vojaĝisto, aventurulo, ĉasisto, orfosisto, estro de eskimoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan Eskymo WELZL, naskonome Jan Welzl (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1868 en Zábřeh, Ĉeĥio - mortis 19-an de septembro 1948 en Dawson City, Jukonio, Kanado) laŭ siaj vortoj "ĉeĥo de moravia nacieco" estis vojaĝisto, aventurulo, ĉasisto, orfosisto, estro de eskimoj kaj la plej supera juĝisto en Nova Siberio kaj rakontisto indikita kiel verkisto. Li estas ankaŭ konata sub pseŭdonomo Arctic Bismarck.
Jan Eskymo Welzl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jan Velcl |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1868 en Zábřeh |
Morto | 19-an de septembro 1948 (80-jaraĝa) en Dawson |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto mondovojaĝisto esploristo polusa esploristo rakontanto |
TTT | |
Retejo | http://www.eskymo-welzl.cz/ |
Welzl aperis en Eŭropo neatendite kiel stranga persono sen dokumentoj, kiu eĉ ne sciis, ke antaŭneloge furiozis la unua mondmilito. Kiam la oficoj komprenis, ke li estas ĉeĥo, kiu travivis tri jardekojn inter eskimoj, oni sendis lin al Ĉeĥoslovakio. Li parolis iom strangan ĉeĥan lingvon, moravian dialekton traplektitan per anglismoj kaj alilingvaj elementoj.
Rimarkis lin ĉeĥaj ĵurnalistoj kaj verkistoj Rudolf Těsnohlídek, Edvard Valenta kaj Bedřich Golombek, al kiuj li rakontis siajn travivaĵojn. Tiuj prilaboris liajn aventurojn en libroj Eskimo Welzl, Tridek jarojn en la Ora Nordo, Laŭ spuroj de polusaj trezoroj, Glaciaj rakontoj kaj Problemoj de la eskima gentestro en Eŭropo. La libron Tridek jarojn en la Ora Nordo tradukis Moraviaj Esperanto-Pioniroj (1934). La libro estis siatempe tre populara kaj Reto Rossetti ĝin kalkulas al plej bonaj tradukoj en Esperanto.
Laŭ li Karel Čapek kreis figuron de kapitano Jan van Toĥ en romano Milito kontraŭ Salamandroj. En 1996 la ĉeĥa televido kreis filmon Manĝanto de ursoj, en kiu rolis kiel Jan Welzl la populara slovaka aktoro Július Satinský.
La 29-an de novembro 1928 akceptis lin prezidento Tomáš Garrigue Masaryk. En 1932 akiris la libro „Tridek jarojn en la Ora Nordo“ usonan literaturan premion de 10 mil dolaroj, el kiuj Wezl ricevis eĉ ne unu dolaron. Omaĝe al li estis nomita la planedeto 15425 Welzl malkovrita la 24-an de septembro 1998.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.