La 10-a de aŭgusto estas la 222-a tago de la jaro (la 223-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 143 tagoj restas.
Je la 10-a de aŭgusto okazis, interalie:
- - 612: Babilonianoj kaj medoj konkeris Ninivon, la ĉefurbon de Asirio
- 654: Eŭgeno la 1-a iĝis papo
- 843: Traktato de Verdun pri disdivido de Karolida Imperio - post morto de Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio) rezultis estigon de Francio, Germanio kaj Italio
- 955: Batalo de Augsburg inter germanaj kavaliroj, gvidataj de Oto la 1-a, kaj paganaj hungaraj tribestroj - fino de la prirabaj hungaraj militiroj al Okcidenta Eŭropo
- 991: Malvenko de angla armeo kontraŭ danaj invadintoj en batalo de Maldon
- 997: Santiago de Compostela estis detruita de Almanzoro, araba reganto de Kordovo
- 1109: Pomerio: pola princo Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa venkis prakaŝubojn en batalo de Nakło
- 1230: Lasta reganto de Ĥorezma Imperio malvenkis en batalo de Erzincan kontraŭ koalicio de Ruma sultanlando kaj Ajubidoj
- 1292: Reĝo Venceslao la 2-a fondis en la praga kvartalo Zbraslav monaĥejon de cistercianoj
- 1500: Portugala navigisto Diogo Dias malkovris Madagaskaron
- 1501: Bohemio: Nové Město nad Metují fondiĝis en Regiono Hradec Králové
- 1519: Epoko de Malkovroj: de Sevilo Fernão de Magalhães unuan fojon en la historio eknavigis ĉirkaŭ la mondo - por esplori la plej mallongan okcidentan itineron al Molukoj (Spicaj Insuloj)
- 1539: Franca lingvo iĝis oficiala lingvo en Francio anstataŭante latinon
- 1543: Hungario: sultano Sulejmano la 1-a okupis kastelon de Esztergom
- 1628: Sveda militŝipo Vasa sinkis, baldaŭ post sia unua eknavigo de Stokholmo
- 1664: Pactraktato de Vasvár finis la kvaran dujaran militon inter Otomana Imperio kaj Habsburga monarkio
- 1675: Londono: Karlo la 2-a fondis Reĝan Observatorion de Greenwich
- 1680: Hispanaj kolonioj: indiana ribelo de Puebloj komenciĝis - venkita de la ŝamano Popé
- 1702: Granda Nordia Milito: svedaj soldatoj detruis kaj bruligis polan reĝan kastelon sur Vavelo - la incendio daŭris 4 tagojn
- 1728: Dana esploristo Vitus Bering malkovris la Insulon Sankta Laŭrenco
- 1741: Pollando: dum la unua silezia milito prusa armeo konkeris aŭstran Vroclavon
- 1755: Iniciate de guberniestro de Nov-Skotio deportado de franclingvaj akadianoj de Marprovincoj de Kanado komenciĝis
- 1793: Arta muzeo: en Parizo oni malfermis muzeon Luvro montrante ekspozicion de 537 pentraĵoj kaj 184 artaĵoj
- 1809: Ekvadoro proklamas (sensukcese) sian sendependecon
- 1821: Misurio fariĝis la 24-a ŝtato de Usono
- 1846: Smithsonian Institution estis transprenita de Usona Kongreso
- 1897: Germana kemiisto Felix Hoffmann ricevis la acetilsilikilatan acidon, konatan kiel aspirino - produktatan de Bayer
- 1904: Rusa-japana milito: unua pli granda konfronto inter batalŝipoj sur la Flava Maro
- 1909: Ĉeĥa pentristo Antonín Slavíček eksuferis apopleksion naĝante en rivero - post longa kuracado ne kapablas uzi sian dekstran manon kaj ne povas pentri per sia maldekstra, jaron poste pafis sin malespere
- 1913: Bukareŝta pactraktato finis la Duan Balkanan militon inter Bulgario, Rumanio, Serbio, Montenegro kaj Grekio
- Unua Mondmilito
- 1920: Unuafoje estis surbendigita kantita bluso fare de Mamie Smith por Okeh Records
