Friedrich Wilhelm ELLERSIEK [Elerzik] (naskiĝis la 2-an de junio 1880 en Calvorde, mortis la 23-an de decembro 1959 en Frauenwald/Rennsteig) (ps. Argus; Eko k.a.) estis germana komercisto kaj esperantisto, eldonisto kaj redaktoro.
Friedrich Wilhelm Ellersiek | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Argus • Eko |
Naskiĝo | 2-an de junio 1880 en Calvörde |
Morto | 23-an de decembro 1959 (79-jaraĝa) en Frauenwald |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto eldonisto redaktisto |
Vivo
Ellersiek laboris ĉefe kiel Esperanta eldonisto de 1909. Li estis redaktanto de Germana Esperantisto kaj de Esperanto-Praktiko. Li krome estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de la Akademio de Esperanto.
Kiel ĉefo de vojaĝoficejo Transmondo-Reisedienst Ellersiek praktike uzis Esperanton ankaŭ por aranĝo de ĉiujaraj karavanoj al Universalaj Kongresoj (UK).
Almenaŭ en 1929 Ellersiek estis membro de la Lingva Komitato (vd. tiujaran UEA-Jarlibron).
Verkoj
Krom multaj originalaj artikoloj kaj tradukaĵoj en siaj gazetoj.
- (sub la pseŭdonomo Argus): Pro Kio? Originala romano, 1920;
- Babiladoj en la gazeto "Esperanto-Praktiko".
Tradukoj
Adolf Damaschke. La Terposeda reformo en Izraelo. Trad. Eld.: Deutsche Warte, Berlino. 24 paĝoj 19,5X 13,4 cm.
|
Entreprenoj
- Friedrich Ellersiek G. m. b. H.
- 1903 :
- 1920 (?) Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek, Berlin
- Albin Möbusz, Unterrichtsbriefe zum Selbsterlernen der Welthilfssprache Esperanto : vollständiger Lehrgang in 10 Briefen und einem Wörterverzeichnis
- P. William: Nova Esperanto Biblioteko No. 7 : Legolibro. Unua volumo: Internacia Anekdotaro.
- 1922 : Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, Berlin
- Arnold Behrendt, Achtung! Welle Esperanto. Hilfsbuch für den Esperanto-Unterricht durch Rundfunk. Wanderungen durch das Esperanto-Sprachgebiet Band 10 Deutsch-Esperanto-Bücherei
- Gustav Hermann Göhl: Esperanto durch Sprechen. Neuartiges, vollständiges Lehrbuch für den alltäglichen Verkehr in zwei Teilen.
1. Auflage, Berlin:. ohne Jahr.
- Gustav Hermann Göhl: Esperanto durch Sprechen. Neuartiges, vollständiges Lehrbuch für den alltäglichen Verkehr in zwei Teilen. Berlin [k.a.]: 1927 (Deutsch-Esperanto-Bücherei 12.13)
Vidu ankaŭ
- la vikipediajn kategoriojn Eldonaĵoj de Friedrich Ellersiek respektive Eldonaĵoj de Ellersiek & Borel.
- Arnold Behrendt
Bibliografio
- 1960: Woohlfahrt, Herbert. [Pri la morto de Friedrich Wilhelm Ellersiek]. En: Nuntempa Bulgario 4-a jaro 1960, n-ro 3, p. 27.
- 1960: [S-ro Friedrich Ellersiek, Frauenwald, Germanujo, mortis 1959-12-23, 79-jaraĝa]. En: Esperanto 53-a jaro 1960, n-ro 4, p. 54.
- 1914: Ellersiek, Fr. (1914) [foto]. En: Ondo de Esperanto (RUS) 6-a jaro 1914, n-ro 3 (63), p. 53.
Eksteraj ligiloj
- Libroj Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Friedrich Ellersiek en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Friedrich Ellersiek en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.