From Wikipedia, the free encyclopedia
En la Katolika Eklezio, por Episkopara Konferenco oni intencas la asembleon de episkopoj de iu nacio, aŭ ankaŭ ŝtato aŭ certa teritorio, kiuj celas kune praktiki pastoralajn funkciojn por la tieaj fideluloj, por pliefike komuniki kaj disvastigi la spiritajn bonojn - kaj ties sociajn sekvojn en la socio - kiujn la Eklezio ofertas al la homoj, precipe per formoj kaj metodoj de apostoleco oportune taŭgaj laŭ tempaj laŭ lokaj cirkonstancoj, laŭnorme de kanona juro[1].
Temas el si mem pri permanenta institucia organismo.
En ĝi laŭjure membras ĉiuj funkciuloj de la loko de iu rito (episkopoj de la regionaj diocezoj), la koadjutoroj (episkopoj helpantaj, elektitaj de la loka episkopo), la helpantoj (taskitaj de la Sankta Seĝo) kaj aliaj episkopaj titoluloj (ŝarĝitaj de la apostola seĝo aŭ de la episkopara konferenco por apartaj oficoj).
La episkoparaj konferencoj rajtas sin doti per speciala statutoj.
La decidoj de unuopaj episkoparaj konferencoj, se temas pri ligitemaj leĝfaritaj kaj aprobitaj de la Sankta Seĝo estas devigantaj por ĉiuj nur en du kazoj:
Unua hipotezo: la decido devigas kiam la normo estas antaŭvidita en la komuna kanona juro kaj aprobita de Sankta Seĝo,
Dua hipotezo: kiam la decido estas kunforma al aparta preskribo de la Sankta Seĝo, ankaŭ se akirita per premo de la sama episkopara konferenco.
Kreiĝas ankaŭ “federacioj de episkopara konferencoj”, kiuj kunigas episkoparajn konferencojn de la sama kontinento aŭ de iu parto de ĝi. Tiu eŭropa siglas tiel: CCEE (KKEE = Konsilio de Konferencoj Episkoparaj Eŭropaj)
En Afriko 35 Episkoparaj Konferencoj
En Ameriko 26 Episkoparaj Konferencoj
En Azio 5 Episkoparaj Konferencoj
En Oceanio 4 Episkoparaj Konferencoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.