- 1920: Osmana Imperio post la Armena genocido subskribis kun la centraj Potencoj neniam ratifitan Traktaton de Sèvres
- 1920: Soveta-Pola Milito
- 1927: Konstruado de monumento dediĉita al kvar usonaj prezidantoj sur la klifo de Monto Rushmore komenciĝis
- 1932: Dua Pola Respubliko: ŝipa flago estis hisita sur la destrojero ORP "Burza" (Tempesto)
- 1937: En Tokio oni fondis entreprenon Canon, specialiĝantan pri bildigado kaj optikaj produktoj
- 1939: Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Joachim von Ribbentrop ordonis al ambasadoro de la Tria Regno forlasi Varsovion - pro liaj streboj plibonigi rilatojn kun Pollando
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis en Rzeszów 46 personojn; funkciigita julie en Londono pola radiostacio "Marta" sendis unuan depeŝon adresitan al pola spionejo en Bukareŝto; Ĉina Fronto: japana mararmeo etendis blokadon de Ĉinio ĝis la suda marbordo de la lando
- 1941: Holokaŭsto: 322-a bataliono de germana polico pafekzekutis en Białowieża 77 judojn; pola kaj usona registaroj subskribis interkonsenton pri kunlaboro de spionagentejoj koncerne Sovetunion; Balta Maro: en Finna golfo soveta submarŝipo Ŝĉ-307 sinkigis la samtipan germanan U-144 kun la tuta 28-persona skipo; Orienta Fronto: direkte al nord-okcidento germana 4-a Kirasita Grupo kun plifortigita 8-a Aviada Korpuso ekatakis Leningradon; Unua Tutslava Kunveno en Moskvo komenciĝis
- 1942: Operaco Reinhardt: Gestapo de Krosno murdis ĉirkaŭ 1400 judojn el geto de Brzozów, parto de ili estis bruligita en sinagogo; likvido de geto en Krzemieniec (Volinio) komenciĝis - germanaj ĝendarmoj kaj ukraina polico murdis ĉi-tage ĉirkaŭ 5000 judojn; likvido de geto en Lvovo komenciĝis - ĝis la 23-a de aŭgusto al germana ekstermejo Bełżec oni deportis 50 mil judojn; Varsovian geton atingis Dawid Nowodworski - la unua forkurinto de ekstermejo Treblinka; Mediteraneo: aer-mara batalo pri proviztransporto al Malto komencita
- 1943: Sovetunio: Ŝtata Defend-Komitato konsentis krei polan korpuson sur sia teritorio konsistantan el 2 Divizioj de Infanterio, artileria brigado, tanko-brigado, regimento de ĉasaviadiloj, anstataŭanta regimento de infanterio kaj korpusaj unuoj; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Nurenbergon, soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Merefa kaj Poltavo; en Bulgario fondiĝis Nacia Komitato de la Patruja Fronto, konsistanta el kontraŭfaŝisma politika maldekstro
- 1944: Ribelo de Varsovio: germanoj unuafoje uzis 6 bombkanonojn, kalibro 610 mm — nomataj laŭ malnovgermanaj dioj, iliaj neeksplodaĵoj servis por konstruo de grenadoj; post 10-hora flugo britaj aviadiloj liveris super Mezurbo kaj Mokotów al polaj taĉmentoj armilojn kaj municion — dum flugoj kun materia helpo al ribelanta Varsovio flanke de Aliancanoj pereis ĝis tiu ĉi tago 250 pilotoj; sendita de Varsovio al Londono raporto de komandanto de Pola Enlanda Armeo pri 35% perdoj de SS-taĉmentoj kaj "De soveta flanko silento" (forigita de brita cenzuro); Ruĝa Armeo haltigis helpon al la ribelanta Varsovio — malgraŭ pli fruaj instigoj por komenci la ribelon kaj deklaro de helpo; Pola Rezistomovado: partizanoj de Pola Enlanda Armeo, Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj okupis en ĜG de la 26-a de julio ĝis la 10-a de aŭgusto grandan areon nomata Respubliko de Pińczów; Unua Armeo de Pola Soldataro defende kun la Ruĝa