La 5-a de julio estas la 186-a tago de la jaro (la 187-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 179 tagoj restas.
Je la 5-a de julio okazis, interalie:
- 518: Justino la 1-a iĝis imperiestro de Orient-Romia Imperio
- 649: Marteno la 1-a papiĝis
- 767: Konstanteno la 2-a iĝis kontraŭpapo
- 1044: Reĝo de Hungario Samuel Aba post batalo estis murdita - de li devenas 19 hungaraj familioj, i.a. Báthory
- 1294: Celesteno la 5-a iĝis papo kiel 85-jara ermito (laŭ profetaĵo de Joakimo el Fiore)
- 1503: Reĝo de Bohemio kaj Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido eldonis mandaton kontraŭ unueco de fratoj
- 1600: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: fondaĵa akto por Akademio de Zamość - plenumita de Jan Zamoyski
- 1601: Okdejara milito: komenciĝis Sieĝo de Ostendo
- 1626: Albordiĝo en Baltijsk de Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio) kaj ties armeo dum pola-sveda milito 1625-1629.
- 1687: Isaac Newton publikigis verkon Philosophiae Naturalis Principia Mathematica
- 1770: Rusa Imperia Mararmeo atakas la Otomanan proksime al la havenurbo Çeşme — la marbatalo finiĝis per detruo de la otomana floto
- 1778: Milito de bavara sukcedo: prusa armeo transiris la nordorientan landlimon de Bohemio
- 1792: Francisko la 1-a iĝis imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1793: Milito de Vendée: venko de ribelantoj super armeo de la Unua Respubliko de Francio en batalo de Châtillon (Nova Akvitanio)
- 1811: Sendependigo de Hispanameriko: Venezuelo sendependiĝis de Hispana Imperio kiel la unua el Sudameriko kaj el hispanaj kolonioj
- 1830: Francio invadis Alĝerion
- 1845: Supra Silezio: en Pszczyna aperis unua eldono de "Tygodnik Polski" (Pola Semajnrevuo)
- 1854: Rezulte de incendio de muzeo en Filadelfio damaĝis t.n. mekanika turko, aŭ mistifiko, maŝino ludanta ŝakon, kies aŭtoro estis Wolfgang von Kempelen
- 1859: Malkovro de la atolo Midvejinsuloj
- 1865: William Booth fondis la Savarmeon
- 1884: Kameruno fariĝis germana kolonio
- 1890: Antonio Cánovas del Castillo la kvinan fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1900: Sudetoj: meteologia observatorio sur Śnieżka (Gigantmontaro) komencis agadon
- 1902: Defendanta sin kontraŭ seksatenco 11-jara italino Maria Goretti estis 14 fojojn vundita de tranĉilo, pro kio ŝi mortis venontan tagon - kanonizita de Pio la 12-a
- 1905: En Prago, post longaj disputoj, precipe kun la ĉefepiskopo de Prago, oni metis la fundamentan ŝtonon por la monumento al Jan Hus en la Malnovurba Placo
- 1914: Formortinta birdo fekaŭo vidata lastfoje en Nov-Zelando
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: batalo apud Głębokie (Vicebska regiono) okazis — ambaŭflanke mortfalis po ĉirkaŭ 15 000 soldatoj, poloj regajnis la urbon oktobre
- 1921: Silezio: Tria Silezia Ribelo finiĝis per venko de poloj - Konferenco de grandambasadoroj pli favore al poloj disdividis Silezion
- 1922: Batalo de Dublino finiĝis per malvenko de IRA
- 1932: António de Oliveira Salazar iĝis ĉefministro de Portugalio
