From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥebio aŭ Egerlando, ĉeĥe Chebsko, germane Egerland, latine Regio Egrensis, estas regiono ĉirkaŭ la urbo Cheb / Eger, kiu historie dumtempe estis aparta landeto, sed poste estis pli kaj pli firme kunligita al la reĝlando Bohemio. Hodiaŭ ĝi apartenas (plejparte) al Ĉeĥio, nur malgrandaparte al Bavario.
Ĥebio | ||
---|---|---|
Historia regiono | ||
Blazono | ||
historia regiono [+] | ||
Landoj | Germanio, Ĉeĥio | |
- koordinatoj | 50° 4′ 47″ N, 12° 22′ 26″ O (mapo)50.079634712.3739219 | |
Ĥebio | ||
Vikimedia Komunejo: Egerland [+] | ||
La urbo Eger estis libera imperia urbo ekde 1277, sed en 1322 imperiestro Ludoviko la Bavaro donis la urbon kaj regionon kiel garantiaĵon al la reĝo de Bohemio kaj princo-elektisto Johano de Luksemburgo, kun "promeso de permanenta aparteco de la reĝlando Bohemio". La historia nomo de Egerlando do estas germane Reichspfandschaft Eger, "imperia garantiaĵo Eger". La garantiaĵo estis neniam redonita. Sub la filo de Johano, Karolo la 4-a, regis en la Sankta Romia Imperio kaj en la reĝlando Bohemio en persona unio, do ne estis neceso redoni. En la sekva tempo Egerlando estis pli kaj pli ofte traktata kvazaŭ parto de Bohemio, kvankam ĝi formale estis aparta regteritorio. Ekde 1806 ĝi estis plene integrita al Bohemio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.