La 14-a de majo estas la 134-a tago de la jaro (la 135-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 231 tagoj restas.
Je la 14-a de majo okazis, interalie:
- 1027: En katedralo en Reims Henriko la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1097: Unua krucmilito: sieĝo de Nicea komenciĝis
- 1264: Anglio: dum enlanda milito okazis batalo de Lewes
- 1483: Karlo la 8-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1509: Franca armeo konkeris Venecian respublikon en batalo de Agnadello
- 1560: Per venko de turkoj finiĝis batalo de Ĝerbao - kristana ŝiparo perdis 60 ŝipojn kaj 20 mil homojn
- 1562: En Prago kroniĝis kiel ĉeĥa reĝo Maksimiliano la 2-a, la filo de Ferdinando la 1-a
- 1590: Pollando: Cieszanów iĝis urbo
- 1607: Nordameriko: Jamestown (Virginio) fondiĝis kiel unua konstanta brita setlejo
- 1610: Parizo: katolika fanatikulo François Ravaillac per ponardo murdis la francan reĝon Henriko la 4-a
- 1643: Post morto de la franca reĝo Ludoviko la 13-a ektronis lia pli aĝa 4-jara filo Ludoviko la 14-a - regentino iĝis la vidvino Anna de Aŭstrio, ministro iĝis kardinalo Jules Mazarin
- 1772: Unua dispartigo de Pollando fare de Reĝlando Prusio, Aŭstrio kaj la Rusia imperio — aŭstra armeo transpaŝis limojn de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1796: Edward Jenner kiel unua aplikis vakcinadon kontraŭ variolo
- 1804: Ekspedicio de Lewis kaj Clark komenciĝis, kiu kiel unua atingis okcidentan marbordon de Usono apud la Pacifika Oceano
- 1809: Dum la pola-aŭstra milito Lublin estis rekonkerita de poloj
- 1811: Paragvajo sendependiĝis (de Hispanio)
- 1869: En Aŭstrio-Hungario oni enkondukis 8-jaran devigan instruadon, limigis maksimuman nombron de lernantoj por klaso al 80, kaj senigis eklezion de superrigardo
- 1879: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Filomelo
- 1894: Malfermo de la turo en Blackpool, kiu tiutempe estis la plej alta konstruaĵo en la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1900: La 2-a Somera Olimpiko komenciĝis en Parizo
- 1908: Wilbur Wright unuafoje ekflugis kun pasaĝero
- 1912: Kristiano la 10-a iĝis reĝo de Danio
- 1913: Unua Balkana milito: eŭropaj potencoj alterigis taĉmenton en senleĝe aneksita de Montenegro estinta turka fortreso Shkodër
- 1928: Samara provinco estis fondita en RSFSR (Sovetunio)
- Unua mondmilito
- 1919: Ĉilio: en Koncepciono fondiĝis Universidad de Concepción
- 1919: Pola-ukraina milito: komenco de ofensivo de la pola armeo komandata de generalo Józef Haller en Orienta Galicio
- 1920: Soveta-Pola Milito: en Belorusio komenciĝis bolŝevika ofensivo komandata de Miĥail Tuĥaĉevskij — haltigita de Pola Soldataro duone de aŭgusto en la Batalo de Varsovio
- 1920: Laŭ iniciato de Stefan Żeromski fondiĝis Sindikato de Polaj Literaturistoj
