Remove ads
la enciklopedio Vikipedio en la estona lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La estonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la estona lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Eestikeelne Vikipeedia. La projekto fondiĝis en julio 2002 kaj atingis 100 000 artikolojn en aŭgusto 2012, iom pli ol kvar jarojn post la esperantlingva eldono, kiu atingis tiun punkton en junio 2008. Estis la 41-a lingva eldono de vikipedio, kiu transpaŝis tiun limon. Inter la tri ŝtataj lingvoj de Baltio, la estona havas mezan pozicion - la litova vikipedio, tamen kun signife pli granda nombro da denaskaj parolantoj, pli grandas, dum la latva vikipedio havas malpli grandan nombron da artikoloj.
Estonlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | et.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | estona |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 19-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 247 629 |
Profundeco | 21.2 |
Paĝoj | 583 600 |
Redaktoj | 6 720 835 |
Uzantoj | 197 227 |
Aktivaj uzantoj | 502 |
Administrantoj | 34 |
Dosieroj | 732 |
Laŭ la retejo ethnologue.com komence de la 2010-aj jaroj sume estis 1 048 660 parolantoj de la estona: Laŭ tiu nombro la estonlingva vikipedio en la momento kiam ĝi pasis la 100 000-an artikolon havis la trian pozicion en rilato de artikoloj po denaskaj lingvanoj, se konsideri ĉiujn vikipediajn branĉojn de pli ol 100 000 artikoloj (post la volapuklingva eldono, kiu je granda parto ekestis per helpo de komputilaj robotoj, kaj la eŭsklingva eldono, kies lingvanoj kulture kaj eldone estas aparte engaĝitaj), kaj havis la 10-an pozicion se konsideri ĉiun ajn vikipedian branĉon.[1]
Por komparo: La Vikipedio en Esperanto, kies lingvanoj kompare al la suma nombro certe je simila grado eldone engaĝitas kiel la eŭskoj aŭ estonoj, cetere ĝis aŭtuno 2012 havis la lokon tuj post la estona vikipedio, ĉar vikipedio kalkulas suman kvanton de 2 000 000 esperantlingvanoj: la esperantlingva eldono sekve estis en la kvara pozicio en rilato de artikoloj po denaskaj lingvanoj, se konsideri ĉiujn vikipediajn branĉojn de pli ol 100 000 artikoloj, kaj havas la 11-an pozicion se konsideri ĉiun ajn vikipedian branĉon.
La 19-an de septembro 2024 la estonlingva Vikipedio sume enhavas 247 629 artikolojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.