Armeo kunbatalis en distrikto Kozienicki; BBC disaŭdigis averton pri postmilita punado de militkrimuloj (pafekzekutoj de militkaptitoj kaj uzo de virinoj kaj infanoj kiel ŝildojn antaŭ tankoj), anoncitan en ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj adresitan al germanaj nazioj kaj kunlaborantoj kun la Tria Regno; Gestapo transportis de Bonn al koncentrejo Buchenwald 61 polajn militkaptitojn; Batalo de Guamo finita: usonaj fortoj venkis lastajn japanajn taĉmentojn sur la insulo Gvamo; Batalo de Narva finiĝis: germanaj–estonaj armitaj fortoj defendis sin antaŭ atakantaj sovetaj trupoj; trupoj de la 3-a Balta Fronto atakis Tartu
- 1945: Post la atoma bombado de Nagasaki la Japana Imperio konsentis senkondiĉe kapitulaci komencante intertraktadon pri la Pacifika Fronto; la duan tagon de la Sovet–Japana Milito registaro de Mongola Popola Respubliko deklaris militon kontraŭ la Japana imperio
- 1946: En Nova Haveno de Gdańsk komenciĝis striko de havenlaboristoj postulantaj indan salajron kaj forigon de duonanalfabetaj laborgvidistoj de la Pola Laborista Partio — ĝis la ribelo de Poznań okazis en Pollando pli ol 1400 strikoj
- 1947: Komunista krimo: en Krakovo komenciĝis proceso de la gvidantoj de la Pola Popola Partio kaj de la membroj de organizaĵo Libero kaj Sendependo — septembre oni kondamnis 7 personojn al mortpuno, aliajn al ne malpli ol 6-jara mallibero kaj la dumviva
- 1949: Unua plena sesio de la Konsilio de Eŭropo komencita en Strasburgo
- 1953: Unua Hindoĉina Milito: Franca Unio retirigis siajn fortoj de operaco kontraŭ Viet Minh en la centra Vjetnamio
- 1954: En Usono oni malpermesis agadon de la Komunisma Partio de Usono
- 1960: Antarkto fariĝis internacia teritorio kaj scienca rezervato
- 1960: De Dresdeno al Vavelo revenis monumento al Tadeusz Kościuszko, unusola renovigita de germanoj
- 1961: Vjetnama milito: usonanoj unuafoje uzis senfoliilon Agent Orange
- 1965: En Frankfurto ĉe Majno finiĝis la dua proceso de germanaj-naziaj militkrimuloj el koncentrejo Aŭŝvico - 17 estis kondamnitaj al mallibero (en tio 6 al la ĝisviva)
- 1972: Taga traflugo de malofta meteoro lime de ekstertero kaj la tera atmosfero inter la usona subŝtato Utaho kaj la kanada provinco Alberto
- 1975: Malkovro de la kometo West, kiu fariĝis la Granda Kometo de 1976
- 1982: Kanarioj iĝis Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
- 1985: Ĉemara regiono: nuklea akcidento de sovetia atoma submarŝipo — 10 maristoj pereis, la ŝipo sinkis (radioaktiveco de la izotopo de kobalto postrestis)
- 1986: Unua malantaŭ la Fera Kurteno aŭto-konkuro de Formulo 1 sur Hungaroring
- 1988: Usono: enkondukita liberec-leĝo rajtigis reparacion por japandevenaj usonanoj internigitaj dum la Dua Mondmilito
- 1990: Kosmoesploro: spacosondilo Magellan atingis Venuson
- 1990: Ĉe la eksterordinara pintkunveno de Araba Ligo en Kairo, eta plimulto kondamnis la irakan invadon de Kuvajto, substrekante dividon de la araba mondo - la pintkunveno decidis sendi tutaraban forton (siriaj, egiptaj kaj marokaj trupoj) por protekti Saudan Arabion
- 1991: Katolikismo: en la pola pilgrimurbo Częstochowa komenciĝis la 4-aj Mondaj Junularaj Tagoj kunvokitaj de papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1994: Tri viroj estis arestitaj en la flughaveno de Munkeno pro kontrabando de plutonio kaj litio-6 - dum la afero oni anoncis, ke ili estis instigitaj de Federacia Inteligent-Servo