- 1937: Alĝera futbalista klubo USM Alger fondiĝis
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Eksterordinara Ekstermiga Agado: sur monteto Gruszka apud Zagórz en Bukovské vrchy germanoj pafmortigis 112 malliberulojn de Sanok; apud Międzyrzec Podlaski ĝendarmoj pafmortigis 15 skoltojn kaj unu instruiston de la konspira grupo el ĉirkaŭaĵoj de Radzyń Podlaski, kaj 25 polojn en Grabarka, apud Siemiatycze; Unuiĝinta Reĝlando kaj la Reĝimo de Vichy rompis diplomatiajn rilatojn; ĉefkomandanto Władysław Sikorski ordonis krei du polajn brigadojn; Mediteraneo: ferdekaj atakaviadiloj de aviadilŝipo "Eagle" sinkigis apud Tobruk italan destrojeron Zeffiro kaj komercan ŝipon Manzon
- 1941: 14-a tago de germana invado al Sovetunio: Wehrmacht atingis la riveron Dnepro, la Ruĝa Armeo en Okcidenta Sovetunio estis frakasita; Superulo pri sekureco de Tria Regno ordonis transdonadi ĉiujn aliancajn paraŝutistojn al Gestapo kaj trakti ilin kiel "spionoj, sabotistoj kaj teroristoj"; Heinrich Himmler ordonis mortpunon al polaj trudlaboristoj en Tria Regno pro intimaj rilatoj kun germaninoj; usona kongresano apelaciis al prezidento Franklin Delano Roosevelt pri haltigo de ĉia helpo al Sovetunio militanta kontraŭ Germanio, ĉar tiumaniere Usono aprobas malliberon de 500 000 poloj en la sovetaj koncentrejoj — gulagoj de Siberio; Batalo de Atlantiko: itala submarŝipo Michele Bianchi estis sinkigita apud franca marbordo de la brita submarŝipo HMS Tigris - pereis la tuta 53-persona skipo; Krakovo: germana polico arestis kaj deportis al Berlino gvidanton de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj Stepan Bandera; Peruo-Ekvadoro: komenco de la milito
- 1942: Pola Rezistomovado: Asocio de Venĝo de Pola Enlanda Armeo bruligis en Varsovio germanan establejon pri benzino kaj lubrikaĵoj; Arkta Oceano: konvojo QP-13 revenanta de Arĥangelsko dum nebulo perdis sur la propra min-kampo en Dania Markolo 5 ŝipojn kaj unu minŝipon
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Ludwikówka (nun en Rivna provinco) 54 polojn, kaj en Łyczki (distrikto de Lucko) 7 polojn kaj 1 ukraininon, kiu edziniĝis al polo; Holokaŭsto: de Varsovio al koncentrejo Bergen-Belsen foriris transporto kun 1226 judoj kun civitaneco de neŭtralaj ŝtatoj; ene de Ĉefa Komandejo de Pola Enlanda Armeo oni kreis Gvidantaron de Subtera Batalado; Marbatalo de Golfo Kula (apud Kolombangara) komenciĝis - taktika venko de japana ŝiparo kontraŭ la usona; post atenco al Władysław Sikorski funkcion de la ĉefministro de Pola Registaro en ekzilo transprenis Stanisław Mikołajczyk, kaj Kazimierz Sosnkowski estis nomumita ĉefkomandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; Aliancanaj invadantoj eknavigis al Sicilio
- 1944: 36-a brigado de la Pola Enlanda Armeo en vilaĝo Santoka (Vilnius) komencis tritagan batalon kun retiriĝantaj germanaj taĉmentoj; Francis Gabreski, la plej bona usona flug-aso, pafe alterigis sian rekordan 28-an germanan aviadilon; Itala Fronto: pola 3-a Infanteria Divizio el Orientaj Limregionoj konkeris Badia
- Postmilito
