From Wikipedia, the free encyclopedia
ICE estas germana grandrapida trajno („InterCityExpress”). Altrapidaj trajnoj de la serio intertempe ankaŭ vaste cirkulas en internacia eŭropa trajna trafiko inter la landoj Aŭstrio, Belgio, Francio, Germanio, Nederlando kaj Svislando.
InterCityExpress | |||||
---|---|---|---|---|---|
klaso de vagonara servo registrita marko | |||||
elektrotrajno • servo de pasaĝervagonoj • rapidtrajno | |||||
Komenco | 1985 vd | ||||
Antaŭe | Metropolitan vd | ||||
Lando(j) | Germanio • Nederlando • Belgio • Aŭstrio • Svislando • Francio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La ICE-trajnojn produktas la germana entrepreno Siemens. Ĝi servas kiel germana nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua ICE ektrafikis en 1991 en la itinero Hanovro-Würzburg. Temis pri ICE 1. Estis 59 unuoj fine produktitaj. Maksimuma rapideco estis 280 kilometroj en horo[1].
En la jaro 1996 estis produktitaj 44 unuoj ICE 2, kiuj donis la eblon kunigi du unuojn kun ses vagonoj kaj tiel proponi rapidan konekton al lokoj, kie ICE 1 kun 12 vagonoj estis malplena [2]. Maksimuma rapideco estis sama kiel tiu de ICE 1.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.