- 2001: Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo en la ĉefurbo Luando dum kontraŭtrajna atako murdis 252 homojn
- 2003: Eŭropa varmego: la plej alta temperaturo estis en Kent - pli ol 100 ℉ (38 °C)
- 2008: Milito en Sud-Osetio kaj Abĥazio: marbatalo ĉe la marbordo de Abĥazio
- 2010: Monda Organizaĵo pri Sano agnoskis gripan pandemion finita
- 2012: Sud-Afriko: Mineja striko de Marikana komenciĝis proksime al Rustenburg — en masakro pereis 47 personoj
- 2013: Terorismo: 91 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 300 vundiĝis en serio de bombaj atencoj en Irako, faritaj dum la festo Eid-ul-Fitr, finanta la fastmonaton ramadano, de teroristoj el Islama Ŝtato
- 2018: Vaŝingtonio: laboristo de Horizon Air sensperta pri pilotado forkondukis aviadilon de la Internacia Flughaveno Seattle-Tacoma - post unu horo kaj 15 minutoj de la flugo intence memmortiĝis sur insulo de Puĝeta Fjordo
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- 168-a tago de rusa agreso: dum nokta atako al Dnipropetrovska provinco 13 personoj pereis kaj 11 estis vunditaj, en Marhanec 10 personoj; urbestro de Buĉa informis pri entombigo de 15 personoj, kies torturitajn korpojn oni trovis post 4 monatoj ekde liberigo; Krimeo: en komunumo de armea bazo apud Sako estis enkondukita krizostato — la pasinttagaj eksplodoj i.a. detruis 62 loĝdomojn kaj 20 komercejojn; ukraina atako al Doneck kaŭzis incendion de industriejo kun elfluo de amoniako
- Mondreago: 130 danaj instruistoj lernigos en Britio ukrainajn soldatojn; Bruselo ricevis oficialan proponon ne eldoni al rusoj turismajn vizojn al Schengen-spaco — i.a. ĉeĥa ministro pri eksteraj aferoj apogis la alvokon; domo de Marina Ovsjannikova estis traserĉata de rusoj; laŭ Usono rusoj antaŭ kelkaj semajnoj komencis en Irano instruiĝi pri senpilotaj aviadiloj; ambasadoro de Ukrainio en Libano: 87 ŝipoj nuntempe transportas ŝtelitan cerealon;
- 2023: Pasinttage en rusa raketa atako al Zaporiĵo 15 pluretaĝaj domoj estis damaĝitaj, preĝejo kaj ĉ. 400 loĝejoj, 2 personoj mortigitaj kaj 13 vunditaj; en nokta atako de rusaj senpilotaj aviadiloj al Ukrainio 7 el 10 estis pffaligitaj; en okupata Krimeo rusia armeo paffaligis apud Sebastopolo 11 ukrainajn senpilotajn aviadilojn; de la 5-a de aŭgusto ĉiutage per humanitra koridoro landlime kun Rusio revenas ĉ. 200 ukrainoj; apud okupata Melitopol preskaŭ la tutan tagon funkcias rusa kampa krematorio, kie oni cindrigas kadavrojn de rusiaj soldatoj; de la invadkomenco medicina infrastrukturo estas averaĝe atakata 2 fojojn semajne
- Mondreago: Rusio: nokte en Domodedovo okazis du eksplodoj, en la urbo ekestis granda incendio videbla de Moskvo; argentina peso, rusia rublo kaj turka liro estas la plej malfortaj valutoj de la jaro; Belorusio: en naftorafinejo en Mazir ekestis incendio; fondinto de Yandex, ĝis nun kunlaboranta kun Kremlo, post sankcioj kondamnis la militon en Rusio; Estonio anoncis sendon al Kievo 150 armilojn kun municio; Azerbajĝano aliĝis al landoj, kiuj instruos ukrainajn sapeistojn; brita spionagentejo: regopovoj de Rusio blokas retojn de VPN
- 1267: Jakobo la 2-a, reĝo de Aragono, Valencio, Sicilio (m. 1327)
- 1296: Johano de Luksemburgio, grafo de Luksemburgio, reĝo de Bohemio (m. 1346)
