Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
András Jelky [andrAŝ jelki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jelky András estis hungara aventuristo.
András Jelky | |
---|---|
Statuo pri András Jelky | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1738 en Baja |
Morto | 6-an de decembro 1783 (45-jaraĝa) en Buda |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esploristo vojaĝisto |
András Jelky [rompita ligilo] naskiĝis la 20-an de aprilo 1738 en Baja. Li mortis la 6-an de decembro 1783 en Buda.
András Jelky komence estis tajloro, sed li frue ekvojaĝis en 1754. Li vizitis Pragon, Lejpcigon, Nurenbergon, poste li estis deviga soldato en germana landeto. Li sukcese rifuĝis, tamen poste li trovis sin en ŝipo. Li denove rifuĝis, poste li vojaĝis al Surinamo. En 1856 post pli novaj aventuroj li iĝis sklavo, sed li denove rifuĝis. En la sekva jaro li estis en Makao, baldaŭe li iĝis soldato en Batavia. Baldaŭe li retiris al la origina profesio kaj li estis signifa tajloro. Li edziĝis, sed pro miskompreno li denove devis rifuĝi al Cejlono en 1760. Reveninta al Batavio li riĉiĝis, eĉ li ricevis diplomatiajn taskojn. Li vidviĝis en 1772, post jaroj li hejmenvenis al Hungarlando. En Buda li denove edziĝis baldaŭe havanta filon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.