La 15-a de aŭgusto estas la 227-a tago de la jaro (la 228-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 138 tagoj restas.
Je la 15-a de aŭgusto okazis, interalie:
- Arab–bizancaj militoj
- 927: Saracenoj konkeris kaj detruis Taranton
- 982: Germana imperiestro Oto la 2-a estis venkita de saracenoj en batalo de Capo Colonna (Kalabrio)
- 1038: Post morto de sia onklo Stefano la 1-a, Petro Orseolo iĝis dua reĝo de Hungario
- 1057: Reĝo de Skotlando Macbeth pereis en la batalo apud Aberdeen
- 1096: Unua krucmilito oficiale komenciĝis
- 1118: Johano la 2-a Komneno iĝis imperiestro de Bizanca Imperio
- 1135: Dum kunveno en Merseburgo renkontiĝis pola princo Boleslavo la 3-a kun germana-romia imperiestro Lotaro la 3-a
- 1185: Kaverna urbo de Vardzia estis konsekrita de reĝino Tamara de Kartvelio
- 1209: Albigensaj militoj: kruckavaliroj konkeris Karkasunon
- 1248: Oni komencis konstrui la Katedralon de Kolonjo
- 1261: Fino de Latina imperio, kies teritorioj revenis al la Bizanca imperio
- 1307: Henriko de Karintio la duan fojon iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1317: Pola reĝo Władysław Łokietek donis al Lublin urborajton laŭ Magdeburga juro - la mezepoka dokumento eldonita en la latina lingvo konserviĝis
- 1433: Sensukcesa pola-ĉeĥa sieĝo de Chojnice finiĝis dum milito kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1461: Reims: Ludoviko la 11-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1461: Sultano Mehmedo la 2-a aneksis Trebizondan Imperion, la plej longe pluvivantan postbizancan ŝtaton - konkerita post monata sieĝo
- 1483: Vatikano: papo Siksto la 4-a celebris unuan meson en la Siksta Kapelo
- Portugalaj kolonioj
- 1519: Centra Ameriko: Panamurbo fondiĝis
- 1534: Ignaco Lojola fondis la Societon de Jesuo (akceptitan de la papo nur en 1540)
- 1537: Asunciono fondiĝis - la nuna ĉefurbo de Paragvajo
- 1540: Peruo: Arekipo fondiĝis
- 1599: Naŭjara milito (Irlando): malvenko de angloj en la batalo de Curlew Pass
- 1645: Brno kuraĝe refutis la lastan atakon de svedoj, la sieĝo finiĝis
- 1649: Pollando: dum ribelo de Bohdan Ĥmelnickij komenciĝis batalo de Zborov
- 1695: Milito de la ligo de Augsburg: franca artilerio laŭ ordono de Ludoviko la 14-a finis tritagan pripafon de Bruselo, venĝe pro detruo de la franca marbordo de anglaj kaj nederlandaj ŝipoj
- 1744: Prusa armeo de la reĝo Fredereiko la 2-a invadis Ĉeĥion - komenciĝas la dua silezia milito pri la aŭstria sukcedo
- 1760: Sepjara milito: venko de prusa armeo de Frederiko la 2-a super la aŭstra en batalo de Legnica
- 1799: Milito de la Dua Koalicio: franca armeo malvenkis en batalo kontraŭ la rusa-aŭstra apud Novi
- 1820: Reĝo de Haitio Henriko la 1-a dum meso spertis seriozan apopleksion
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: 34 polaj oficiroj suspektitaj pri perfido kun rusaj spionoj kaj agentoj estis forigitaj de varsoviaj malliberejoj kaj pendigitaj aŭ mortigitaj per bajonetoj
- 1866: Liĥtenŝtejno akiris sendependecon
- 1870: Francia-Prusia Milito: batalo de Strasburgo komenciĝis
- 1876: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Rodopo
- 1892: William Ewart Gladstone la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Britio
