From Wikipedia, the free encyclopedia
Cece estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Sárbogárd. La loknomo de la grandvilaĝo venas el la nomo de Cece-familio, iamaj posedantoj de la komunumo (unua mencio en 1193).
Cece | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7013 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 529 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 46′ N, 18° 38′ O (mapo)46.77148055555618.634611111111 [+] | ||
Areo | 58,84 km² (5 884 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cece [+] | |||
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo en ĉefvojkruciĝo de Sárbogárd-Szekszárd kaj Dunaföldvár-Simontornya, laŭ la fervojo inter Bátaszék kaj Sárbogárd.
En la bronzepoko estis tie fortikaĵo, restis ŝpuroj el la bronzepoko, ferepoko, de keltoj, de romianoj. Peĉenegoj fondis la vilaĝon en la 12-a jarcento. En 1543 turka konkero okazis, sekve la vilaĝo senhomiĝis.
Sándor Petőfi, kiel migra aktoro, ankaŭ tie rolis. En la vilaĝo havis domon gepatroj de la fama hungara pentristo István Csók, kie oni ekspozicias nun pentraĵojn, meblojn de la familio.
La loko famas en Hungario pri la kapsiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.