Johano de Luksemburgo estis fama en la tuta Eŭropo kiel kavaliro kun nekredebla kuraĝo. Kiam li devis militi, li ĉiam atakis kiel la unua eĉ kontraŭ granda superforto kaj per tiu surprizo venki. En 1340 li blindiĝis, sed eĉ kiel blindulo li kapablis elpeli agresinton kontraŭ Bohemio. En 1346 li partoprenis - kiel blindulo - en Batalo de Crécy kontraŭ angloj kaj tie estis mortigita.
la 1-a duono de 1310 ĉeĥaj reprezentantoj traktis kun la patro de Johano Henriko (ekde 1308 romia reĝo) pri ŝanĝo de reganto sur la ĉeĥa trono. (Imperiestro Henriko deziris havi sur la ĉeĥa trono fraton Valramon Luksemburgan, kio estis de la ĉeĥa mesaĝistaro rifuzita.)
aŭgusto de 1310 Elizo Přemislidino estis prezentita al la imperiestra familio.
aŭgusto de 1313 Johano ekiris kun la soldataro por helpi sian patron ĝis Italio, kie Henriko ĝuste akiris imperiestran kronon, sed li devis militi ĉi tie kontraŭ siaj malamikoj.
1314 Johano provis akiri romian kronon (li posthavis post si princo-elektistan voĉon de sia onklo Balduino Luksemburga – ĉefepiskopo trevira kaj Petro de Aspelto, eksa kanceliero de Venceslao la 2-a kaj kuracisto de imperiestro Henriko Luksemburga, kiu estis ĉefepiskopo en Majenco), sed fine li konvinkiĝis, ke pli bona diplomataĵo estos elekto de Ludoviko la 4-a de Bavario. (En oktobro de la sama jaro estis kiel romia imperiestro elektita samtempe kun Ludoviko ankaŭ Frederiko Habsburga – duregado finiĝis nur post kelke da jaroj).
la 20-an de majo1315 naskiĝo de filino Jutta/Guta/Bonna de Luksemburgo (edziniĝis al la estonta franca reĝo Johano la 2-a).
1315 – 1316 konfliktoj inter la reĝo, instigata de opinioj de la edzino (ŝi ne povis repaciĝi kun karakteriza kresko de sinjorara potenco malutile al la reĝa), kaj ĉeĥa kaj moravia nobelaro gvidita de Jindřich el Lipá, kiuj kulminis per arestigo de tiu ĉi nobelo.
1316 – 1318 Johano restadis plejparte en la imperio kaj denove estiĝis konfliktoj inter la reĝino kaj la sinjoraro, pro kiuj preskaŭ Johano perdis la kronon.
la 23-an de aprilo1318 en Domažlice subskribita interkonsento solvanta la konfliktojn inter reĝo Johano kaj la ĉeĥa nobelaro. La rezistmovado estis finiĝinta per tio.
1321 Vladislao Kubuĉjo lasis sin kroni kiel pola reĝo. La papo ja aprobis al li la kronadon, por ke li kolerigu la luksemburganojn, sed la laŭleĝa reĝo estis same Johano de Luksemburgo.
la 21-an de februaro1322 Johano partoprenis kronadon de franca reĝo Karolo la 4-a kaj en septembro de la sama jaro li edzinigis al li sian fratinon Marion.
la 28-an de septembro1322 en batalo ĉe Mühldorf am Inn li venkis soldatarojn de Frederiko Habsburga kaj karakterize li tiel plifortigis potencon de Ludoviko la 4-a.
la 11-an de majo kaj la 1-an de junio1325 papaj buleoj, per kiuj Johano akiris parton el enspezoj de la eklezio en Bohemio. Papo Johano la 22-a volis tiel favorigi lin kaj aligi lin al sia flanko kontraŭ Ludoviko la 4-a.
1325 Johano lasis stampi en Bohemio orajn monerojn, la t.n. „florenojn“.
januaro de 1327 Johano, kiel la reĝo pola, ekatakis ĉirkaŭaĵon de Krakovo kaŭzinte negrandajn perdojn al Vladislao Kubuĉjo.
februaro de 1327 Ludoviko la 4-a decidiĝis ekiri al imperiestra kronado ĝis Romo spite al malkonsento de la papo kaj li nomis Johanon Luksemburgan kiel romia ĉefvikario.
la 19-an de aprilo1329 Johano aĉetis Zhorelion kaj li uzis unuafoje ŝtatjuran nocion „Krono kaj tablo de Ĉeĥa reĝlando (CORONA ET MENSA REGNI BOHEMIE).
la 25-an de aŭgusto1335 fermita kontrakto en Trenčín, per kiu estis akirita en tendaron de luksemburganoj la pola reĝo Kazimiro, kiu ja regis super parto de Pollando, sed pretendo al la titolo ne estis rajtigita, dum la titolo de Johano Luksemburga estis valide uzata. (Johano Luksemburga regis en Silezio kaj Mazovio.) Johano Luksemburga do rezignis pri la titolo de la pola reĝo kaj Kazimiro rezignis por ĉiam pri Silezio paginte al Johano Luksemburga 20 000 sesdekojn da groŝoj.
printempo de 1336 Johano Luksemburga venkis habsburgajn soldatarojn ĉe Znojmo.
la 9-an de oktobro1336 Johano Luksemburga rezignis al Habsburgoj pri Karintio kaj Krajno, kiujn ili antaŭe jam okupis, kaj li akiris ilin al sia flanko kontraŭ imperiestro.
1337 Johano Luksemburga partoprenis kruckavaliran militiron al Latvio.
la 25-an de februaro1337 naskiĝo de filo Venceslao (edzino Johanino Brabanta), pli malfrue naskiĝis ankoraŭ filino Bonna (sen pli proksimaj indikoj).
1341 la imperiestro lasis eksedzigi la geedzecon de Johano Henriko kaj Margareto Karintia kaj li okupis tirolan graflandon.
1341 mortis subbavaria duko Johano, nepo de Johano Luksemburga, kaj la imperiestro aneksis la tutan Suban Bavarion, eĉ ne agnoskinte luksemburgajn pretendojn por tiu ĉi lando kaj li devigis Margareton Luksemburgan, patrinon de la mortinta duko, por ke ŝi foriru el la lando.
la 12-an de junio1345 soldataroj de Kazimiro Pola atakis regionon de Racibórz. Karolo dungis soldatojn por la patro kaj tiu staris en frunto de la soldataro kaj plene diskurigis la grandegan armeon de Kazimiro. Teruro antaŭ la blinda reĝo devigis la ceterajn atakontojn forlasi siajn poziciojn. Johano Luksemburga denove solenis triumfon.
1346 Johano enlombardigis preskaŭ la tutan Luksemburgon por akiro de rimedoj al aĉeto de princo-elektistaj voĉoj.