From Wikipedia, the free encyclopedia
FÖLDES László (foeldeŝ) estis hungara etnografo naskita en Orăştie la 29-an de aprilo 1934 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de oktobro 1980. Lia filo estis László Földes (arkitekto).
László Földes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1934 en Orăștie |
Morto | 11-an de oktobro 1980 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/2-1-78 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1957) |
Familio | |
Infano | László Földes (arkitekto) |
Okupo | |
Okupo | etnografo |
László Földes pasigis siajn infanjarojn en Csík, poste la familio dum la dua mondmilito translokiĝis Budapeŝton. Li finis la fakojn pri etnografio-muzeologio en la filologia fakultato de Universitato de Budapeŝto (1957). Pli poste li finis la historian fakon kaj studis ankaŭ sociologion. Li estis scienca kunlaboranto de la Etnografia Muzeo (1956-73), poste ĝis sia morto li estis scienca ĉefkunlaboranto de la Esplorgrupo pri Etnografio de la MTA. Li esploris precipe la paŝtistadon. Li redaktis volumojn Viehzucht und Hirtenleben in Ostmitteleuropa (Bp., 1961) kaj Viehwirtschaft und Hirtenkultur (Bp., 1969). Oni elektis lin ĉefsekretario de la Hungara Etnografia Asocio en 1967. Inter 1972-1974 li estis redaktoro de revuo Ethnográfia. Pro sia grava malsano li memmortigis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.