informilo pri la unua mondmilito laŭ la oficiala vidpunkto de la registaro de la Germana Regno From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Bulteno estis esperantlingva periodaĵo publikigita en Berlino inter la jaroj 1914 kaj 1918, do dum la Unua Mondmilito. Ĝi naskiĝis la 1-an de novembro 1914 kiel tute ne kutima esperanta gazeto: la internacia bulteno estis «senpage senditaj al interesuloj kaj gazetoj en ekstergermanaj landoj» kaj celis informi pri la milito laŭ la oficiala vidpunkto de la registaro de la Germana Regno. La bulteno estis de la komenco plene ilustrita kaj bonstile redaktita de Friedrich Ellersiek (1880-1959), grava eldonisto kaj tiam redaktoro de la gazeto Germana Esperantisto. Sub la gazetkapo oni klarigis en la germana, la angla, la franca, la itala kaj la hispana, ke la Internacia Bulteno eldoniĝis nur en Esperanto por eviti la neceson traduki la enhavon al pluraj lingvoj, kun indiko ke tutmonde troviĝas tradukistoj pri tiu lingvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.