From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝenerala striko estas laborĉesigo en multaj aŭ ĉiaj branĉoj de la industrio, servoj, por akiri ekonomiajn, politikajn celojn. Kutime kunvokas ĝin la sindikatoj aŭ organizoj de laboristoj.
La ĝenerala striko aperis en la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj en Anglio, ĝin propagis radikalaj oratoroj kaj sindikataj gvidantoj, celante parlamentan reformon kaj rekonon de rajtoj de la laboristaro. La ĉartistoj volis en 1842 la strikon en Lancashire larĝigi al ĝenerala laborĉesigo. Kvankam ili sukcesis organizi strikon eĉ en la najbaraj graflandoj, sed la striko kolapsis, sen perforto de la registaro.
Ĝenerala striko okazis en 1893 kaj 1902 en Belgio por akiri la balotrajton de ĉiu plenkreska viro. Poste la ĝenerala striko disvastiĝis kaj aperis en Svedio (1902, 1909). La plej granda ĝenerala striko de Britio okazis en 1926, daŭris 9 tagojn, sed la ministoj eltenis dum 6 monatoj kaj la registaro cedis.
Hodiaŭ jam apenaŭ aperas ĝenerala striko pro la malfortaj sindikatoj. Krome la ĉefa celo kiu estus kolapsigi la ekonomian kaj politikan staton por enkonduki al diferenca ŝtatsistemo jam forgesiĝas kaj plej ofte la ĝeneral strikoj reduktiĝas al simpla protestado kontraŭ iu ŝtata aŭ superŝtata decido.
Okazis la 31-an de aŭgusto 1942 kontraŭ germana okupado, pro trudrekrutado de junuloj. La germanoj brutale subpremis la strikon, kelkajn el la strikantoj pafmortis.
Okazis de 11-a ĝis 14-a de novembro 1918, ĝin partoprenis ĉ. 400.000 laboristoj.
En marto de 1920 kiel reago al la Kapp-puĉo.
Januare de 1933 fare de anarkiista organizo CNT, kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko (vidu artikolon Insurekcio de Januaro de 1933 en Hispanio.
Okazis en majo de 1968 en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj.
La 28-an de marto 2006 kontraŭ la labormerkata reformo, kiu celis plifaciligon de maldungo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.