La 29-a de aprilo estas la 119-a tago de la jaro (la 120-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 246 tagoj restas.
Je la 29-a de aprilo okazis, interalie:
- 711: Islama invado de Iberio komencita - armeo de berbera militisto Tarik ibn Zijad invadis Iberion (Al-Andalus)
- 1086: Imperiestro Henriko la 4-a eldonis en Regensburg dokumenton konfirmante limojn de la Ĉefdiocezo de Prago - la dokumento enhavas la plej ampleksan geografian priskribon de la ekstercentraj areoj de frua mezepoka Bohemio kaj Moravio
- 1091: Trakio: armeo de la Bizanca imperio venkis peĉenegojn
- 1429: Centjara milito: Johana de Arko liberigis Orléans de la angla sieĝo
- 1483: Insulo Gran Canaria estis alligita al Kastilio
- 1520: Konkero de Meksiko: en la batalo de Nautla (inter Túxpan kaj urbo Veracruz) hispanaj militistoj konkeris aztekojn
- 1601: Papo Klemento la 8-a kanonizis Rajmondon el Penjaforto
- 1624: Kardinalo Armand Jean du Plessis de Richelieu iĝis ministro de la franca reĝo Ludoviko la 13-a
- 1656: Sveda diluvo: venĝe pro malfermo de Leszno antaŭ svedoj, nokte pola armeo bruligis la urbon
- 1670: Klemento la 10-a iĝis papo
- 1672: Franca-Nederlanda Milito: armeo de la reĝo de Francio Ludoviko la 14-a invadas Nederlandon
- 1770: Unua eŭropa ŝipo albordiĝinta orientan Aŭstralion de brita vojaĝisto James Cook kun la skipo de HMS Endeavour, atingis marbordon de la hodiaŭa Sidnejo, la golfeton Botany Bay
- 1826: Skota astronomo James Dunlop malkovris Centaŭron A, unu el la plej proksimaj radiogalaksioj
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de polaj-litovaj ribelantoj en batalo de Kėdainiai
- 1832: Grupo de polaj elmigrintoj fondis en Parizo Societon Histori-Literaturan, kies prezidanto iĝis princo Adam Jerzy Czartoryski kaj poste lia filo Władysław
- 1833: Universitato de Zuriko fondiĝis
- 1835: Orĉapelo de Schifferstadt el la bronzepoko estis trovita dum kamplaboro
- 1848: Adam Mickiewicz kune kun dekkelkaj adeptoj subskribis en Romo akton pri fondo de Pola Legio kun skizo de politika programo por libera Pollando
- 1859: Franca-aŭstria milito eksplodis inter la Dua Franca Imperio kaj la Regno de Sardio
- 1877: Kanado: granda incendio de Montrealo
- 1882: Berlino: Werner von Siemens prezentis unuan en la mondo trolebuson Elektromote, kiu funkciis ĝis la 13-a de junio sur vojo 541 metrojn longa
- 1895: Unua romano de la pola verkisto Joseph Conrad, verkita en la angla lingvo, Frenezeco de Almayer aperis
- 1896: Jules Méline iĝis ĉefministro de Francio
- 1897: Angla fizikisto Joseph John Thomson informis sian kolegaron pri malkovro de elektrono
- 1902: Ĉeĥa filozofo Tomáš Garrigue Masaryk iris al Usono por lekcii en la Universitato de Ĉikago
- 1913: Sveda elmigrinto Gideon Sundback ricevis usonan patenton por zipo
- Unua mondmilito
- 1919: Per voĉdono de Sejmo en la Dua Pola Respubliko oni proklamis nacia festo la tagon de la 3-a de majo
- 1923: Sovetunio: Centra Sportoklubo Armea CSKA Moskvo formiĝis
- 1923: Dua Pola Respubliko: kun partopreno de prezidento Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Władysław Sikorski en Gdynia okazis solena malfermo de "Provizora Milit-Haveno kaj Ŝirmejo por Fiŝkaptistoj"
- 1924: Polan markon anstataŭis zloto kiel valida nacia valuto
- 1928: Por oficiala vizito al Pollando alvenis reĝo de Afganio Amanullah Ĥan kaj lia edzino
- 1928: En Turkio oni enkondukis latinan alfabeton
- 1933: Centra Komisiono por Purigo de la Partio establiĝis en la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio
- Dua mondmilito
- 1946: En Tokio komenciĝis proceso de 29 japanaj militkrimuloj, i.a. ĉefministro de Japanio Hideki Tojo
- 1948: Estinta estro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio por Areo Gdańsk-Okcidenta Prusio Albert Forster, militkrimulo respondeca i.a. pri la masakro de Piaśnica, estis kondamnita al mortpuno de Supera Nacia Tribunalo en Gdańsk (ekzekutita en 1952)
- 1949: Stalinismo: dum Episkopara Konferenco en Olomouc oni aprobis la opinion de la katolika ĉefepiskopo Josef Beran suspendi intertraktadojn kun la registaro kaj dissendi cirkuleron al la pastraro pri kontraŭkonstitucieco de la agado de la registaro kontraŭ la eklezio
- 1951: Papo Pio la 12-a sanktigis 25 vjetnamajn martirojn
- 1951: Tibeta delegitaro alvenis al la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio en Pekino kun Akordo po dek-sep punktoj por la paca liberigo de Tibeto
- 1954: Barato agnoskis ĉinan anekson de Tibeto
- 1955: Giovanni Gronchi elektiĝis prezidento de Italio
- 1956: Stalinismo: la 2-a Kongreso de Ĉeĥoslovakaj Verkistoj kritikis la regantan reĝimon, postulis abolon de cenzuro kaj justecon por siaj kolegoj, kiuj ne rajtis eldoni librojn
- 1958: En Ĝenevo oni akceptis konvencion pri larĝa maro
- 1960: Soveta kosmosondilo Luna 3 forbruliĝis en la atmosfero
- 1965: Unua foto de Karono, la luno de Plutono
- 1968: Nov-Jorko: muzikalo Hair, produkto de hipia kontraŭkulturo kaj seksa revolucio de la 60-aj jaroj, estis prezentita en Broadway, kaj ĝiaj kantoj iĝis himno de la movado kontraŭ la Vjetnama milito
- 1972: En sudaj provincoj de Burundo eksplodis ribelo de hutuoj - post ĝia subpremo registara armeo kaj kvazaŭarmeaj batalgrupoj de tutsioj komencis genocidon de intelektularo de hutuoj
- 1974: Universitato de Montenegro fondiĝis en Podgorica
- Vjetnama milito
- 1978: En Gdańsk establiĝis Fonda Komitato de Liberaj Sindikatoj de Marbordo, sendependa sindikata organizaĵo en Pola Popola Respubliko - ĝin eniris interalie Andrzej Gwiazda kaj Krzysztof Wyszkowski, ĉefagantino estis Anna Walentynowicz, aŭguste aperis bulteno "Robotnik Wybrzeża" (Laboristo de la Marbordo)
- 1982: La ĉefurbo de Srilanko translokiĝis de Kolombo al Sri Jayawardenapura Kotte
- 1982: En parlamentan kancelarion dum valideco de la milita stato en Pollando estis transdonita "Letero de 44" en protesto kontraŭ reprezalioj de opoziciaj aktivuloj de "Solidareco"
- 1982: Populacio de Ĉinio superis miliardon da homoj
- 1984: Italio: tertremo en Umbrio kaŭzis ampleksajn damaĝojn kaj senhejmigon de 6 000 homoj
- 1984: En Belorusa SSR (Sovetunio) Fanipal ricevis la statuson de urbotipa loĝloko
- 1991: Ciklono Gorky mortigis en Bangladeŝo ĉirkaŭ 138 mil personojn
- 1993: Britio: por vizitantoj estis malfermita la palaco Buckingham
- 1994: Nord-amerika firmao produktanta personajn komputilojn kaj elektronikaĵojn Commodore International bankrotis
- 1995: Kazaĥujo: oficanta prezidento Nursultan Nazarbajev post referendumo oficas ĝis 2000
- 1997: Konvencio pri Kemiaj Armiloj ekvalidis
- 1999: Bombado de NATO super Jugoslavio detruis la plej altan konstruaĵon de la lando - la televidan turon (203 m) sur la monto Avala, proksime al Beogrado
- 2001: Albana partio Alianco por la Estonto de Kosovo fondiĝis
- 2004: Ousmane Issoufi Maïga iĝis ĉefministro de Malio
- 2006: Havano: prezidentoj de Kubo, Bolivio kaj Venezuelo subskribis ekonomian interkonsenton Bolivara Alternativo por Ameriko
