From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Jenő ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Jenő estis hungara politikisto, orientalisto, membro (honora en 1899) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zicsi kaj vásonkői. Jenő Zichy naskiĝis la 5-an de julio 1837 en Sárszentmihály. Li mortis la 26-an de decembro 1906 en Merano.
Jenő Zichy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zichy Jenő Ince |
Naskiĝo | 5-an de julio 1837 en Sárszentmihály |
Morto | 26-an de decembro 1906 (69-jaraĝa) en Meran |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 28-díszsor-15 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ödön Edmund Zichy (en) |
Patrino | Donna Paolina, Principessa Odescalchi (en) |
Infano | Gräfin Hermine Zichy de Zich et Vásonykeö (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto esploristo |
Jenő Zichy lernis en Székesfehérvár kaj Germanio, li akiris juran diplomon. Pli frue li havis postenon en Fejér (historia departemento). Ekde 1861 li estis elektita parlamenta deputito, kiun li plenumis preskaŭ seninterrompe ĝis sia morto. Li strebis por la metiaj lernejoj. En 1879 li aranĝis tutlandan ekspozicion en Székesfehérvár. Li okupiĝis ankaŭ pri esploroj, kiuj helpis malkovri originon de la hungaroj. Li proprakoste instalis esplorvojaĝojn al Azio. En la tria vojaĝo li kune vojaĝis kun Mór Wosinsky, Gábor Bálint, Lajos Szádeczky-Kardoss, Ernő Csiki, Mór Déchy. Li fondis muzeon en 1901. Li ricevis premiojn en 1876 kaj 1885.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.