- 1397: Albreĥto la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1439)
- 1466: Francesco la 2-a Gonzaga, markizo de Mantuo (m. 1519)
- 1544: Martin Hayneccius, germana komediverkisto kaj pedagogo (m. 1611)
- 1560: Hieronymus Praetorius, germana orgenisto kaj komponisto apartena al Nordgermana Orgenskolo (m. 1629)
- 1658: Sámuel Szatmárnémeti, hungara teologo, filozofo kaj verkisto (m. 1717)
- 1710: Luise Dorothea (Sachsen-Meiningen), germana dukino (m. 1767)
- 1753: Edmund Randolph, usona advokato kaj politikisto (m. 1813)
- 1768: Johann Michael Vogl, aŭstra kantisto, amiko de Franz Schubert (m. 1840)
- 1673: Johann Konrad Dippel, germana kuracisto, teologo, filozofo, alkemiisto, inventisto de prusia bluo (m. 1743)
- 1793: Joseph Franz von Allioli, germana katolika teologo, tradukisto kaj orientalisto (m. 1873)
- 1793: Heinrich August Neithardt, germana muzikisto kaj komponisto (m. 1861)
- 1801: Mózes Keserű, hungara astronomo, bibliotekisto (m. 1874)
- 1805: Ferenc Toldy, hungara literaturhistoriisto (m. 1875)
- 1810: Camillo Benso di Cavour, itala politikisto, lasta ĉefministro de Reĝlando Sardio kaj la unua de unuigita Italio (m. 1861)
- 1814: Henri Nestlé, germana-svisa entreprenisto (m. 1890)
- 1823: António Gonçalves Dias, brazila poeto de romantikismo, aŭtoro de epopeo kaj Tupilingva Vortaro (m. 1864)
- 1831: Hugó Maszák, hungara ĵurnalisto, grafikisto (m. 1916)
- 1845: Abaj Kunanbajev, kazaĥa poeto, komponisto kaj filozofo, kunkreinto de la nuntempa kazaĥa lingvo (m. 1904)
- 1852: Oszkár Asbóth, hungara lingvisto, slavisto, profesoro de Scienca Universitato Loránd Eötvös (m. 1920)
- 1865: Aleksandr Glazunov, rusia, sovetia komponisto, direktoro de la Sankt-Peterburga Konservatorio (m. 1936)
- 1871: László Fényes, hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de "Popolvoĉo", vivanta eksterlande (m. 1944)
- 1874: Antanas Smetona, unua plurjara prezidento de Litovio, profesoro de Vytautas-Magnus-Universitato (m. 1944)
- 1874: Herbert C. Hoover, prezidanto de Usono (m. 1964)
- 1878: Alfred Döblin, germana verkisto kaj kuracisto (m. 1957)
- 1884: Panait Istrati, rumana verkisto franclingva (m. 1935)
- 1889: Sándor Incze, hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. 1966)
- 1889: Zofia Kossak-Szczucka, pola verkistino kaj aktivistino de Konsilantaro por Helpo al Judoj, helpanta al judoj dum la germana okupado, aŭtorino de la pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj, verkanta pri Orientaj Limregionoj, postmorte agnoskita per la titolo Justuloj inter la popoloj (m. 1968)
- 1896: Milena Jesenská, ĉeĥa ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino, viktimo de la koncentrejo Ravensbrück (m. 1944)
- 1897: Zoltán Fábry, hungara-slovaka verkisto (m. 1970)
- 1897: László Haranghy, hungara kuracisto pri patologio (m. 1975)
- 1897: Teréz Nagyajtay, hungara kostumdezajnistino (m. 1978)
- 1901: Hugo Gunckel Luer, ĉilia botanikisto, enestanta en listo de botanikistoj laŭ mallongigoj (m. 1997)
- 1902: Arne Tiselius, sveda Nobelpremiita biokemiisto prilaborinta elektroforezon (m. 1971)
- 1903: Ward Moore, usona verkisto de sciencfikcio (m. 1978)
- 1907: Roger Bernard, franca esperantisto, tradukisto kaj membro de Akademio de Esperanto, verkinta kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de Bolanta kaldrono kaj de La tri koboldoj (m. 1997)