- 1920: En Varna fondiĝas Universitato pri Ekonomio - la plej malnova universitato pri ekonomio en Bulgario
- 1921: Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio kreata (14-a ĝis 16-a de majo)
- 1926: Maja puĉo: pro kontraŭatako de la soldataro de marŝalo Józef Piłsudski polaj regopovoj retiriĝis ĝis Wilanów, kie vespere ĉefministro Wincenty Witos demisiis, kaj prezidento Stanisław Wojciechowski elposteniĝis favore al marŝalo Maciej Rataj
- 1938: Ĉilio forlasis Ligon de Nacioj
- 1938: Konsilio de la Ligo de Nacioj akceptis postulon pri redeklaro de la integra neŭtraleco de Svislando
- 1938: Antaŭ futbala matĉo en Berlino kun germanoj reprezentantaro de angla nacia teamo de futbalo levis manojn laŭ germana-nazia saluto Heil Hitler direkte al honora loĝio, sur kiu sidis interalie Rudolf Heß, Joseph Goebbels kaj Joachim von Ribbentrop
- 1938: Béla Imrédy formis registaron en Hungario
- 1939: Lina Medina iĝis la plej juna patrino de filo, kiel la plej juna adoleskanto, pro frumatura pubereco
- 1939: Vizito de pola militista delegitaro kun ministro pri armeaj aferoj en Parizo komenciĝis - la interparoloj fruktis pri precizigo de francaj aliancaj devoj
- Dua mondmilito
- 1945: Postmilito: en Bukareŝto komenciĝis unua proceso de kvar rumanaj generaloj-militkrimuloj
- 1948: Deklaro de sendependeco de Israelo
- 1950: En Ĉeĥoslovakio komenciĝis subskribado de Stokholma Alvoko, okaze de la Kongreso de Defendantoj de Paco - fine de majo 9 448 548 civitanoj ĝin subskribis
- 1954: En Hago estis subskribita konvencio pri protekto de la kultura heredaĵo dum armitaj konfliktoj
- 1955: Malvarma milito: subskribo de la Varsovia Pakto fare de Albanio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Germana Demokratia Respubliko, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Sovetunio
- 1962: Ateno: Hispana princo Johano Karlo la 1-a edziĝis al greka princino Sofia de Grekio
- 1963: Kuvajto aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1970: La ĉefurbo de Dagestano Maĥaĉkalo serioze detruiĝis pro tertremo
- 1970: Okcidentgermana terorista grupo liberigis de malliberejo sian membron Andreas Baader - la liberiĝo estas konsiderata kiel naskiĝo de la maldekstra ekstremisma terorisma organizo Frakcio Ruĝa Armeo
- 1973: NASA: lanĉo de la usona kosmostacio Skylab, kiu funkciis dum pli ol 6 jaroj kun teleskopo direktita al la suno
- 1983: Sicilio: erupcio de la vulkano Etna
- 1983: Pollando: mortis abituranto Grzegorz Przemyk, pro pribatitaj organoj fare de milico
- 1992: Janez Drnovšek iĝis ĉefministro de Slovenio
- 1993: Estonio, Litovio kaj Slovenio aliĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1995: Tenzin Gyatso, la 14-a Dalai-Lamao agnoskis Gedhun Choekyi Nyima la 11-a reenkarniĝo de la panĉen-lamao.
