Csík (ĉIk) estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli precize en Transilvanio; germane ĝi nomiĝis Tschick, rumane: Comitatul Ciuc.
Laŭ la censo de 1880
Laŭ la censo de 1910
Estis 5 distriktoj:
- Felcsík, distriktejo: Csíkszereda, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Gyergyószentmiklós, distriktejo: Gyergyószentmiklós, samtempe konsilantrajta urbo
- Gyergyótölgyes, distriktejo: Gyergyótölgyes
- Kászonalcsík, distriktejo: Csíkszentmárton
- Szépvíz, distriktejo: Szépvíz
La departemento situis en la orientaj Karpatoj, parte en baseno de Transilvanio. La Karpatoj (tie estas pli ol 1700 m-jn altaj) estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo. Gravaj riveroj estas Mureș kaj Olt.
Dum la turka erao la departemento apartenis al Princlando Transilvanio, kiu estis sub aŭspicio de Turkio. Dum la historio estis ofte atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj.
Ekde 1920 la departemento estas parto de Rumanio. Inter 1938–1945 laŭ Dua Packontrakto de Vieno ĝi revenis al Hungario. Inter 1947–1965 oni formis aŭtonoman teritorion por la hungararo.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.