From Wikipedia, the free encyclopedia
Tuŝino (ruse Тушино) estas parto de la ĉefurbo de Rusio Moskvo. Ĝi estis mondkonata pro la ĉiujaraj paradoj de sovetiaj aviadiloj, speciale militistaj aviadiloj. Nuntempe la distrikto estas dividita en Tuŝino Norda kaj Tuŝino Suda.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tuŝino (stacio). |
Tuŝino | |||
---|---|---|---|
neighborhood or historical district of Moscow (en) vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 50′ N, 37° 26′ O (mapo)55.8313888937.44 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tushino [+] | |||
Unue la vilaĝo nomiĝis Korobkovo. La unuaj mencioj devenas de 1380. Poste ĝi eknomiĝis Tuŝino laŭ ŝercnomo de unu el proprietuloj. En la jaroj 1608-1610 restis tie Falsa Demetrio la 2-a, konata kiel Fripono de Tuŝino. En 1939 ĝi urbiĝis, en 1960 iĝis kvartalo de Moskvo.
Post la Dua mondmilito laboris tie (1946 ĝis 1956) multaj tiel nomataj germanaj specialistoj (teknikistoj kaj sciencistoj) en la militista industrio. Ili loĝis en Tuŝino kun siaj familianoj kaj havis proprajn dometojn en gardata setlejo. La laborloko estis interalie en la kvartalo Sokol.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.