- 2008: Proceso de estinta iraka vicĉefministro Tariq Aziz komenciĝis - kulpigita pri juĝa krimo kontraŭ 42 spekulantoj en 1992
- 2008: Rusio pliigas siajn pactrupojn en Sud-Osetio dum la situacio en la konflikta zono de la regiono pligraviĝis
- 2009: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis kvinan gradon de minaco koncerne la gripan pandemion
- 2010: Duobla bomba atenco en Moskva Metroo: ne malpli ol 39 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis - Doku Umarov konfesis la atencon en stacio Lubjanka kaj stacio Park Kulturi
- 2011: Nupto de la brita princo William Mountbatten-Windsor kun Kate Middleton en la Abatejo Westminster en Londono
- 2013: En Malnova Urbo de Prago okazis en konstruaĵo forta eksplodo de gaso – 43 personoj vundiĝis
- 2015: Marilando: matĉo inter Baltimore Orioles kaj Chicago White Sox kadre de Grandaj Ligoj de Basbalo estis rekorde frekventa - nulo da spektantoj pro oficiala fermo de stadiono pro okaziĝantaj protestoj de Baltimoro
- 2017: En Turkio aliro al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio estis blokita - ĝis la 15-a de januaro 2020
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1518: Tintoretto, itala pentristo de Venecia skolo (m. 1594)
- 1636: Esaias Reusner, germana liutisto kaj komponisto (m. 1636)
- 1727: Jean-Georges Noverre, franca dancisto (m. 1810)
- 1769: Duko de Wellington, angla nobelo, politikisto kaj militisto (m. 1852)
- 1780: Charles Nodier, franca verkisto, bibliofilo, literatura kritikisto de romantikismo (m. 1844)
- 1785: Karl Drais, germana arbaristo kaj inventisto, konstruinto de tajpilo kaj veturiloj (m. 1851)
- 1805: Johann Heinrich Ehrhardt, inĝeniero kaj lokomotivmuntisto (m. 1883)
- 1813: Jukundián Simon, hungara franciskano, komponisto (m. 1894)
- 1813: Eduard Gerhardt, germana pentristo (m. 1888)
- 1818: Aleksandro la 2-a, imperiestro de la Rusia imperio el dinastio Romanov (m. 1881)
- 1823: Konrad Maurer, germana juristo kaj skandinavikisto
- 1837: Hermann Tietz, germana entreprenisto (m. 1907)
- 1843: Jakab Kandra, hungara historiisto kaj etnografo (m. 1905)
- 1854: Henri Poincaré, franca teoria sciencisto, matematikisto, filozofo pri scienco (m. 1912)
- 1863: Konstantinos Kavafis, greka-egipta poeto, reprezentanto de Parnasa skolo kaj simbolismo (m. 1933)
- 1863: William Randolph Hearst, usona magnato de amaskomunikiloj, modelo por la filmo Civitano Keijn (m. 1951)
- 1865: Max Fabiani, aŭstra-slovena arĥitekto (m. 1962)
- 1867: Károly Sárosy, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto (m. nekonata)
- 1877: Arnold Behrendt, germana poŝtkonsilisto, kunlaboranto de dummilita "Internacia Bulteno", prezidanto de Germana Esperanto-Asocio kaj de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro, spertulo pri Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo (m. 1935)
- 1880: Johannes Mewaldt, germana klasika filologo (m. 1964)
- 1885: Egon Erwin Kisch, ĉeĥo-germana komunista verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1948)
- 1886: Kurt Kluge, germana verkisto, skulptisto, pedagogo (m. 1940)
- 1886: Kurt Pinthus, germana verkisto, kritikisto kaj eldonisto (m. 1975)
- 1894: Paul Hörbiger, aŭstra aktoro konata de la filmo La tria viro, post la germana aneksiĝo helpanta al judaj geaktoroj fuĝi al Svislando (m. 1981)
- 1899: Duke Ellington, usona pianisto kaj ĵaza komponisto (m. 1974)
- 1901: Hirohito, imperiestro de Japanio la plej longe reganta en la historio de Japanio (m. 1989)