- 1900: Funkciado de la unua elektra tramo en Ĉeĥio finiĝis - Elektra Fervojo de František Křižík en Prago
- 1906: Kongresa Pollando: Batalorganizaĵo de Pola Partio Socialista plenumis atencojn en 19 urboj kontraŭ 80 rusojn (ĉefe policanoj, ĝendarmoj kaj sekretaj funkciuloj)
- Unua Mondmilito
- 1919: Silezio: en Mysłowice germana kvazaŭarmea organizaĵo atakis ĉirkaŭ 3 mil polajn ministojn kun iliaj familioj - sur la minejplaco pereis 7 ministoj, 2 virinoj kaj infano, kio kaŭzas eksplodon de la Unua Silezia Ribelo
- 1919: Aganta Armeo de la Ukraina Popola Respubliko okupis Starokostjantiniv
- 1920: Soveta-Pola Milito
- Granda malvenko de Ruĝa Armeo apud vilaĝo Ossów (proksime al Wołomin) kaj urbo Radzymin en la Batalo de Varsovio — la 18-a turnopunkta batalo en historio de la mondo preskaŭ finiĝis post tri polaj atakoj, la lasta farita de generalo Lucjan Żeligowski (poloj arigis 17 mil soldatojn, bolŝevikoj en la unua linio 15 mil; polaj perdoj 3 042 mortfalintoj, la sovetaj 10-12 mil) — en la milito polaj armeoj estis apogataj de la belorusa kaj ukraina, komunismema Eŭropo atendis falon de renaskiĝanta Pollando
- Akraj bataloj apud Zielonka, Modlin-regiono, Nasielsk kaj rivero Wkra, kie batalis la 5-a Armeo de Władysław Sikorski (la tria fazo de la Varsovia batalo finiĝas per laŭvicaj frakasoj de 4 sovetaj armeoj kaj ĉevala korpuso)
- 1928: Soveta astronomino Pelageja Fjodorovna Ŝajn malkovris asteroidon Polonio (la unua malkovrita de virino)
- 1933: Skoltismo: Monda Ĵamboreo en Gödöllő finiĝis, la sola ĵamboreo en Hungario
- 1937: Popola Partio proklamis kamparanan strikon en Pollando — la plej granda manifestacio de agrikulturistoj en intermilita periodo, kiu komenciĝis venontan tagon kaj daŭris ĝis la 25-a de aŭgusto. Direktita kontraŭ morala resanigo post la maja puĉo - 44 kamparanoj pereis, 5 mil estis arestitaj kaj 617 enprizonigitaj
- 1939: Dum montrado de batalebloj antaŭ funkciuloj de Luftwaffe apud Żagań frakasis 13 Junkers Ju 87 „Stuka”, rezulte 26 germanaj pilotoj pereis
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: de Varsovio Gestapo sendis unuan transporton de polaj malliberigitoj al Aŭŝvico: 513 personoj de la enketa arestejo Pawiak kaj 1153 kaptitaj surstrate; germanoj pafmortigis en Lublin 75 polojn, en tio intelektulojn; lasta numero de pola gazeto en Litovio "Dzień Polski" (Pola Tago) aperis; aperis unua n-ro de konspira dusemajnrevuo "Biuletyn Żołnierski" (Soldata Bulteno); Poznań: speciala juĝejo de la 1-a de aŭgusto kondamnis al mortpuno 7 personojn, 9 al peza mallibero - sume 61 jaroj kaj 7 monatoj, 19 al mallibero - sume 21 jaroj kaj 1 monato, kaj 1 persono estis senkulpigita; Krakovo: oficiala inaŭguro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Ĝenerala Gubernio; Jerusalemo: Brigado de Karpataj Pafistoj eldonis unutagan gazeton "La 15-an de aŭgusto en Sankta Tero" kaj komencis publikigi tagĵurnalon "Ku wolnej Polsce" (Al libera Pollando); Luftwaffe atakis en suda Anglio ĉefe aerodromojn - oni uzis 1790 atakaviadilojn farinte 2119 aviadilflugoj kaj detruinte 55 britajn aviadilojn; unuaj polaj pilotoj eniris batalon de Anglio el skadro 302 kaj 50 en britaj ĉasaviadilaj skadroj - ili venkis 203 foje (12% de germanaj perdoj), 33 polaj pilotoj mortfalis, la plej grandan nombron da venkoj sukcesis skadro 303, kies piloto Josef František pafe surterigis 17 aviadilojn; Egea Maro: por provoki militon kun Grekio itala submarŝipo sinkigis dum religia ceremonio grekan militŝipon apud Cikladoj
- 1941: Intelektul-kampanjo: oficiro de Gestapo Hans Krüger ordonis ekzekuti ĉirkaŭ 250 reprezentantojn de pola intelektularo (ĉefe instruistojn), kio okazis nokte de la 14-a/15-a de aŭgusto apud Stanisławów en Nigra Arbaro; Holokaŭsto: germana polico pafmortigis apud vilaĝo Zabłotczyna 282 judojn, kaj ĝendarmoj en Warpechy Nowe (proksime al Bielsk Podlaski) 9 polojn kaj 1 beloruson pro kunlaboro kun sovetaj regopovoj; en Varsovia bulteno "Walka" (Batalo) aperis vasta artikolo Batalo de du Antikristoj pri la germana "kontraŭbolŝevika krucmilito"; Pola Armeo en Francio: 306-a divizio de ĉasaviadiloj venke batalis kontraŭ grupo de germanaj aviadiloj en Saint-Omer-regiono; Orienta Fronto: direkte al nord-okcidento germanoj eniris al Novgorod; en Ukraina SSR trupoj de la Suda Fronto evakuiĝis de Krivij Rih; Nord-Afrika kampanjo: Erwin Rommel ekgvidis Kirasitan Grupon "Afriko", kreitan baze de Afrikakorps
- 1942: Operaco Reinhardt: sur urboplaco en Biecz germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 250 judojn; dum kunsido de la registaro de Ĝenerala Gubernio Hans Frank diris: Laŭ intereso de germana politiko oni devas subteni streĉajn rilatojn inter poloj kaj ukrainoj; en Stryj aperis unua numero de laŭvica semajnrevuo por ukrainoj "Voĉo de Subkarpatio"; Gestapo arestis en Nieśwież (Minska regiono) 75 polojn, suspektitajn pri konspira agado; Mezoriento: generalo Harold Alexander transprenis komandon de bitaj armitaj fortoj; germana 6-a Armeo atingis Don; nokte RAF atakis Düsseldorf
- 1943: Germanoj deportis ĝis tiu ĉi tago ĉirkaŭ 60 mil kamparanojn de 171 vilaĝoj el Zamość-regiono; deklaracio de Subtera Politika Interkonsento de 4 partioj; Pola Rezistomovado: Volinia masakro: taĉmento de pola memdefendo en vilaĝo Pańska Dolina (nun en Rivna provinco) la tutan tagon batalis kontraŭ armitaj grupoj de ukrainoj; nokte de la 15-a/16-a de aŭgusto en Bjalistoka geto eksplodis ribelo dum ĝia likvido - plimulto de ribelantoj pereis, la ceterajn germanoj forveturigis al ekstermejo Treblinka; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Puławy kune kun taĉmentoj de Popola Gvardio sinkigis barĝon sur Vistulo transportanta kontingentan grenon; taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo el distrikto Siedlecki liberigis de komunuma arestejo 30 polojn veturigontaj al trudlaboro en Nazia Germanio, kaj el distrikto Jędrzejów detruis 32 draŝmaŝinojn - kaj sekvan tagon en 10 bienoj de distrikto Opatów (laŭ ordono de EA similaj agadoj okazis ankaŭ en aliaj areoj de Ĝenerala Gubernio); pola submarŝipo "Dzik" (Apro) proksime al Bari sinkigis du malamikajn ŝipojn; venko de usona-kanada armeo super la japana en bataloj de Aleutaj Insuloj; trupoj de Brjanska Fronto konkeris Karaĉev; Danio: serio de fervojaj flankatakoj, civilaj kaj soldataj tumultoj kun germanaj soldatoj; nokte RAF atakis Milanon
- 1944: Ribelo de Varsovio: nokte germana kontraŭaviadila defendo pafalterigis 3 el 20 britaj aviadiloj, kiuj ĵetis helpon al batalantaj poloj; kreo de nova bataliono "Rum"; germanoj ekzekutis 70 personoj ĉe st. Senatorska 33; mortfalis batale kapitano Jan Jaroszek, detruinta 17 tankojn; germanoj alvenigis apud Varsovion 60 centimetran fervojan bombkanonon; al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis transporto kun 244 judoj el Lodza geto; taĉmento de EA el areo Kraków batalis kontraŭ Ukraina Ribela Armeo kaj la alia el areo Radzymin kun skolta kompanio el Wołomin batalis en arbaro kontraŭ germana taĉmento de Kirasita Divizio de Wehrmacht - 40 soldatoj pereis; Josif Stalin ne konsentis por ke aliancanaj aviadiloj post helpo por la ribelo surteriĝu sur terenoj okupitaj de la Ruĝa Armeo - ĝis la 10-a de septembro ili kun armiloj alflugis de Italio; Ĉefa Oficejo de Mastrumado kaj Administrado de SS planis en la plej proksima tempo sendi al koncentrejoj 60 mil personojn de geto kaj polica malliberejo en Lodzo, 15 mil polojn de ĜG, 17 mil estintajn polajn oficirojn kaj 400 mil polojn de Varsovio (reale oni deportis kelkdekmil); Normandio: pola kirasita divizio de generalo Stanisław Maczek komencis batali apud Falaise liberigante Jort kaj Vendeuvre; Operaco Dragoon komencita en Provenco - surteriĝo de Aliancanoj (Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Kanado kaj Provizora registaro de la Franca Respubliko)
- 1945: Imperiestro Hirohito anoncis per radio la kapitulacon de Japanio, kaj subskribis ĝin la 2-an de septembro, kio finis la Duan Mondmiliton ekster Eŭropo; landlime de Manĉurio daŭris la batalo de Mudancjan; generalo Douglas MacArthur iĝis ĉefkomandanto de Armitaj fortoj de Aliancanoj
- 1945: Sud-Koreio sendependiĝis (de Japanio)
- 1947: Barato sendependiĝis kune kun disfalo de Brita Imperio: post dispartigo de Hindio de la Brita Hindio al Dominio Pakistano kaj Dominio de Barato
- 1947: En Rumanio estis adoptita nova valuta reformo
- 1948: Sud-Koreio proklamis sendependecon - Ji Sung-man iĝis prezidanto de Sudkoreio
- 1950: Barato: tertremo en Asamo mortigis 1526 personojn
- 1954: Generalo Alfredo Stroessner iĝis prezidento de Paragvajo
- 1960: Kongo Brazavila, hodiaŭ Respubliko Kongo, fariĝis sendependa de Francio
- 1962: Du kosmoflugoj de sovetiaj kosmonaŭtoj finiĝis — Vostok-3 (Andrijan Nikolajev) kaj Vostok-4 (Pavel Popoviĉ)
- 1968: Indonezio: tertremo sur Sulaveso - 68 200 homoj pereis
- 1969: Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado fondiĝis
- 1969: Nov-Jorkio: Woodstock-festivalo komenciĝis - pli ol 400 000 hipioj alvenis favore al paco kaj muziko
- 1971: Usono anoncis ĉesigon de orbazo por usona dolaro
- 1973: Usona bombado de Kamboĝo ĉesis
- 1974: Metroo de Seulo ekfunkciis
- 1974: Dum festo de Tago Liberigo en Seulo nordkorea spiono provis pafmortigi sudkorean prezidenton Park JungHee, mortigante lian edzinon
- 1975: Fondopatro de Bangladeŝo Ŝeiĥ Muĝibur Rahman estis mortigita en armea puĉo
- 1977: Ekstertera inteligento: kadre de la projekto SETI oni ricevis t.n. Wow!-signalon
- 1979: Afgana milito (1979-1989): afgana sekreta polico masakris 300 hazarojn, suspektitaj pri helpo al muĝahidoj
- 1979: Premiero de la usona filmo Apokalipso nun
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo (la dua tago): Andrzej Kołodziej alstrikis fronte de la Ŝipfarejo de Gdynia
- 1984: Membroj de la Kurdistana Laborista Partio komencis separisman kontraŭturkan ribelon
- 1984: Kameruno: pro venenigo apud la lago Monoun 37 personoj mortis
- 1985: Unua japana ĉefministro vizitis ŝintoan sanktejon Yasukuni-Sanktejo, memorigantan mortfalintajn soldatojn
- 1988: Pola Popola Respubliko: minejo de Ŝtonkarbo "Manifest Lipcowy" en Jastrzębie-Zdrój komencis strikon al kiu aliĝis 14 minejoj - ekestis Interfaka Strika Komitato
- 1989: La 3-aj Mondaj Junularaj Tagoj komenciĝis en Santiago de Compostela
- 1990: Prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov redonis sovetan civitanecon al la rusa verkisto Aleksandr Solĵenicin
- 1991: Sur Klara Monto en Częstochowa finiĝis la 6-aj Mondaj Junularaj Tagoj — unuafoje la polan papon aŭskultis junularo de Sovetunio kaj Okcidenta Eŭropo (venis ĉirkaŭ unu miliono kaj duono)
- 1991: Kontreo-Radio ekfunkciis en Ĉeĥio, la unua stacio de ĉi tiu landmuzika formato en Eŭropo
- 2000: Rusa Ortodoksa Eklezio sanktigis caron Nikolao la 1-a kaj lian familion
- 2000: La 8-aj Mondaj Junularaj Tagoj komenciĝis en Romo
- 2001: Kosmoesploro: astronomoj anoncis malkovron de la unua sunsistemo ekster la nia - ĝi konsistas el du planedoj orbitantaj ĉirkaŭ stelo en la konstelacio Granda Ursino
- 2005: Deviga evakuo de ĉiuj 21 judaj setlejoj de Gaza Sektoro kaj 4 el 120 de Cisjordanio komenciĝis
- 2007: 514 personoj pereis kaj 1090 vundiĝis en tertremo en centra Peruo
- 2007: Safrana Revolucio: kontraŭregistaraj protestoj komenciĝis en Birmo
- 2008: Fernando Lugo iĝis prezidento de Paragvajo
- 2013: Horacio Cartes iĝis prezidento de Paragvajo
- 2014: Islama Ŝtato: ĝihadistoj masakris 80 jezidojn en vilaĝo Kocho (kurda parto de Irako)
- 2015: Nord-Koreio ŝanĝis tempzonon de UTC+09:00 al UTC+08:30
- 2016: Sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio prezidento de Pollando Andrzej Duda solene malfermis memortabulon al "Anatemitaj Soldatoj" — ĉeestis filo de Józef Franczak, la lasta mortfalinta partizano
- 2018: Mario Abdo Benítez iĝis prezidento de Paragvajo
- 2020: Brita internacia gazeto "Financial Times" publikigis artikolon de pola profesoro Andrzej Nowak: Kiel Batalo de Varsovio ŝanĝis la historion - dum 19 jaroj la landoj de Mez-Orienta Eŭropo povis disvolviĝi en la sistemo de sendependaj ŝtatoj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: Pola atletikistino Aleksandra Lisowska iĝis maratona ĉampionino en la 25-a Atletika Eŭropa Ĉampioneco en Munkeno
- 1171: Alfonso la 9-a, reĝo de Leono (m. 1230)
- 1195: Antonio de Padovo, portugala franciskano kaj sanktulo, konata de esperantlingva biografio La Padova Lilio fare de Modesto Eugenio Carolfi (m. 1231)
- 1250: Mateo la 1-a Visconti, itala kapitano de la popolo (m. 1322)
- 1401: Ĵakelina de Bavario, germana dukino de Bavario-Straubing (m. 1436)
- 1501: Konstantinos Laskaris, bizanca helenisto, filologo, klerulo, kronikisto kaj humanisto, profesoro de la greka lingvo kaj aŭtoro de la unua presita libro en la greka (gramatiko) (n. 1433)
- 1561: Sebastián Aguilera de Heredia, hispana orgenisto kaj komponisto de baroko (m. 1627)
- 1589: Gabrielo Báthori, reganto de Transilvanio (m. 1613)
- 1740: Matthias Claudius, germana verkisto (m. 1815)
- 1753: John Fryer, ribelanto de la marŝipo Bounty (m. 1817)
- 1769: Napoléon Bonaparte, imperiestro de Francio (m. 1821)
- 1771: Sir Walter Scott, skota poeto (m. 1832)
- 1794: Elias Magnus Fries, sveda botanikisto kaj fungosciencisto (m. 1878)
- 1821: Marian Kowalski, pola astronomo aganta ĉefe en Rusio, direktoro de observatorio kaj rektoro de fizika kaj matematika fakultatoj ĉe Ŝtata Universitato de Kazano, spertulo pri propra movo de steloj (m. 1884)
- 1822: Virginia Eliza Clemm, usonanino, edzino de Edgar Allan Poe (m. 1847)
- 1827: Cesare Bertagnini, itala kemiisto esploranta organikan kemion (m. 1857)
- 1831: Miklós Bethlen hungara kapitano, aktoro kaj ĵurnalisto (m. 1899)
- 1856: Ivan Franko, ukraina verkisto, slavisto, ĵurnalisto, filozofo, tradukisto, lingvisto-scienculo, socia kaj politika aganto (m. 1916)
- 1858: Michael Hainisch, aŭstra politikisto kaj prezidento (m. 1940)
- 1863: Peider Lansel, svisa verkisto, poeto kaj politikisto, tradukisto al romanĉa lingvo, enestanta en esperantlingva Svisa Antologio (m. 1943)
- 1868: Jan Eskymo Welzl, ĉeĥa vojaĝisto kaj babilulo, loĝanta inter eskimoj (m. 1948)
- 1872: Sri Aŭrobindo, hinda filozofo, poeto, tradukisto, publicisto kaj jogano, fondinto de aŝramo en Pondiĉero kaj de Aŭrorurbo (m. 1950)
- 1878: Pjotr Vrangel, rusia generalo, kontraŭrevolucia politikisto ligita kun la Blanka movado (m. 1928)
- 1883: Inocento Seriŝev, rusa grek-ortodoksa pastro, pedagogo kaj pioniro de Esperanto el Siberio, rondvojaĝinta tra 13 landoj de Eŭropo per Esperanto, kunlaboranto de "Internacia Socia Revuo", aŭtoro de verkoj pri Siberio kaj "Oriento" eldonataj en Ĥarbino (m. 1976)
- 1885: Edna Ferber, usona verkistino (m. 1968)
- 1890: Sándor Hunyady, hungara verkisto, kunfondinto de la Verkista laborkomunumo Helikon (m. 1942)
- 1892: Louis de Broglie, franca Nobelpremiita fizikisto, konata de la Hipotezo de Broglie (m. 1987)
- 1896: Gerty Theresa Cori, usona Nobelpremiita kemiistino pri glikogenolizo (m. 1957)
- 1896: Lev Termen, sovetia inventisto, konata de la instrumento teremino (m. 1993)
- 1901: Arnulfo Arias, trifoja prezidento de Panamo, diplomito de la Universitato de Ĉikago (m. 1988)
- 1902: Kálmán Csákabonyi, hungara arkivisto doktoriĝinta en Universitato de Pécs (m. 1970)
- 1904: Klára Bodor, rumania hungara rakontistino, aŭtorino de porinfana literaturo (m. 1973)
- 1905: István Medveczky, rumania hungara poeto, ĵurnalisto (m. 1953)
- 1910: Josef Klaus, aŭstra politikisto kaj kanceliero (m. 2001)
- 1911: Zuzanna Ćwiklińska, pola juristino, membrino de Krakova Esperanto-klubo kaj de Pola E-Delegitaro, partoprenantino de UK 1931, kunlaborantino de "Pola Esperantisto", malliberigita en Koncentrejo Ravensbrück, aktivulino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (m. 2000)
- 1920: István Kostyál, rumania hungara romanverkisto, novelisto (m. 2003)
- 1922: Lukas Foss, german-usona komponisto (m. 2009)
- 1925: Oscar Peterson, kanada ĵazpianisto kaj komponisto, gajninto de Grammy-oj, svinganta improvizisto (m. 2007)
- 1926: István Kiss, rumania hungara biologo, universitata profesoro (m. 2004)
- 1929: Anna Walentynowicz, pola sindikatistino ukraindevna, aktivulino de Liberaj Sindikatoj de Marbordo, kunfondintino de Solidareco, pereinta en la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1931: Dénes Pázmány, rumania hungara botanikisto (m. 1997)
- 1933: Stanley Milgram, usona psikologo, konata de la Milgram-eksperimento (m. 1984)
- 1934: Nino Ferrer, ital-franca kantisto kaj komponisto, antropologo (m. 1998)
- 1935: Waldemar Baszanowski, pola halterlevisto, plurfoja mondrekordulo (m. 2011)
- 1937: László Paulovics, hungara grafikisto, pentristo
- 1937: István Kozma, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1938: Janusz A. Zajdel, pola sciencfikcia verkisto (m. 1985)
- 1941: Klára Sebők, hungara ĉefaktorino de Nacia Teatro (Pécs)
- 1944: András Mérey, rumania hungara grafikisto (m. 2006)
- 1945: Alain Juppé, franca dekstra politikisto, ĉefministro de Francio, prezidanto de la Unuiĝo por Popola Movado, membro de Konstitucia Konsilio de Francio
- 1948: Sándor Szilágyi N., rumania hungara lingvisto, publicisto, universitata profesoro
- 1957: Luís Armando Reynoso, meksika inĝeniero kaj politikisto
- 1958: Viktor Ŝenderoviĉ, rusia satiristo kaj televida ĵurnalisto
- 1971: Attila György, rumania hungara verkisto kaj redaktoro de "Sikullando"
- 1972: Ben Affleck, usona aktoro, filmreĝisoro, filmverkisto kaj produktoro
- 1974: Natasha Henstridge, kanada aktorino kaj manekeno
- 1990: Jennifer Lawrence, usona aktorino
- 423: Flavio Honorio, imperiestro de Romio (n. 384)
- 465: Libio Severo, marioneta imperiestro de Okcident-Romia Imperio
- 874: Altfrid, germana episkopo, fondinto de Abatinejo Essen, sanktulo (n. ĉirkaŭ 800)
- 1038: Stefano la 1-a, unua reĝo de Hungario kaj kristana sanktulo (n. 969)
- 1057: Macbeth, reĝo de Skotlando, antaŭulo de titola heroo de la tragedio Makbeto (n. ĉirkaŭ 1005)
- 1118: Aleksio la 1-a, imperiestro de la Bizanca Imperio (n. 1056)
- 1274: Robert de Sorbon, franca teologo kaj kapelano, fondinto de Sorbono (n. 1201)
- 1464: Pio la 2-a, itala poeto kaj humanisto, papo, fondinto de la Universitato de Bazelo (n. 1405)
- 1496: Isabel de Portugalio, portugala princino (n. 1428)
- 1506: Alexander Agricola, flandra komponisto, kantoro kaj muzikisto de la franc-flandra skolo (n. 1446)
- 1568: Stanisław Kostka, pola nobelo, unua sanktuligita jezuito, Patrona Sanktulo de Pollando (n. 1550)
- 1714: István Enyedi, hungara reformita pastro, instruisto (n. 1627)
- 1728: Marin Marais, franca muzikisto kaj komponisto, majstro de gambovjolo (n. 1656)
- 1758: Pierre Bouguer, franca matematikisto, geofizikisto, geodeziisto, astronomo, esploristo de magneta deklinacio, patro de la ŝiparkitekturo (n. 1698)
- 1799: Giuseppe Parini, itala poeto de novklasikismo kaj klerismo (n. 1729)
- 1815: Jakub Horowic, viziulo de Lublin, rabeno, gvidanto de ĥasidismo, kabalisto, filozofo (n. 1745)
- 1852: Johan Gadolin, finna kemiisto kaj mineralogo, malkovrinto de kemia elemento itrio (n. 1760)
- 1855: József Benke, hungara aktoro, dramtradukisto, fakverkisto (n. 1781)
- 1892: Erwin Theodor Döbner, germana arkitekto (n. 1839)
- 1907: Joseph Joachim, aŭstrohungara violonisto, dirigento kaj komponisto (n. 1831)
- 1909: Euclides da Cunha, brazila ĵurnalisto kaj verkisto, priskribinto de la Milito de Canudos (n. 1866)
- 1935: Paul Signac, franca pentristo, reprezentanto de post-impresionismo (n. 1863)
- 1936: Grazia Deledda, itala Nobelpremiita verkistino, reprezentantino de verismo (n. 1871)
- 1966: Jan Kiepura, pola kantisto (tenoro) kaj aktoro (n. 1902)
