provinco de Malajzio From Wikipedia, the free encyclopedia
Malako (malaje Melaka, en eŭropaj lingvoj Malacca aŭ Malakka) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 1 664 kvadrataj kilometroj en la suda parto de la malaja duoninsulo, borde de la malaka markolo. En sia historio origine unu el la plej fruaj malajaj sultanejoj, sekve multajn jarojn kolonio de Portugalio (ekde 1511), poste de Nederlando (ekde 1641) kaj fine de Britio (ekde 1824), politike ĝi estas unu el nur 4 el la 13 malajziaj subŝtatoj kiuj ne estas konstitucia monarkio regata de sultano: la ŝtatestro, malaje nomata Yang di-Pertua Negeri, rekte estas nomata fare de la reĝo de Malajzio (la Yang di-Pertuan Agong). Laŭ stato de la jaro 2010 Malako havis 788 706 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 470 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro kaj ĉefurbo estas la samnoma urbo Malako, kies historia urbocentro ekde la 7-a de julio 2008 estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.
Malako Melaka |
|||||
---|---|---|---|---|---|
Subŝtato | |||||
Flago | Blazono | ||||
provinco de Malajzio [+] | |||||
| |||||
Lando | Malajzio | ||||
Koordinatoj | 2° N, 102° O (mapo)2.2102.251 | ||||
Ĉefurbo | Malako | ||||
- koordinatoj | 2° N, 102° O (mapo)2.2102.251 [+] | ||||
Akvokolektejo | 1 720 km² (172 000 ha) [+] | ||||
Areo | 1 720 km² (172 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 998 400 [+] (2020) | ||||
Denseco | 580,47 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
Poŝtkodo | 75000–78999 [+] | ||||
ISO 3166-2 | MY-04 | ||||
|
|||||
Malako Melaka |
|||||
Vikimedia Komunejo: Melaka [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Estas kelkaj esperantistoj en la subŝtato. Pri la lokaj esperantistaj aktivaĵoj informas vizaĝlibra grupo (Fejsbuko). [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.