- 1945: Ĝenerala striko en Torino
- 1946: Stalinismo: dekreto pri enkonduko de cenzuro en Popola Pollando (posta Pola Popola Respubliko) por direkti propagandon - ekzistis ĝis 1990
- 1946: En Parizo oni unuafoje prezentis bankostumon - bikino
- 1948: Brita ministro pri sano Aneurin Bevan lanĉis Nacian Prisanan Servon de Britio - grava postmilite socia reformo
- 1950: Korea milito: unua kunpuŝiĝo de la usona kaj nordkorea armeoj
- 1950: Du jarojn post fondo de Ŝtato Israelo Kneset akceptis leĝon de reveno laŭ kiu ĉiu judo povas ĉiumomente reveni al Israelo kaj akiri tiean civitanecon
- 1953: Pollando: oni likvidis taĉmenton de la lasta formacio de Nacia Militista Unuiĝo aginta en distrikto Mławski — 1300-persona polica traserĉo en vilaĝo Niedziałki pafmortigis 7-personan patrolon de leŭtenanto Wacław Grabowski, aginta norde de Mazovio
- 1954: Elvis Presley komencis sian unuan komercan registradon ĉe Sun Studios en Memphis
- 1958: Karakorumo: usona ekspedicio kiel unua grimpis Gaŝerbrum 1
- 1960: Nacia konferenco de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio komenciĝis, ĉe kiu estis dirite, ke socialismo sukcese estis konstruita
- 1962: Alĝerio sendependiĝis (de Francio)
- 1965: Maria Callas finis sian karieron kiel operkantisto kun lasta apero en Tosca
- 1966: Projekto Apollo: senskipa testo-flugo kun uzo de Saturn, neformale nomata kiel Apollo 2
- 1968: Praga printempo: oni publikigis manifeston "Du mil vortoj" de Ludvík Vaculík kun akra kritiko de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio
- 1969: Belorusa SSR (Sovetunio): malfermo de la Ĥatinj-monumentaro
- 1970: Ontario: 109 personoj pereis en katastrofo de fluganta de Montrealo ĝis Los-Anĝeleso aviadilo Douglas DC-8 de aerlinio Air Canada en Bramptono
- 1975: Kabo-Verdo sendependiĝis (de Portugalio)
- 1977: Generalo Muhammad Zia-ul-Hak faligis en armea puĉo ĉefministron de Pakistano Zulfikar Ali Bhutto
- 1978: Kazaĥio: apud Arkalik (Provinco Kostanajo) teralteriĝis Mirosław Hermaszewski – unusola polo, kiu flugis ekstertere (en kosmoŝipo "Sojuz 30")
- 1986: Malvarma Milito: en Moskvo komenciĝis Ludoj de Bona Volo
- 1990: Václav Havel la duan fojon iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1992: En Varsovia katedralo oni solene entombigis alvenigitajn al Pollando postrestaĵojn de Ignacy Jan Paderewski - en la ceremonio partoprenis prezidanto de Usono George Bush, kiu la duan fojon oficiale vizitis Pollandon
- 1994: Usona firmao Amazon.com pri retkomerco kaj nuba komputado fondiĝis - la plej granda interrete-bazita podetala vendanto en Usono
- 1994: Prezidento de Palestina aŭtonomio Jasir Arafat unuan fojon alvenis al Cisjordanio - al la urbo Jeriĥo
- 1994: Infanlaboro malpermesita en Ĉinio
- 1995: Konstitucio de Armenio estas alprenita
- 1996: Ŝafino Dolly naskiĝis per klonado, kiel la unua mamulo
- 1998: En Alĝerio ekvalidis severa leĝo pri arabigo
- 1998: Japanio lanĉis kosmosondilon Nozomi al Marso
- 1999: Ĉeĥa Rekognoska Kompanio eniris Kosovon, komencante sian partoprenon en la misio de KFOR
