From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul Julius REUTER (naskiĝinta en la 21-a de julio 1816 en Kaselo, mortinta en la 25-a de februaro 1899 en Nico) estis germana-brita ĵurnalisto kaj fondinto de la tre konata novaĵagentejo Reuters Ltd..
Paul Julius Reuter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1816 en Kaselo |
Morto | 25-an de februaro 1899 (82-jaraĝa) en Nico |
Tombo | West Norwood Cemetery (en) |
Lingvoj | germana • jido • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1857–) Elektoprinclando Hesio |
Familio | |
Infanoj | Herbert de Reuter (en) , George Baron de Reuter (en) , Clementine Maria Chermside (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto eldonisto |
En 1849 li instalis novaĵagentejojn ĉe la finstacioj de la germanaj resp. belgaj telegrafoj, en Akeno kaj Verviers.
En 1851 li fondis en Londono la agentejon Reuters Telegrams, kiu ekde 1858 liveris al la gazeto London Times kaj al aliaj gravaj ĵurnaloj la novaĵanoncojn de eksterlande. Poste li konstruis telegrafajn koneksojn inter Anglujo kaj Germanujo, Anglujo kaj Franclando, Franclando kaj Usono.
En 1871 li ricevis la nobelan titolon barono (germane Freiherr) de duko Ernesto la 2-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao dankite por siaj meritoj pri la gazetaraj aferoj. Du jardekojn poste li fariĝis ankaŭ brita barono de reĝino Viktoria.
La entrepreno Reuters Ltd. estas hodiaŭ komuna entrepreno de la brita gazetaro kaj nombriĝas al la plej gravaj agentejoj de la tuta mondo. Ĝi ofertas ekstere de borsaj informoj (Reuters Index) ankaŭ multflankajn amaskomunikilajn servojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.