hungara kemiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
George Charles de Hevesy, hungare Hevesy György [heveŝi djordj] en Budapeŝto 1-an de aŭgusto 1885, mortis 5-an de julio 1966 en Germanio estis hungara fizikisto-kemiisto kiu ricevis la Nobel-premion de kemio en 1943. Lia origina nomo estis Bischitz György.
George de Hevesy devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, en Berlino kaj en Freiburg. Li komencis sian karieron en 1908, li esploris en Karlsruhe, poste en Manchester. Li estis soldato dum la 1-a mondmilito, poste li instruis en Budapeŝto en la ĉeflernejo pri bestkuracistoj. En 1920 li vojaĝis al Kopenhago, kie li konatiĝis kun Niels Bohr. En 1923 li malkovris hafnion. Poste li akceptis postenon katedrestro en Freiburg. Li okupiĝis precipe pri radioaktivaj izotopoj. En 1935 li revenis al Danio. Post okupado de la lando fare de faŝisma Germanio li rifuĝis al Stokholmo. Ankaŭ tie estis katedrestro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.