- 1995: Blanka-ruĝa-blanka flago de Belorusio rezulte de referendumo estis anstataŭigita de alia standardo simila al tiu de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
- 1999: Malam Bacai Sanhá iĝis prezidento de Gvineo Bisaŭa
- 1999: Dum la bombado de NATO super Jugoslavio en Kosovo aviadiloj atakis konvojon de rifuĝintoj - 87 homoj estis mortigitaj
- 2003: Dua Ĉeĉenia milito: sinmortiga atako de virino-kamikazo en Ĉeĉenio mortigis 18 homojn
- 2006: René Préval refoje iĝis prezidento de Haitio
- 2011: Michel Martelly iĝis prezidento de Haitio
- 2013: Usona aktorino Angelina Jolie en artikolo publikigita en "The New York Times" informis, ke ŝi duoble amputis mamojn pro posedo de geno kaŭzanta malsanon je mama kancero
- 2015: Apelacia Kortumo en Beogrado decidis, ke Draguljob Mihajloviĉ estas rehabilitita
- 2016: Ukraina kantistino Ĝamala venkis la 61-an Eŭrovido-Kantokonkurson en Stokholmo per la kanto "1944" pri la deportado de krime-tataroj
- 2017: Emmanuel Macron ĵurigita al la posteno de la prezidento de Francio
- 2019: Forpasis usona katino Grumpy Cat, konata de memeoj
- 1316: Karolo la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, reĝo de Germanio kaj Ĉeĥio, fondinto de la Universitato de Karolo (m. 1378)
- 1601: Andreas Reyher, germana pedagogo kaj presisto
- 1652: Johann Philipp Förtsch, germana komponisto, kuracisto, ŝtatviro (m. 1732)
- 1666: Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo (m. 1732)
- 1699: Hans Joachim von Zieten, prusa generalo de kavalerio (m. 1786)
- 1710: Adolfo Frederiko, reĝo de Svedio el Oldenburga dinastio (m. 1771)
- 1727: (baptita) Thomas Gainsborough, angla pentristo de portretoj kaj pejzaĝoj (m. 1788)
- 1771: Robert Owen, brita industriisto, filantropo kaj socialisto kontribuinta al kooperativa movado (m. 1858)
- 1780: Jules de Polignac, franca nobelo kaj ĉefministro (m. 1847)
- 1812: Costache Negri, rumana politikisto (m. 1876)
- 1843: Gyula Vajda, hungara historiisto, pianisto, profesoro (m. 1909)
- 1855: Eduard von Keyserling, germana verkisto el germanaj baltoj, reprezentanto de impresionismo (m. 1918)
- 1855: Władysław Jougan, aŭstra kaj pola teologo kaj historiisto
- 1867: Kurt Eisner, germana politikisto socialdemokratia kaj publicisto, murdita (m. 1919)
- 1867: Adam Stefan Sapieha, pola kardinalo kaj senatano, papa ĉambelano, nomata Princo Senfleksebla (m. 1951)
- 1867: Reinhold Schmidt, germana instruisto, pioniro de Esperanto, aŭtoro de esperantlingva dramo Gustaf Vasa (m. 1948)
- 1868: Magnus Hirschfeld, germana kuracisto kaj seksologo (m. 1935)
- 1868: Sándor Papp, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1937)
- 1871: Vasil Stefanik, ukraina poeto, kies verkoj aperis en "Literatura Mondo" kaj "Ukraina Stelo" (m. 1936)
- 1876: Alfred Kappelmacher, aŭstra klasika filologo
- 1885: Otto Klemperer, germana dirigento kaj komponisto (m. 1973)
- 1897: Sidney Bechet, usona klarnetisto kaj sopransaksofonisto, ĵaza komponisto (m. 1959)
- 1902: Friedrich Schmiedl, aŭstra raketopioniro (m. 1994)
- 1903: Aurél Vajkai, hungara etnografo, fondinto de muzeo (m. 1987)
- 1904: Marcel Junod, svisa kuracisto, delegito de Ruĝa Kruco, memorigita en la Hiroŝima paca parko (m. 1961)
- 1906: Gábor Péter, hungara politikisto (m. 1993)
- 1907: Aĝub Ĥan, prezidento de Pakistano, generalo (m. 1974)
- 1913: Sidney S. Culbert, usona profesoro pri psikologio fiksinta nombron de Esperanto-parolantoj (m. 2003)
- 1916: György Méhes, hungara verkisto, laŭreato de Kossuth-premio (m. 2007)
- 1917: Lou Harrison, usona komponisto influata de indonezia muziko kaj esperantisto, kies esperantlingva La Koro Sutro aŭskulteblas en Interreto (m. 2003)
