Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ludoj de Bona Volo, nomataj ankaŭ ludoj de amikeco. estis internacia sporta konkursaro organizita de Ted Turner en la tempo de la Malvarma Milito, reage al la olimpikaj bojkotoj de 1980 kaj 1984.
Ludoj de Bona Volo | ||
ripetiĝanta sporta evento | ||
---|---|---|
Fondita en | 1986 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La ludoj okazis unuafoje en 1986 en Moskvo. Ili estis kvazaŭ malgrandaj olimpikoj. En 182 konkursoj partoprenis 3.500 sportistoj el 79 landoj.
Turner per la aranĝo de 1986 nutris siajn televidajn staciojn WTBS kaj CNN per multaj horoj da sporta programo. Interesaĵo estis, ke unuafoje post 1976 mondnivele konkursis sovetiaj kaj usonaj sportistoj, ĉar en 1980 Usono bojkotis la olimpikon en Moskvo kaj en 1984 Sovetio bojkotis tiun en Los-Anĝeleso.
Jaro | Urbo kaj lando | Notoj |
---|---|---|
1986 | Moskvo (Sovetio) | 3.000 sportistoj el 79 landoj |
1990 | Seattle ( Usono) | 2.300 sportistoj el 54 landoj |
1994 | Sankt-Peterburgo ( Rusio) | 2.000 sportistoj el 74 landoj |
1998 | Novjorko (Usono) | |
2001 | Brisbane ( Aŭstralio) | Lastaj ludoj |
2005 | Fenikso (Usono) | planita, sed nuligita en 2001 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.