- 2003: Moskvo: du ĉeĉenaj islamistoj sinmortige bombatencis antaŭ koncerto ĉe biletkasoj en aviadilejo Tuŝino — 16 personoj pereis, ĉirkaŭ 60 estis vunditaj
- 2004: Indonezio organizas unuan senperan prezidentan elekton en sia historio - Susilo Bambang Yudhoyono estos elektita prezidento en la dua etapo la 20-an de septembro
- 2009: Bulgario: konservisma politika partio GERB venkis en parlamenta balotado
- 2009: Ŝinĝango: tumulto de Urumĉio - pli ol 180 personoj mortis, pli ol 800 vundiĝis
- 2009: Anglosaksa trezoro de Staffordshire estis malkovrita
- 2012: En Londono ekfunkciis nubskrapulo Shard London Bridge - post kelkaj monatoj superita de turdomo Merkurij Siti en Moskvo - la plej altaj en Eŭropo
- 2014: Milito en Donecka Baseno: ukraina armeo reakiris kontrolon pri Slavjansko kaj Kramatorsko
- 2015: Grekoj reĵetis referendume financan interkonsenton proponitan de Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mona Fonduso
- 2017: Rezolucio pri proklamo de 2020 Internacia Jaro pri Sano de Plantoj - iniciato proponita de Finnlando en 2015
- 2018: En protesto kontraŭ Direktivo de Eŭropa Unio pri aŭtorrajtoj en cifereca merkato estis "malheligitaj" kelkaj lingvaj versioj de Vikipedio - i.a.: Itallingva Vikipedio, Estonlingva Vikipedio, Latva, Hispanlingva Vikipedio kaj la Pollingva Vikipedio (de la 3–a ĝis la 5-a de julio)
- 2022: Belorusaj regopovoj per pezaj movmaŝinoj detruis en Mikuliŝki polan tombejon kun 22 krucoj de la soldatoj de Pola Enlanda Armeo batalantaj en Operaco "Ostra Brama" (pli frue neniigis tombojn en ses lokoj)
- 2022: Internacia Matematika Unio atribuis Medalon Fields al matematikistoj el Francio, Usono, Britio kaj Ukrainio (Maryna Viazovska) dum ĉiujara Internacia Kongreso de Matematikistoj, kiu okazis en Helsinko en Finnlando
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 132-a tago de la rusa agreso: Post 3 tagoj super Kievo kaj en la tuta Ukrainio frumatene okazis duhora kontraŭraketa alarmo; ukraina aviado paffaligis 9 rusajn krozmisilojn kaj detruis 2 kampajn deponejojn de municio kaj poziciojn de 2 plotonoj; apud Lisiĉansk pereis komandanto el regimento de belorusaj volontuloj batalantaj flanke de Ukrainio; oni informis pri morto de la dua franca volontulo — 50 francoj el Fremdula legio batalas en Ukrainio; Apelacia Juĝejo en Lvovo decidis pri agad-malpermeso de Komunista Partio de Ukrainio, kies havaĵo estis transprenita de la ŝtato; Ukrainio informis pri 1 600 neidentigitaj korpoj; ukraina ĉefkomandanto Valerij Zaluĵnij alvokis al rekrutigo al la armeo; filmo pri la batalo pri Kievo kun labortitilo Malgraŭ ĉiaj obstakloj komencis reĝisori Artem Litvinenko por dokumenti unuan monaton de la milito; urbestro de Melitopolo asertas, ke nokte de la 2-a/3-a de julio en atako al unu el rusaj militistejoj pereis 200 soldatoj, kaj preskaŭ 300 estis vunditaj