- 1912: Jorge Amado, brazila verkisto (m. 2001)
- 1912: Balázs Kós, rumania hungara agronomo, redaktoro (m. 1967)
- 1913: Edmund Osmańczyk, pola publicisto, politologo kaj parlamentano, redaktoro de la revuo "Młody Polak w Niemczech" (Juna Polo en Germanio), dum la ribelo de Varsovio disaŭdiganta ĉiutage raporton "Batal-tago", raportisto de Pocdama Konferenco kaj de Nurenbergaj procesoj (m. 1989)
- 1916: Erzsébet Keszy-Harmath, rumania hungara inĝenierino pri ĝardenkulturo (m. 1986)
- 1921: Juozas Lukša, litova brigada komandanto de Arbaraj fratoj, kontraŭkomunisto, mortigita (m. 1951)
- 1923: Jean Graton, franca desegnisto de komiksoj (m. 2021)
- 1926: Mihály Gácsi, hungara grafikisto kaj pentristo (m. 1987)
- 1927: Vittorio Gregotti, itala arĥitekto, urbanizisto, viktimo de kronvirusa malsano (m. 2020)
- 1930: István Kelemen, rumania hungara/hungara dramaturgiisto (m. 1977)
- 1932: Miloslav Švandrlík, ĉeĥa verkisto-humuristo (m. 2009)
- 1935: Eliz Sigmond, rumania hungara industriartistino, memuaristino
- 1936: Zoltán Makfalvi, rumania hungara geologo kaj inspektisto (m. 2015)
- 1937: Laurynas Algimantas Skūpas, litova filologo, poligloto, interlingvisto, lekciisto de pariza Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj, estrarano de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj kaj prezidanto de ties litovia filio, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, aktivulo de Mondpaca Esperantista Movado, estrarano de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, redakciano de "Litova Stelo", kunlaboranto de "Espero Katolika" (m. 2005)
- 1937: Emil Győry, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj radia anoncisto (m. 2014)
- 1940: Katalin Várnagy, hungara aktorino, voĉoaktoro (m. 2016)
- 1940: Marie Versini, franca aktorino (m. 2021)
- 1947: Drupi, itala kantisto famiĝinta en la Festivalo Sanremo kaj Sopot
- 1951: Juan Manuel Santos, ŝtatprezidanto de Kolombio
- 1954: László L. Menyhért, hungara arthistoriisto, ludanto de transversa fluto, instruisto de Hungara Belarta Universitato kaj de Katolika Universitato Péter Pázmány (m. 2010)
- 1957: Juli Básti, hungara aktorino
- 1959: Rosanna Arquette, usona aktorino kaj filmreĝisorino
- 1960: Antonio Banderas, hispana aktoro
- 1965: Toumani Diabaté, malia muzikisto, virtuozo de korao
- 1966: Vicente Valdés Bejarano, meksika esperantisto, partoprenanto de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto kaj de la Internacia Vespero dum UK 2003, tradukanto de infankantoj, fondinto de Meksika Esperanto-Instituto
- 1968: Csilla Szabó, T., rumania hungara lingvistino, scienca esploristino de Transilvania Muzeo-Asocio
- 1975: Gyöngyvér Bálint, rumania hungara sociologino
- 1982: Nikolaj Leonov, ukraina sportisto, mondĉampiono pri karateo kaj piedbatbokso, pereinta kiel volontula batalanto dum la Donbasa milito (m. 2014)
- 1982: Devon Aoki, usona aktorino kaj modelo
- 1994: István Gál-Oravecz, rumania hungara sportisto
- 258: Laŭrenco de Romo, kristana sanktulo kaj martiro
- 796: Eanbald la 1-a, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio (n. nekonata)
- 847: Al-Vatik, araba kalifo el dinastio Abasidoj
- 1241: Eleonora, princino de Bretonio (n. ĉirkaŭ 1184)
- 1534: Tomaso de Vio, itala kardinalo, teologo, tomisto, diplomato de Roma kurio (n. 1469)
