj | British Waterways • Chequers • Chevening • London Gazette • Lancaster House • Network Rail • Post Office Limited • British Gazette • Sellafield Ltd • data.gov.uk • Directgov • National Highways • NRAM plc • Smedley Hydro • UK Asset Resolution • gov.uk • Post Office Money • Ministry of Defence Main Building • 10 Downing Street • Thames House • SIS Building • High Speed 1 • Discovery Committee • British Rail • Admiralty House vd | |
Registaro de Britio | ||
Dum | nekonata - nuntempe | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La registaro estas estrita de la Ĉefministro, kiu elektas la ceterajn ministrojn. La Ĉefministro kaj la aliaj ĉefaj ministroj apartenas al la suprema decida komitato, konata kiel la Kabineto.[3] La registaraj ministroj estas ĉiuj membroj de la Parlamento, kaj estas respondecaj antaŭ ĝi. La registaro estas dependa el la Parlamento por fari unuarangajn urĝajn leĝojn,[4] kaj ekde la leĝo Fixed-terms Parliaments Act de 2011, la ĝeneralaj balotadoj okazas ĉiun kvinan jaron por elekti novan Ĉambron de Komunuloj, se ne okazas sukcesa mocio de demisio en la registaro aŭ dutriona voĉdonado por neantaŭvidita elekto (kiel okazis en 2017) en la Ĉambro de Komunuloj, en kiu okazo, devus okazi pli tuja elekto. Post baloto, la monarko (nune la reĝino Elizabeto la 2-a) elektas ĉefministro la estro de la partio kiu plej verŝajne tenos la fidon de la Ĉambro de Komunuloj, kutime ĉar tiu posedos la majoritaton de Parlamentanoj.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.