- Mondreago: Registaro de Kimrio destinis 35 mln da pundoj por armea apogo de Ukrainio akceptante inter familioj 3 mil ukrainajn rifuĝintojn, kaj registaro de Skotlando 65 mln kun preteco akcepti rifuĝintojn; Finnlando kaj Svedio subskribis aliĝan protokolon al NATO — nun estas ratifata de 30 ŝtatoj, kion ĵus faris jam Kanado, kaj pli frue Danio, Norvegio, Islando; Japanio atribuis embargon al rusa oro, kaj donas al Ukrainio 17 mln da eŭroj kiel helpon por eksporti grenon; laŭ israelaj fontoj Juda Agentejo okupiĝanta pri helpo por elmigrontoj al Israelo ricevis malpermeson agi en Rusio;
- 2023: Pasinttage prezidanto de Ukrainio informis Emmanuel Macron antaŭ "danĝeraj provokoj", al kiuj Rusio preparas sin en Zaporiĵa Nuklea centralo; Ĥersona provinco estis pripafita de rusoj 83 fojojn, kaj Zaporiĵa provinco 60 fojojn; laŭ ukraina stabo Irano, Belorusio kaj Sud-Koreio plej efike helpas al Rusio; Krimea ponto estis malŝtopita — dum la lastaj tagoj ĝia traveturo daŭris eĉ dekkelkaj horoj; Pola Agentejo de Investo kaj Komerco, okupiĝanta pri helpo al polaj firmaoj, remalfermita en Kievo
- Mondreago: Brita defendministerio: sensukcesa ribelo de la Grupo Wagner profundigis disdividojn en Armitaj fortoj de Rusio, kaj laŭ brita armeo rusia armeo perdis preskŭ duonon de sia potenco, inkluzive de eĉ 2 500 tankoj; en Belorusio subite mortis 47-jara ministro pri transporto — la dua morto de belorusa ministro dum kelkaj monatoj; Cibermilito: la duan tagon estas fermita la plej granda japana haveno en Nagojo, blokita de rusaj retpiratoj — retpaĝo de Rusa Fervojo estis atakita de retpiratoj kaj ne funkcias; dum Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj konstanta reprezentanto de Ukrainio diris, ke rusia armeo vicas apud la plej abomenaj krimuloj kiel ISIS, Al-Ŝabab, taliboj kaj aliaj, kiuj faris terurajn krimojn kaj plu faras kontraŭ infanoj en Ukrainio
- 1029: Al-Mustansir Billah, kalifo de Fatima kaliflando (m. 1094)
- 1480: Filipo de Palatinato, germana princepiskopo de Elekto-Palatinato (m. 1541)
- 1522: Margareta de Parmo, dukino de Parmo kaj Piaĉenco (m. 1586)
- 1709: Étienne de Silhouette, franca nobelo, ministro pri financoj (m. 1767)
- 1717: Petro la 3-a, reĝo de Portugalio (m. 1786)
- 1735: August Ludwig von Schlözer, germana historiisto konata de la periodigo de historio (m. 1809)
- 1755: Sarah Siddons, kimra teatra aktorino, rolinta en la komedio Kiel plaĉas al vi (m. 1831)
- 1764: János Lavotta, hungara komponisto kaj violonisto (m. 1820)
- 1772: Alajos Joakim Szekér, hungara franciskano kaj verkisto, priskribinta batalon de Marengo (m. 1810)
- 1783: Charles-Louis Havas, franca publicisto, fondinto de novaĵagentejo Agence France-Presse, pioniro de reklamo (m. 1858)
- 1794: Maurits Hansen, norvega verkisto, poeto, pedagogo (m. 1842)
- 1794: Sylvester Graham, usona nutristo, kreinto de la faruno Graham kaj la pano Graham, ankaŭ farinto de vegetaraj kuraciloj kontraŭ dependecojn kiel alkoholismo (m. 1851)
- 1795: Benjamin Morrell, usona balenĉasisto kaj esploristo (m. 1839)
- 1801: David Farragut, admiralo de usona mararmeo (m. 1870)
- 1802: Pavel Naĥimov, rusa admiralo de la Rusa Imperia Mararmeo (m. 1855)
- 1806: Blanka Teleki, hungara politikistino pri edukado (m. 1862)
