Kaselo

urbo en Hesio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaselo
Remove ads

Kaselo (germane Kassel, Cassel ĝis 1926) estas urbo en la nordo de la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi havas areon de 107 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis loĝantojn. La urbo estas administra sidejo de samnoma distrikto kaj distriktaro. Oficiale tamen ĝi mem ne apartenas al la distrikto, kiu preskaŭ komplete ĉirkaŭas ĝin, sed estas eksterdistrikta urbo (al la distriktaro ĝi jes ja apartenas). En la urbo okazas ĉiun kvinan jaron la ekspozicio Documenta.

Thumb
Rapidaj faktoj urbego • rezidejo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district of Hesse • ĉefurbo de distrikto en Germanio, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Geografio

  • Situo: 51° 19' norde, 09°30' oriente
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Historio

La Bombardado de Kaselo estis serio de strategia bombatakoj fare de Aliancanoj kontraŭ Kaselo, kiu okazis el februaro 1942 al marto 1945 dum la Dua Mondmilito. En unusola plej mortiga aeratako en la 22a–23a de oktobro 1943, 150,000 loĝantoj estis bombarditaj, almenaŭ 10,000 mortis, kaj la plej vasta majoritato de la urbocentro estis detruita, kaj la incendio pro la plej akra aeratako brulis dum sep tagoj. La Usona Unua Armeo konkeris Kaselon la 3an de aprilo 1945, kiam nur 50,000 loĝantoj restis, el ĉirkaŭ 236,000 kiuj loĝis tie en 1939.

Remove ads

Servoj

Vidindaĵoj

Instruado kaj servoj

Trafiko

Kaselo situas ĉe la germanaj aŭtovojoj A7, A44 kaj A49. La fervoja Ĉefstacidomo Kaselo estas kapostacio en la urbocentro. Ĉar tia stacio ne permesas rapidan traveturon de altrapidaj trajnoj, urborande konstruiĝis aldona dua stacio, nomata stacidomo Kassel-Wilhelmshöhe: tie nun haltas la rapidaj ICE-trajnoj de la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, kaj la urbocentra stacidomo perdis superregionan signifon.

Remove ads

Ĝemelurboj

Remove ads

Esperanto en Kaselo

De multaj jardekoj en Kaselo ekzistas Esperanto-grupo. Inter pluraj eventoj, dum la 11-a ĝis 15-a de aŭgusto de 1923 en Kaselo okazis la tria kongreso de SAT, kun 2250 partoprenantoj el 18 landoj. Honora prezidanto estis prof. Einstein. Propono pri komunistigo de SAT farita de SEU-anoj estas reprenata. Tiam la urbo havis 171000 loĝantojn. (EdE-C)

Ekde la 27-a de decembro 1998 ĝis la 3-a de januaro 1999 la 42-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la urbo kaj pritraktis la temon "Dependeco - faktoj, sekvoj, solvoj". Jam antaŭe tiu aranĝo plurajn fojojn situis nur malmultajn kilometrojn for de la urbo, en edukejo nomata Sensenstein.

Esperantisto el Kaselo estas Horst Vogt nun loĝanta en Schwäbisch Hall.

Remove ads

Homoj kun gravaj rilatoj al Kaselo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Thumb
Panoramo vido de la urbo je junio 2008

Hesio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads