Remove ads
historia regiono en Transilvanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sikullando (rumane Ţinutul Secuiesc, hungare Székelyföld, germane Szeklerland) estas historia regiono en Rumanio situanta en la sudorienta parto de Transilvanio kun ĉirkaŭ 1700 km² teritorio, loĝata plejparte de hungaroj, en la distriktoj Harghita, Covasna, parte Mureş, parte Cluj. Ĝiaj hungarlingvaj loĝantoj nomiĝas sikuloj.
Sikullando | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
Flago | Blazono | ||
historia regiono [+] | |||
Lando | Rumanio | ||
- koordinatoj | 46° 29′ 6″ N, 25° 43′ 0″ O (mapo)46.48492725.716625 | ||
Sikullando | |||
Vikimedia Komunejo: Székely Land [+] | |||
Ĝia loĝantaro en tri distriktoj (Harghita, Covasna, Mureş) nombras 1 miliono 112 mil 200 personojn. La konsisto de la loĝantaro laŭ nacieco surbaze de la popolnombrado en 2002 estas la jena: hungaroj 59,2%, rumanoj 36,0%, romaoj (ciganoj) 4,5%. Ĝi malplimultiĝis kompare kun la antaŭa popolnombrado far en 1992 je 59 mil 300 personoj. La loĝantaro en la historia Sikullando estas proksimume 750 mil kaj el kiuj 80% estas hungaroj.
La sikuloj koloniiĝis sur iliajn aktualajn teritoriojn ĝis la fino de la 13-a jarcento. La historia Sikullando konsistis el teritorioj nomitaj seĝo-j, hungare: szék-ek, (loko-j), rumane laŭvorte scaune, kiuj estis pli malgrandaj administraj teritorioj ol la pli malfruaj departementoj dum imperio de Aŭstrio-Hungario aŭ ol la nuntempaj distriktoj en Rumanio.
Jen ili: Telegdiszék (pli malfrue Udvarhelyszék), Csíkszék, Gyergyószék, Marosszék, Háromszék (konsistinta el Sepsi-, Kézdi- kaj Orbaiszék). Pli malfrue formiĝis en proksimo de Turda Aranyosszék (rumane Arieş Scaun). Post la formiĝo de Aŭstrio-Hungario malestiĝis tiu administra divido kaj en 1876 estiĝis anstataŭ ili "komitatoj", departementoj: Csík vármegye (departemento Ciuc), Háromszék vármegye (departemento) rumane Trei Scaune, Esperante Triseĝoj, Udvarhely vármegye (departamento Odorhei). Laŭ la pactraktato en Trianono en 1920 surbaze de la plimulto de rumanoj en Transilvanio ankaŭ Sikullandon oni juĝis al Rumanio, sed laŭ la viena decido la 30-an de aŭgusto 1940, Hungario rericevis ĝin kune kun Nord-Transilvanio escepte Aranyosszék-on. La pactraktato en 1946 en Parizo redonis ĝin al Rumanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.