From Wikipedia, the free encyclopedia
Franciszek Tokarz (naskiĝis la 5-an de februaro 1897 en Wronowice (distrikto Nowy Sącz), mortis la 5-an de julio 1973 en Krakovo) - pola katolika pastro, profesoro de Katolika Universitato en Lublin, esploristo de la hinda kaj ĉina filozofioj. Poligloto kaj esperantisto.
Franciszek Tokarz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1897 en Wronowice, Lesser Poland Voivodeship |
Morto | 3-an de julio 1973 (76-jaraĝa) en Krakovo |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Lviva Universitato |
Okupo | |
Okupo | orientalisto ĉinologo filozofo hindologo |
Franciszek Tokarz naskiĝis kiel filo de Maciej kaj Antonina. Li frekventis al klasika gimnazio en Nowy Sącz, kaj de 1912 al mezlernejo de jesuitoj en Chyrów (Lviva provinco). Post studoj de filozofio en jesuita kolegio en Nowy Sącz kaj de teologio en jesuita kolegio en Krakovo en 1924 ordiniĝis kaj la sekvan jaron ricevis gradus-on, ekvivalentan al la grado de doktoro pri filozofio kaj teologio. Konforme al la tiutempa praktiko de jesuitoj, verkitaj diplomaj laboraĵoj estis detruitaj post fino de ekzamenado, por pli granda humileco de la kandidato.
En 1934 li forlasis la ordenon de jesuitoj kaj akceptiĝis al Armena-katolika ĉefdiocezo en Lvovo kiel administranto de la paroĥejo en Brzeżany (Ternopila provinco). Kvankam en 1938 li forlasis la diocezon, ĝis fino de sia vivo konsideris sin ties sacerdoto - neniam li akceptis funkcion en alia diocezo - de Kielce aŭ Krakovo, sur kies teritorioj li loĝis.
Liaj instruistoj pri sanskrito kaj la hinda filozofio estis Jerzy Otrębski (Universitato al Stefan Batory en Vilno), Stefan Stasiak (Universitato al Jan Kazimierz en Lvovo), Helena Willman-Grabowska (Jagelona Universitato en Krakovo). Liaj kolegoj dum la studado estis konataj polaj orientalistoj kiel Eugeniusz Słuszkiewicz, Mikołaj Ałtuchow, Włodzimir Szajan, Tadeusz Pobożniak, Tadeusz Skurzak kaj Jan Tuczyński. Li korespondis kun profesoro Stanisław Schayer de Varsovio. Pastro Tokarz magistriĝis pri orientalistiko en Jagelona Universitato en 1939 pro laboraĵo Poznanie wyzwalające w Upaniszadach (Liberiga konado en upaniŝadoj), doktoriĝis pri hindologio en 1945 pro laboraĵo Mistyczne uświadomienie absolutu podług Upaniszad (Mistika ekkonscio de absoluto laŭ upaniŝadoj). Ambaŭkaze lia ĉefgvidantino estis profesorino H. Willman-Grabowska.
En la jaroj 1947-52, por havi enspezan fonton, li krome ekstudis la anglan lingvon kaj romanistikon kaj akiris du plusajn magistrecojn. Ankaŭ li akiris diplomon pri internacia lingvo esperanto kaj estis aktiva esperantisto en la rondo de Pola Esperanto-Asocio en Krakovo.
Malgraŭ plurjara penado (habilita vojo malfermita en 1946), la habilita kolokvo ne sukcesis en Jagelona Universitato. Li habilitiĝis - surbaze de verkita jam en 1942 disertaĵo pri filozofio de sankhjo titolita Wyzwolenie (moks.a) według Sāmkhyakārikā i komentarza Gaud.apādy (Liberigo (mokŝo) laŭ Sankhjakariko kaj komentario de Gaudapado), en 1957 ĉe KUL. Recenzisto estis Constantin Régamey de Lozano; li ankaŭ kunlaboris kun Erich Frauwallner de Vieno.
Se temas pri la ĉina filozofio li estis memlernanto. En la jaroj 1955-1962 ekposedis la klasikan ĉinan lingvon laŭ la lernolibro de Erich Haenisch, gramatiko de Georg von der Gabelentz kaj vortaro de R. H. Mathews; historion de la ĉina penso ekkonis laŭ germanlingvaj lernolibroj (precipe de Alfred Forke) kaj anglalingvaj (ekz. Feng Youlan) - sekve li laboris kun alireblaj originalaj tekstoj de Mozio, Laozio kaj Konfuceo. Lia disĉiplo pri la ĉina filozofio estis Tadeusz Margul de UMCS.
De 1953 ĝis 1971 laboris en Katolika Universitato en Lublin ĉe Fakultato de Kristana Filozofio, alveturigante de Krakovo. Li lekciis la hindan filozofion kaj sanskriton, kaj de 1963 ankaŭ la ĉinan filozofion. Li edukis neniun sekvanton.
Kreita de li precedenco de la studumo pri la hinda filozofio kaŭzis, ke de 1973 KUL engaĝigis kiel lian sekvanton doktoron Leon Cyboran de Varsovio, kiu jam edukis laŭvicajn specialistojn de la fako.
En Krakovo en la jaroj 1958-60 lernis esperanton ĉe la Asocio de Esperantistoj en Pollando ricevante la 20-an de junio 1960 de prof. Mieczysław Sygnarski ateston n-ro 492 de la Supera kurso de Esperanto. Al Pola Esperanto-Asocio kaj UEA aliĝis en 1958. En Majenco partoprenis la 43-an Universalan Kongreson. En 1964 verkis artikolon en esperanto pri filozofio de Mozio kaj en 1967 publike prezentis en esperanto la artikolon Pri "teismaj" kaj "ateismaj" hindaj sistemoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.