urboj de Irako From Wikipedia, the free encyclopedia
Kut, laŭ araba lingvo الكوت, kurde Kût, turke Kut'ül Ammare aŭ Kut estas urbego, ĉefurbo de Gubernio Ŭasit (Irako). Nomvariantoj de la urbego estas Al-Kūt, Kut el Amara.
Kut situas sur ebenaĵo en orienta landparto de Irako laŭ maldekstra bordo de Tigriso. Divanija troviĝas 102, Amara (urbo) 146, Bagdado 163, Nasirija 166, Faluĝa 214, Ramadi 257, Basra 292, Sulajmanija 343, Kirkuk 356, Mosulo 494 kilometrojn.
Laŭ arabaj historiistoj en tiu loko estis urbo Madaraja loĝata de persoj ĝis la 9-a jarcento. La malnova urbo de Kut estas ene de dieso "U" kurbo de la rivero. Kut estis la sceno de furioza batalo dum la 1-a mondmilito. La britoj okupis la urbon en 1915 dum 3 tagoj, sed poste la turkoj reokupis ĝin, sed la britoj kaj hindoj atakis denove. Proksimume 23,000 soldatoj mortis, finfine Kut en 1917 iĝis brita posedaĵo. En Kut okazis malgranda batalo dum la komenca fazo de la Iraka Milito (2003).
Dum jarcentoj Kut estis regiona centro de komercado pri tapiŝoj. La ĉirkaŭa areo estas fekunda grundo por grenoj, la urbo mem estas komerca centro por agrikulturaj produktoj. En la 1930-aj jaroj oni konstruis kanalon por irigacii.
En Kut funkcias riverborda haveno. La ĉefvojo kuras al Bagdado, krome estas aliaj vojoj al pluraj direktoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.