From Wikipedia, the free encyclopedia
Heinz GSTREIN (naskiĝinta la 6-an de decembro 1941 en Innsbruck[1] - mortis la 1-an de decembro 2023) estis aŭstra-svisa orientalisto, teologo ortodoksa, korespondisto, ĵurnalisto kaj faklibra verkisto.
Heinz Gstrein | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1941 en Innsbruck | |
Morto | 1-an de decembro 2023 (81-jaraĝa) | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Profesio | ||
Okupo | orientalisto verkisto de nefikcio ĵurnalisto foreign correspondent (en) teologo fotisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gstrein studis orientalistikon, slavistikon kaj teologion en Innsbruck, Istanbulo, Vieno kaj Parizo. Post doktoriĝo li estis multajn jarojn korespondanto en la Malproksima Oriento, sur la Balkana duoninsulo kaj en Orienta Eŭropo. De tie li laboris ĉefe por Neue Zürcher Zeitung kaj la Germanlingva svisa radio/televido. Poste li science laboris en Zuriko kaj Vieno. Krome li estris vice la instituton Glaube in der 2. Welt en Zuriko. Ĉe la universitata kursaro Balkanaj studoj de la Universitato de Vieno li docentis pri historio, kulturo kaj religioj de la Otomana Imperio. Ankaŭ islamaj jursistemoj prezentitis de li en tiu ĉi kadro. Li estis prezidanto de la Laborkomunumo de ortodoksaj eklezioj de Svislando (AGOK) kaj engaĝigis ade por persekutitaj kristanoj en islamaj ŝtatoj. Krome li priskribis la situaciaĉon de siriaj kristanoj dum la interna milito.[2]
Gstrein estas edziĝinta kaj loĝas en Erlenbach ZH.
Antaŭ la referendumo pri ebla malpermeso de minaretoj en Svislando Gstrein engaĝiĝis por la malpermesemuloj. Li volis atentigi per sia engaĝiĝo je la kreskanta islamigo ekde la 1970-aj jaroj en Egipto, Alĝerio kaj Irano. Minaretoj ofte interpretus kiel venkosigno de la islamo politika. Kontraŭe multaj islamaj ŝtatoj tute malpermesus konstruon de kristanaj kirkoj. [3][4][5][6]
En 2010 li verkis ekspertizon pri la kontraŭkonstitucieco de la organizaĵo Islamischer Zentralrat Schweiz (IZRS). Pro tio li atakitis i.a. fare de la gazeto Basler Zeitung. Gstrein sukcese defendis sin.[7][8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.