- 1967: René Magritte, belga superrealista pentristo influinta poparton (n. 1898)
- 1970: Géza Ambarus, hungara etnografo, membro de literatura societo Szigligeti Társaság (n. 1901)
- 1971: Paul Lukas, hungara-usona aktoro (n. 1891)
- 1984: László Simonka, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, porjunulara verkisto (n. 1929)
- 1990: Viktor Coj, soveta komponisto, kantisto, aktoro kaj gitaristo (n. 1962)
- 1995: Karolo Piĉ, ĉeĥa oficisto kaj esperantisto, beletristo, esperantologo (Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto), eseisto (La interna vivo de Esperanto), tradukisto, kunlaboranto de "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "La Suda Stelo", "Norda Prismo", "Starto", membro de la Akademio de Esperanto, konata de membiografia romano La Litomiŝla Tombejo pro avangarda lingvaĵo (n. 1920)
- 1998: Károly Polinszky, hungara kemiisto, profesoro, ministro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1922)
- 2001: Jenő Soós, rumania hungara matematikisto, fakverkisto (n.1937)
- 2002: János Balogh, hungara zoologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1913)
- 2006: Te Atairangikaahu, maoria reĝino, novzelandanino (n. 1931)
- 2006: Wouter Pilger, nederlanda sociologo kaj eldonisto, estrarano de TEJO, komitatano de UEA, Esperanto-vortaristo, poeto, tradukisto, aŭtoro de artikoloj pri la hejma uzo de Esperanto (n. 1942)
- 2012: Harry Harrison, usona verkisto, membro de Honora Patrona Komitato de UEA (n.1925)
- 2012: Mária Lugossy, hungara skulptistino, vitroartisto, oraĵistino, medalistino, membro de Hungara Belarta Akademio (n. 1950)
- 2013: Jacques Vergès, franca advokato (n. 1926)
- 2013: Sławomir Mrożek, pola dramisto, prozisto kaj desegnisto (n. 1930)
- 2015: Julian Bond, usona verkisto, politikisto, aktivulo de Afrikusona Civilrajta Movado (n. 1940)
- 2020: Stuart Christie, skota anarkiisto kaj publikigisto (n. 1946)
- 2021: Gerd Müller, germana futbalisto kaj trejnisto (n. 1945)
- Italio: "Ferragosto", romia pra-festo je la nomo de Aŭgusto (Feriæ Augusti)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Ĉielenpreno de Maria
- Ortodoksa Eklezio: Festo de la Endormiĝo de la Dipatrino, la festado de la post-morta stato de Maria, aparte en grekaj Cikladoj kaj Makedonio-Trakio (ikono transportita de Monaĥejo Sümela)
- Feriotago en Aŭstrio, Barato, Belgio, Ebur-Bordo, Francio, Grekio, Hispanio, Italio, Kameruno, Kipro, Kroatio, Libano, Litovio, Luksemburgo (lando), Malto, Maŭricio, Orienta Timoro, Pollando, Portugalio, Sejŝeloj kaj Slovenio
- Pollando: Festo de Pola Soldataro, memore al la Batalo de Varsovio, kaj Ĉielenpreno de Maria (libera de laboro)
- Havajo: Toro Nagashi (Ceremonio de la Flotanta Lanterno) por festi la finiĝon de la Dua Mondmilito
- Japanio: Tago pri viktimoj de la Dua Mondmilito
- Nacia tago en Barato (Hindio), tago de la sendependiĝo de Brita imperio (1947); alia nacia tago estas la 26-a de januaro
- Nacia tago en Sud-Koreio, tago de la liberiĝo (1948)
- Nacia tago en Kongo Brazavila = Respubliko Kongo, tago de la sendependiĝo (1960)
- Nacia tago en Liĥtenŝtejno, "Tago de Liĥtenŝtejno"
- Egipto: Tago de la superfluado de la rivero Nilo
- Tago de la Venko super Japanio
La 15-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):