Monoun

From Wikipedia, the free encyclopedia

Monoun

Lago Monoun estas lago en Okcidenta Provinco en Kameruno, kiu situas en vulkana kampo Oku je  34′ 45″ N, 10° 35′ 4″ O (mapo)5.579166666666710.584444444444 . Je la 15-a de aŭgusto, 1984, la lago eksplodis per subita eligo de gaso el lago, kiu rezultis en liberigo de granda kvanto da karbona dioksido, kiu mortigis 37 homojn. Komence, la kaŭzo de la mortoj estis mistera, kaj kaŭzoj similaj al terorismo estis suspektitaj. Pluaj esploroj kaj simila evento du jarojn poste je Nyos gvidis al la nune akceptita ekspliko.

Rapidaj faktoj plurtavola lago • kratera lago, Datenoj ...
Monoun
Satelita bildo de Landsat 7
Satelita bildo de Landsat 7
plurtavola lago kratera lago
Speco de la lago Plurtavola lago
Datenoj
Koordinatoj  34′ 45″ N, 10° 35′ 4″ O (mapo)5.579166666666710.584444444444
Monoun (Kameruno)
Monoun (Kameruno)
DEC
Monoun
Maksimuma profundo 97 m[1]
vdr
Fermi
Lago Monoun

La katastrofo

Kelkaj homoj raportis, ke ili aŭdis bruegon en 15-a de aŭgusto 1984 ĉirkaŭ 22:30. Gasa nubo raportite eliĝis de kratero en la orienta parto de la lago. La rezultantaj mortoj de loĝantoj en malalte situanta areo okazis ŝajne inter 03:00 kaj krepusko. La viktimoj, oni diris, havis haŭtajn brulvundojn, kiuj poste estis klarigitaj kiel "haŭta damaĝo". Travivintoj raportis, ke la blankeca, fumeca nubo odoris amare kaj acide. Vegetaĵaro estis platigita ĉirkaŭ la orienta parto de la lago, verŝajne per akva ondo.

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.