- 1759: Fernando la 6-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1713)
- 1806: Michael Haydn, aŭstra komponisto (n. 1737)
- 1826: August Schumann, germana librovendisto kaj eldonisto (n. 1773)
- 1843: Jakob Friedrich Fries, germana filozofo, matematikisto kaj fizikisto, kies filozofio influis kritikan raciismon (n. 1773)
- 1851: Heinrich Eberhard Gottlob Paulus, germana orientalisto kaj ĉefreprezentanto de teologia raciismo (n. 1761)
- 1853: František Jaromír Rubeš, ĉeĥa poeto kaj patriotisma verkisto (n. 1814)
- 1891: Eduard Petzold, germana pejzaĝarĥitekto (n. 1815)
- 1896: Otto Lilienthal, germana inĝeniero, testofluganto de glisiloj (n. 1848)
- 1902: Adine Gemberg, germana verkistino kaj evangelia misiistino (n. 1860)
- 1907: Marko Vovĉok, ukraina sovetia verkistino, ĵurnalistino, poliglotino kaj tradukistino (n. 1833)
- 1913: Johannes Linnankoski, finna verkisto (n. 1869)
- 1915: Henry Moseley, angla fizikisto kaj kemiisto doninta al la koncepto de atomnumero fizikan sencon, murdita (n. 1887)
- 1919: Franz Ahrendts, germana kuracisto kaj historiisto, fakulo pri regiona historio, kunfondinto de la Muzea asocio de Arnstadt (n. 1841)
- 1923: Joaquín Sorolla, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1863)
- 1927: Miklós Vadász, hungara-franca grafikisto, pentristo, ilustristo kaj afiŝisto (n. 1881)
- 1929: Aletta Jacobs, nederlanda kuracistino kaj feministino (n. 1854)
- 1944: Stanisław Miłaszewski, pola dramisto, poeto, publicisto, tradukisto, politikisto (n. 1886)
- 1945: Robert Goddard, pionira usona raketfaristo (n. 1882)
- 1949: John George Haigh, brita seria murdisto (n. 1909)
- 1955: Zdzisław Krygowski, pola profesoro pri matematiko, inicanto de kriptologiaj esploroj pri germana ĉifrilo Enigma (n. 1972)
- 1961: Géza von Bolváry, hungara aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1897)
- 1966: Albert Üksip, estona aktoro kaj botanikisto (n. 1866)
- 1969: János Kodolányi, hungara komunisto, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1899)
- 1970: Alexander Gode, usona filologo, inventisto de planlingvo Interlingua (n. 1906)
- 1974: Artúr Bárdos, hungara reĝisoro juddevena, poeto, teatrestro, ĵurnalisto, tradukisto (n. 1982)
- 1977: István Kelemen, rumania hungara/hungara dramaturgo (n. 1930)
- 1980: Ĝahĝa Ĥan, pakistana generalo kaj prezidento, respondeca pri Bangladeŝa genocido (n. 1917)
- 1988: Arnulfo Arias, trifoja prezidento de Panamo (n. 1901)
- 1997: Roger Bernard, franca esperantisto, tradukisto kaj membro de Akademio de Esperanto, verkinta kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de Bolanta kaldrono kaj de La tri koboldoj (n. 1907)
- 2002: Czesław Łuczak, pola historiisto pri ekonomia historio, profesoro kaj rektoro de Universitato Adam Mickiewicz, kies kroniko de la Dua Mondmilito en Pollando estas elekte prezentita en la Vikipedia kalendaro (n. 1922)
- 2009: Endre Lazányi, hungara biologo, profesoro (n. 1914)
- 2013: László Csizsik-Csatáry, hungara nazia militkrimulo, serĉata de la Centro de Simon Wiesenthal (n. 1915)
- 2015: Endre Czeizel, hungara kuracisto kaj genetikisto (n. 1935)
- 2015: Hubert Haenel, franca politikisto kaj juĝisto de la Konstitucia Konsilio de Francio (n. 1942)
- 2020: Dariusz Baliszewski, pola historiisto, ĵurnalisto kaj publicisto (n. 1946)
La 10-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):