- 1810: P. T. Barnum, usona entreprenisto kaj cirkartisto (m. 1891)
- 1812: Adelbert von Keller, germana filologo kaj eldonisto (m. 1883)
- 1820: William John Macquorn Rankine, skota inĝeniero kaj fizikisto (m. 1872)
- 1826: Emil Einert, germana historiisto, kunfondinto de la muzea asocio de Arnstadt (m. 1896)
- 1837: Jenő Zichy, hungara politikisto kaj orientalisto, fondinto de muzeo pri Azio (m. 1906)
- 1849: William Thomas Stead, angla ĵurnalisto, teozofo, pacisto kaj filantropo, redaktanta esperantlingvan raportan kolumnon en "The Review of Reviews" (m. 1912)
- 1850: Jenő Kvassay, hungara hidrologo (m. 1919)
- 1853: Tivadar Csontváry Kosztka, hungara pentristo (m. 1919)
- 1853: Cecil Rhodes, brita kolonia politikisto, konata de Norda Rodezio kaj Suda Rodezio (m. 1902)
- 1857: Clara Zetkin, germana feminisma politikistino (m. 1933)
- 1859: Alfred Michaux, franca advokato konanta planlingvon Novlatino, sukcesiginta UK 1905 dum kiu gastigis L.L. Zamenhof, konata de paroladoj en Francio, Belgio, Nederlando, kaj Britio, membro de Akademio por Interlingua (m. 1937)
- 1871: Claus Schilling, germana kuracisto, militkrimulo el koncentrejo Dachau, ekzekutita (m. 1946)
- 1872: Édouard Herriot, ĉefministro de Francio (m. 1957)
- 1879: Wanda Landowska, pola klavicenistino kaj pianistino okupiĝanta pri antikva muziko (m. 1959)
- 1880: Jan Kubelík, ĉeĥa violonisto kaj komponisto (m. 1940)
- 1885: Blas Infante, hispana politikisto, verkisto kaj muzikologo, konsiderata fondinto de la andaluza patrujo (m. 1936)
- 1886: Béla Hankó, hungara zoologo kaj iĥtiologo (m. 1959)
- 1886: Felix Timmermans, flandra verkisto (m. 1947)
- 1886: Willem Drees, ĉefministro de Nederlando, socialdemokrato, esperantisto, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (m. 1988)
- 1887: Gabriella Bartók, hungara poetino (m. 1967)
- 1887: Antónia Csíkos, hungara pentristino (m. 1987)
- 1889: Jean Cocteau, franca verkisto kaj artisto (m. 1963)
- 1891: Tin Ujević, kroata poeto, eseisto kaj tradukisto al la kroata lingvo, la plej grava bohemiulo de sia tempo (m. 1955)
- 1895: Gordon Jacob, angla komponisto kaj dirigento (m. 1984)
- 1904: Franciszek Machalski, pola iranisto, redaktoro de orientalistika jarlibro "Folia Orientalia" (m. 1979)
- 1904: Ernst Mayr, german-usona ornitologo kaj evoluisto (m. 2005)
- 1907: István Nagy, rumania hungara dirigento, pedagogo (m. 1983)
- 1907: Maria Wardasówna, pola verkistino kaj pilotino verkinta biografian romanon pri Franciszek Żwirko kaj Stanisław Wigura (m. 1986)
- 1907: Gyula Zathureczky, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1987)
- 1911: Georges Pompidou, ĉefministro kaj prezidento de Francio, aktivulo de la Unio de Demokratoj por la Respubliko (m. 1974)
- 1914: Annie Fischer, hungara pianistino kaj komponistino (m. 1995)
- 1915: Hendrik de Roover, belga esperantisto, Delegito de UEA pri instruado kaj naturismo, sekretario de Belga Esperanto-Federacio, estrarano de La Verda Stelo en Antverpeno, donacanto al Flandra Esperanto-Ligo (m. 2000)
