From Wikipedia, the free encyclopedia
Reinhardt Ferdinand Albert HAS (naskiĝinta la 23-an de decembro 1850 en Kaselo, mortinta la 6-an de decembro 1940 en Darmstadt-Arheilgen) estis germana arĥitekto.
Reinhardt Ferdinand Albert Has | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1850 en Kaselo |
Morto | 6-an de decembro 1940 (89-jaraĝa) en Darmstadt-Arheilgen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Has komencis sian karieron kiel fintrejnita maŝinkonstruisto. En 1870/71 li soldatis dum la Prusia-Francia Milito. Post studo de arkitekturo en Zuriko kaj Vieno li laboris kiel liberprofesiulo en Meiningen. Has estis en Vajmaro inter 1879 kaj 1889 ĉefkonstruisto municipa. Li starigis Sofian Gimnazion (1886-88) ĉe Rathenau-placo en Vajmaro. En Bessungen (Darmstadt) li planis, post reveno en 1891, sporthalon kaj plurajn tiam tre modernajn loĝdomojn. Krome li okupiĝis pri demandoj matematikaj-fizikaj rilataj al la Fermat-principo. Pri tio ĉi li ankaŭ publikigis verkojn.
La sportejo je Heidelberger Straße 131 konstruiĝis en 1899/1900 por la tradicieca sportklubo Turngemeinde (TG) 1865 Bessungen en urbokvartalo de Darmstadt.[1] Antaŭula funkcio ĝia estis porlernanta. La originalo estis stile historiisma. Ekde 1943 loĝis ene ĉ. 30 punlaboristoj el Belgio kaj Nederlando kiun dungis la maŝinkonstrufirmao Carl Schenck AK.[2] Post detruiĝo dummilita ĝi rekonstruiĝis laŭ plano de Peter Grund inter 1949 kaj 1953 paŝo post paŝo kion iniciatis anoj de societoj de la urbopartoBessungen.
La nova halo inaŭguriĝis la 14-an de novembro 1953: tiam temis pri la ununura, granda halo je publika dispono post detruo de ĉiuj aliaj lokoj dum la milito. Poste ĝi evoluis al multfunkciejo. Apartenas al la komplekso ankaŭ knajpo kaj ekde 1996 varieteo Comedy Hall.[3] Ankaŭ Kikeriki-Theater uzas ĝin ĉefe pupteatre. Sed gimnastikeja funkcio tute ĉesis. La altvalora pargeto troviĝas nun en proksima privata domo.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.