From Wikipedia, the free encyclopedia
Eduard GERHARDT (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1813 en Erfurto, mortinta la 6-an de marto 1888 en Munkeno) estis germana pentristo, desegnisto, grafikisto, litografo kaj arĥitekto.
Eduard Gerhardt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1813 en Erfurto |
Morto | 6-an de marto 1888 (74-jaraĝa) en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | litografisto pentristo |
Gerhardt trejniĝis litografistece kaj plukleriĝis en gravurade ekde 1832 en Kolonjo. Poste li iris Dresdenon ĉe Gottfried Semper por studi arkitekturon. Finekzameniĝo ne faritis. En 1837 li iris Munkenon por dediĉi sin al oleaĵpentrado, aparte de arkitekturaj motivoj; litografiigo de aŭtentikaj bildoj de urboj kaj de interesaj arkitekturmotivoj neniam neglektitis.
Inter 1841 kaj 1845 li entreprenis plurfoje studvojaĝojn al Supra Italujo, ĉefe Venecion. Tie li laboris kune kun la amiko Friedrich von Nerly kreante multajn vidojn de Venecio. Furoris liaj verkoj dum ekspozicioj en Munkeno (1845) kaj Berlino (1847); aparte serio pri Baziliko Sankta Marko imponis lian reĝan moŝton Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio). Ĉi-lasta sekve ebligis al Gerhardt restadi en Hispanujo (ekz. Valencia, Grenada kaj Gibraltar) kaj Portugalujo. Tie li renkontiĝis kun Friedrich Gärtner, Fritz Bamberger kaj Egron Lundgren por kiuj li pretis kunlabori. Kelkan tempon li eĉ estis princa edukisto por Fernando la 2-a en Lisbono antaŭ reiro Munkenon en 1851/52.
Per bona tekniko kaj lerta uzo de surloke faritaj skizoj li bone trafis la tiutempan guston. Romantikeskaj prezentadoj kaj ŝato de detalfideleco tipis por liaj verkoj.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.