- 1915: Zoltán Makra, hungara ĵurnalisto, redaktoro vivanta en Munkeno
- 1919: Ferenc Endrényi, hungara arkivisto kaj historiisto (m. 1979)
- 1924: Friedrich Mayr-Melnhof, aŭstra politikisto kaj forstisto (m. 2020)
- 1926: Salvador Jorge Blanco, prezidento de Dominika Respubliko (m. 2010)
- 1928: Éva Szánthó (Szántó), rumania hungara farmakologino
- 1928: Pierre Mauroy, ĉefministro de Francio, urbestro de Lillo, prezidanto de la Regiona Konsilio de Nordo-Kaleza Markolo (m. 2013)
- 1932: Gyula Horn, ĉefministro de Hungario, vicprezidanto de Socialista Internacio, kunkreinto de Hungara Socialista Partio (m. 2013)
- 1934: Piroska Pálfalvi, rumania hungara instruistino, lernolibroverkistino (m. 2023)
- 1940: Chuck Close, usona fotorealisma pentristo kaj fotisto (m. 2021)
- 1941: Barbara Frischmuth, aŭstra verkistino, tradukistino kaj orientalisto
- 1943: Robbie Robertson, kanada muzikisto (m. 2023)
- 1954: Attila Kósa-Kiss, rumania hungara meteologo, amatora astronomo
- 1955: László Levente Vass, hungara poeto (m. 1979)
- 1956: Horacio Cartes, paragvaja politikisto, prezidento de Paragvajo
- 1956: Péter Eckstein-Kovács, rumania hungara juristo, politikisto
- 1957: Emese Egyed, rumania hungara poetino, literaturhistoriistino, universitata profesorino
- 1958: Veronica Guerin, irlanda ĵurnalistino, murdita (m. 1996)
- 1968: Akamatsu Ken, japana mangaverkisto
- 1974: Csongor Könczei, hungara etnografo, popoldancfakulo
- 1975: Hernán Crespo, argentina-itala futbalisto
- 1976: Nuno Gomes, portugala futbalisto, membro de la portugala nacia teamo de futbalo
- 1977: Csongor Lőrincz, hungara literaturhistoriisto kaj profesoro
- 1979: Amélie Mauresmo, franca tenisistino, plurfoje pinte de la ranglisto de Virina Tenisa Asocio
- 1980: Eva Green, franca aktorino kaj manekeno
- 1982: Alberto Gilardino, itala futbalisto, membro de la itala nacia teamo de futbalo
- 1989: Dejan Lovren, kroata futbalisto
- 1044: Samuel Aba, reĝo de Hungario (n. ĉirkaŭ 990)
- 1468: Alfonso de Kastilio, hispana reĝido (n. 1453)
- 1522: Antonio de Nebrija, hispana humanisto kaj filologo (n. 1441)
- 1539: Antonio Maria Zaccaria, itala kuracisto, teologo kaj ordenfondinto, sanktulo (n. 1502)
- 1626: Stefan Fadinger, aŭstra kamparano kaj ribelulo (n. ĉirkaŭ 1585)
- 1731: José de Antequera y Castro, hispana politikisto en Hispanameriko (n. 1689)
- 1746: György Ambrózy, slovaka-hungara predikisto, luterana episkopo, teologo, verkisto (n. 1694)
- 1753: Karl Franz Buddeus, germana juristo kaj politikisto (n. 1695)
- 1762: Jakob Adlung, germana orgenisto, komponisto, muzika verkisto kaj instrumentkonstruisto (n. 1699)
- 1772: Heinrich Friedrich Hölderlin, germana administristo (n. 1736)
- 1822: György Bánffy, hungara guberniestro de Transsilvanio (n. 1746)
- 1826: Joseph Proust, franca kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de leĝo de la difinitaj proporcioj (n. 1754)
- 1826: Stamford Raffles, brita politikisto, fondinto de Singapuro (n. 1781)
- 1832: Ludwig Robert, germana verkisto (n. 1778)
