From Wikipedia, the free encyclopedia
Katalin BALLA (laŭ kutima hungara sinsekvo BALLA Katalin) estas rumania hungara redaktorino, hungara informatikistino, universitata instruistino. Ŝi naskiĝis en Turda la 29-an de aprilo 1961.
Katalin Balla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1961 (63-jaraĝa) en Turda |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai (1980–1984) |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto |
Katalin Balla apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris diplomon en 1984 en UBB de Kluĵo. Inter 1984–1990 ŝi laboris en Câmpia Turzii kiel programistino, programara sisteminĝenierino. Inter 1990 kaj 1992 ŝi estis rubrikgvidantino de gazeto A Hét de ĝia suplemento TETT kaj kunlaborantino de radio de Bukareŝto. De 1992 ŝi vivas en Hungario. Ŝi doktoriĝis en 2001 pri temo de programarkvalito en la teknikuniversitato de Eindhoven. De 1993 ŝi estis kvalitafera direktorino de IQSOFT Rt. En marto 2004 ŝi partoprenis en la Hungara Programarkvalita Konsildonanta Instituto de SQI. De lernojaro 2001-2002 ŝi lekcias en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Ŝia esplorkampo estas la sekurigo de programarkvalito.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Balla Katalin en la hungara Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.