- 1907: Tino Rossi, franca kantisto kaj filmaktoro, konata de la kristnaska kanto Petit Papa Noël (m. 1983)
- 1912: Zoltán Árokszállásy, hungara biologo kaj geologo (m. 1981)
- 1922: Toots Thielemans, belga ĵazmuzikisto, buŝharmonikisto, komponisto (m. 2016)
- 1922: Jacques Bol, belga inĝeniero kaj idisto
- 1929: Ervin Kiss, rumania hungara kuracisto, grafikisto (m. 2019)
- 1930: Jean Rochefort, franca aktoro, (m. 2017)
- 1931: Frank Auerbach, german-brita pentristo (m. 2024)
- 1932: Árpád Szurkos, rumania-hungara kemiisto
- 1933: Milan Zvara, slovaka mikologo, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, ĝenerala sekretario de Monda Turismo, organizanto de Turismaj Semajnoj, konata kiel populariganto de Slovaka Paradizo (m. 2002)
- 1933: Mark Eyskens, ĉefministro de Belgio
- 1934: László Földes, hungara etnografo esploranta paŝtistadon (m. 1980)
- 1935: Károly Bálint, rumania hungara skulptisto
- 1938: Ray MacSharry, irlanda politikisto, membro de la konservativa partio Fianna Fáil, membro de la Eŭropa Komisiono
- 1938: Bernard Madoff, usona financisto kaj negocisto, fraŭdulo (m. 2021)
- 1944: Manfréd Hensel, rumania hungara inĝeniero, faktradukisto
- 1946: Aleksander Wolszczan, pola astronomo, malkovrinto de la unuaj ekstersunsistemaj planedoj
- 1947: Olavo de Carvalho, brazila verkisto kaj filozofo (m. 2022)
- 1952: David Icke, brita verkisto okupiĝanta pri konspiraj teorioj
- 1957: Timothy Treadwell, usona bestofilmisto (m. 2003)
- 1957: Daniel Day-Lewis, brita aktoro
- 1958: Michelle Pfeiffer, usona aktorino kaj kantistino
- 1960: Robert J. Sawyer, kanada verkisto pri sciencfikcio
- 1961: Katalin Balla, hungara informatikistino, laborantino de la Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
- 1966: Tibor Fazakas, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1968: Kolinda Grabar-Kitarović, prezidentino de Kroatio 2015-2020
- 1970: Uma Thurman, usona aktorino kaj fotomodelino
- 1971: Leopoldo López, venezuela politikisto, ofte arestata
- 1970: Andre Agassi, usona tenisisto, trifoja gajninto de Davisa pokalo
- 1974: Anggun, franca kantistino
- 1977: Razan Zaitouneh, siria juristino, defendantino de homrajtoj
- 1988: Younha, sud-korea kantistino kaj kantaŭtoro de rok-muziko, kantanta japane kaj koree
- 2003: Maud Angelica Behn, norvega princino, filino de Ari Behn
- 1380: Katarina de Sieno, itala mistikulino, triaordena dominikanino, doktoro de la Eklezio, katolika sanktulino (n. 1347)
- 1579: Diego de Landa, hispana franciskano, episkopo de Jukatano (n. 1524)
- 1674: Johann Andreas Bose, germana historiisto kaj filologo (n. 1626)
- 1676: Michiel de Ruyter, nederlanda admiralo, partoprenanto de anglaj-nederlandaj militoj (n. 1607)
- 1712: Juan Cabanilles, hispana pastro, komponisto kaj orgenisto de barokmuziko, nomata "Hispana Bach" (n. 1644)
- 1768: Georg Brandt, sveda kemiisto kaj mineralogo, malkovrinto de kobalto (n. 1694)
- 1771: Bartolomeo Francesco Rastrelli, rusia arkitekto (n. 1700)
- 1793: John Michell, angla naturfilozofo kaj geologo, iniciatinto de la ideo pri nigra truo, membro de la Reĝa Societo de Londono (n. 1724)
- 1830: Dániel Fábián, hungara oficisto kaj kunredaktoro de la unua hungarlingva gazeto Transilvania Hungara Novaĵportanto en Transilvanio (n. 1749)
- 1844: Sámuel Hegedűs, hungara eklezia verkisto kaj poeto (n. 1781)
- 1851: Jan Gołąbecki, pola soldato, partoprenanto de Napoleonaj militoj, centjarulo (n. 1730)