- 1833: Joseph Nicéphore Niépce, franca inventisto, elstara pro pionireco en fotarto, kunkreinto de dagerotipio, eksperimentisto kun senluma kamero (n. 1765)
- 1894: Austen Henry Layard, angla diplomato, arkeologo kaj vojaĝisto, malkovrinta la urbojn Nimrud kaj Ninivo (n. 1817)
- 1908: Károly Than, hungara kemiisto kaj profesoro (n. 1834)
- 1920: Max Klinger, germana artisto, simbolisto (n. 1857)
- 1933: Lajos Szini, hungara verkisto, redaktoro (n. 1891)
- 1934: Benjamin Kiesewetter, germana entreprenisto kaj politikisto (n. 1853)
- 1938: Otto Bauer, aŭstra politikisto, filozofo, ekonomikisto, gvidanto de aŭstra socialdemokratio (n. 1881)
- 1940: Carl Einstein, germana-juda ekspresionisto, verkisto, arthistoriisto, anarkiisto kaj kritikisto, sinmortiginto (n. 1885)
- 1940: Hugó Preisz, hungara kuracisto, bestkuracisto, patologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1860)
- 1948: Georges Bernanos, franca katolika verkisto verkanta eseojn pri la dua mondmillito, kontraŭkomunisto, kontraŭdemokrato, monarkiisto kaj konservativulo (n. 1888)
- 1950: Jenő Cholnoky, hungara geografo, verkisto, hidrologo, vojaĝisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1870)
- 1957: Mihály Baja, hungara reformita pastro, poeto (n. 1879)
- 1966: George de Hevesy, hungara Nobelpremiita kemiisto kunmalkovrinta hafnion, radiadon de samario, disiginta izotopojn de hidrargo (n. 1885)
- 1969: Walter Gropius, germana arkitekto, fondinto de Bauhaus (n. 1883)
- 1969: Viktor Gertler, hungara reĝisoro, scenaristo, instruisto kaj profesoro (n. 1901)
- 1969: Tom Mboya, kenja sindikatisto, politikisto, ministro (n. 1930)
- 1973: Franciszek Tokarz, pola pastro, profesoro, esploristo de la hinda kaj ĉina filozofioj, orientalisto, poligloto kaj esperantisto, partoprenanto de 43-a UK, verkinta esperantlingvan artikolon pri Mozi, lekciisto en Katolika Universitato de Lublin, popularigata de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo en Lublin (n. 1897)
- 1975: Otto Skorzeny, aŭstra oficiro de Waffen-SS, kies paraŝutistoj liberigis Mussolini, spertulo pri spionado (n. 1908)
- 1980: István Kun, hungara pentristo kaj pedagogo (n. 1908)
- 1981: Gerő Finta, rumania hungara poeto kaj tradukisto, kunlaboranto de "Paŝtista Fajro" (n. 1889)
- 1983: Harry James, usona ĵaza trumpetisto (n. 1916)
- 1984: Don Elliott, usona flugilkornisto, vibrafonisto, kantisto, komponisto (n. 1926)
- 1997: Mieczysław Najdorf, pola-argentina ŝakisto (n. 1910)
- 2006: Kenneth Lay, usona firmaa estro de Enron (n. 1942)
- 2011: Zsuzsa Hadházy, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino, poeto (n. 1952)
- 2012: Hans Katschthaler, aŭstra politikisto kaj pedagogo (n. 1933)
- 2016: Werner Schinko, germana grafikisto, pentristo, libro-ilustristo (n. 1929)
- 2017: Joachim Meisner, germana kardinalo de Elektoepiskopujo Kolonjo (n. 1933)
- 2018: Claude Lanzmann, franca ĵurnalisto, verkisto, kinisto, kaj kin-produktoro, konata de la filmo Shoah (n. 1925)
- 2021: Raffaella Carrà, itala aktorino kaj kantistino (n. 1943)
La 5-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):