- 1857: Charles Lucien Bonaparte, franca princo, naturalisto kaj ornitologo (n. 1803)
- 1880: Franz Eybl, aŭstra pentristo kaj litografiisto (n. 1806)
- 1883: Johann Heinrich Ehrhardt, inĝeniero kaj lokomotivmuntisto (n. 1805)
- 1904: Gerő Szász, hungara reformita pastro, poeto (n. 1831)
- 1925: Theodor Gartner, aŭstra filologo (n. 1843)
- 1928: Jan Sztolcman, pola zoologo, ornitologo kaj vojaĝisto, esploristo de Sudameriko, aŭtoro de 367 sciencaj laboraĵoj (n. 1854)
- 1933: Konstantinos Kavafis, greka poeto, kreanta interalie laŭ parnasa skolo (n. 1863)
- 1936: Artur Domènech i Mas, kataluna librotenisto, instruisto de latino, poeto, prezidanto kaj sekretario de Internaciaj Floraj Ludoj, sekretario de Kataluna Esperantista Federacio (n. 1878)
- 1937: William Gillette, usona aktoro, ĉefrolulo en la filmo Sherlock Holmes (n. 1853)
- 1945: Júlia Hrabovszky, hungara verkistino kaj tradukistino kunlaboranta kun gazetoj (n. 1863)
- 1945: Colin Ross, aŭstra vojaĝverkisto kaj inĝeniero, sinmortiginto (n. 1885)
- 1947: Irving Fisher, usona ekonomikisto okupiĝinta pri prezoj, mono, inflacio kaj deflacio (n. 1867)
- 1951: Ludwig Wittgenstein, aŭstra-brita filozofo specialiĝinta pri logiko, filozofio de matematiko, filozofio de menso kaj filozofio de lingvaĵo (n. 1889)
- 1954: Joe May, aŭstra reĝisoro, farinto de B filmo (n. 1880)
- 1956: Harold Bride, angla radiooficiro, membro de la skipo de RMS Titanic (n. 1890)
- 1962: Massimo Pilotti, itala juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (n. 1879)
- 1966: Paula Strasberg, usona teatra aktorino (n. 1909)
- 1973: Hanna Chrzanowska, pola flegistino, pedagogo kaj verkistino, beatigita (n. 1902)
- 1976: Ota Ginz, ĉeĥoslovaka judo, grandkomerca oficisto, kunredaktoro de Ĉeĥoslovaka Antologio, donacinto de sia Esperanto-libraro al Biblioteko Hector Hodler, honora membro de Esperanto-klubo de Prago, kies iniciate oni tradukis la libron Fine mi komprenas la radion en 28 lingvojn (n. 1896)
- 1980: Alfred Hitchcock, brita filmreĝisoro, pioniro de suspenso kaj psikologia trilero, konata de la filmoj Malantaŭa fenestro, Vertigo, Nord-nordokcidento, Psiĥozulo aŭ Topaz (n. 1899)
- 1988: Miklós Nagy, rumania hungara agronomo, redaktoro (n. 1913)
- 1990: Max Bense, germana verkisto, semiotikisto, logikisto kuniganta natursciencon, arton kaj filozofion (n. 1910)
- 1994: Russell Kirk, usona politika teoriisto, moralisto, historiisto, socia kritikisto, literatura kritikisto, ĉefa proponanto de tradiciisma konservismo (n. 1918)
- 1995: Danuta Gierulanka, pola filozofino, matematikistino kaj tradukistino (n. 1909)
- 2000: José María Mir, hispana filologo kaj pastro (n. 1912)
- 2001: Barend Biesheuvel, ĉefministro de Nederlando (n. 1920)
- 2006: John Kenneth Galbraith, usona ekonomikisto, socikritikisto kaj diplomato (n. 1908)
- 2008: Albert Hofmann, svisa kemiisto, malkovrinto de LSD (n. 1906)
- 2009: Ferenc László, rumania hungara sportĵurnalisto (n. 1930)
- 2011: Waldemar Baszanowski, pola halterlevisto, dufoja olimpika majstro (n. 1935)
- 2014: Bob Hoskins, angla reĝisoro, aktoro kaj komediisto (n. 1942)
- 2014: Iveta Bartošová, ĉeĥa pop-muzika kantistino kaj aktorino (n. 1966)
- 2015: Jean Nidetch, usona entreprenistino pri dietado por malpezigo de la korpo (n. 1923)
- 2015: Anna Sabbat, pola socia aktivulino inter pola elmigrantaro en Britio (n. 1924)
- 2020: Maj Sjöwall, sveda verkistino (n. 1935)
La 29-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):