- 1918: Marie Smith Jones, lasta konata parolantino de ejaka lingvo (m. 2008)
- 1922: Franjo Tuđman, generalo kaj la unua prezidento de Kroatio (m. 1999)
- 1923: André Albault, franca okulkuracisto, pioniro de denaskismo, diversrolulo en la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio, prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto, redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo" kaj "Monda Kulturo", kunredaktoro de Dictionnaire Français-Espéranto, kuntradukinto de la plurlingva Anatomia Nomenklaturo, aŭtoro de Nova Helpalfabeto (m. 2017)
- 1925: Oona O'Neill, filino de la usona verkisto Eugene O'Neill kaj edzino de Charlie Chaplin (m. 1991)
- 1925: Gusztáv Herédi, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 1997)
- 1925: István Nemeskürty, hungara verkisto, literaturisto, profesoro (m. 2015)
- 1925: Lucian O. Meysels, aŭstra kaj israela ĵurnalisto
- 1927: János Taub, hungara reĝisoro, aktorpedagogo, laŭreato de Kossuth-premio (n. 2010)
- 1933: László Kovács, hungara-usona kameraisto (m. 2007)
- 1936: Ed Borsboom, nederlanda germanistikisto, Esperanto-verkisto, aktivulo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kontribuinta al Internacia Esperanto-Instituto ĉe Andreo Cseh, La Chaux-de-Fonds ĉe Claude Gacond, Kvinpetalo ĉe Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange, ŝtata tradukisto por Esperanto, aŭtoro de Vivo de Lanti kaj Vivo de Andreo Cseh
- 1939: Rupert Neudeck, germana teologo kaj ĵurnalisto laboranta por radiostacio Deutschlandfunk, doktoriĝinta pri la politika etiko ĉe Jean-Paul Sartre kaj Albert Camus (m. 2016)
- 1940: Trevor Steele, aŭstralia instruisto kaj Esperanto-verkisto, spertulo pri aborigenoj, Ĝenerala Direktoro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto
- 1942: István Kelemen, rumania hungara skulptisto
- 1943: Endre Botár, hungara aktoro
- 1943: Ólafur Ragnar Grímsson, prezidento de Islando, Alta Protektanto de UK 2013
- 1944: George Lucas, usona filmisto, aŭtoro de filmserioj Stelaj Militoj kaj pri Indiana Jones
- 1945: Yochanan Vollach, israela futbalisto, estro de sportoklubo en Hajfo
- 1946: Ágnes Tóth, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino, poetino
- 1949: Franz-Georg Rössler, germana komponisto kaj instruisto, adepto de Analiza Skolo, kontribuinta interalie al esperantlingva Turingio Internacia de Radio F.R.E.I. (m. 2017)
- 1950: Dezső Benedek, usona antropologo
- 1950: Zita Harmath, rumania hungara pentristino kaj instruistino
- 1951: Lídia Molnár, rumania hungara ornitologino publikiganta en revuoj
- 1953: Norodom Sihamoni, reĝo de Kamboĝo, poligloto
- 1955: Edith Konradt, rumanlanda verkistino kaj tradukistino
- 1959: Patrick Bruel, franca kantisto kaj aktoro, poker-ludanto
- 1960: Barbara Włodarczyk, pola televida ĵurnalistino okupiĝanta pri landoj de estinta Sovetunio kaj landoj najbaraj al Pollando
- 1963: Josef Vollberg, germana teologo kaj eksa abato
- 1969: Cate Blanchett, aŭstralia aktorino kaj reĝisorino
- 1971: Sofia Coppola, usona aktorino kaj filmreĝisorino
- 1984: Mark Zuckerberg, usona interreta entreprenisto, fondinto de la interkona retejo Facebook
- 1996: Martin Garrix, nederlanda diskĵokeo kaj muzikproduktisto
- 649: Teodoro la 1-a, greka papo, monaĥo, kontraŭbatalanta monotelitismon
- 873: Adalvino, abato, misiisto kaj ĉefepiskopo de Salcburgo
- 964: Johano la 12-a, papo de Katolika Eklezio (n. ĉirkaŭ 937)
- 1219: Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke), batalisto kaj politikisto (n. 1146)
- 1294: Jan la 1-a, germana duko de Brabanto (n. 1253)
- 1565: Nikolaus von Amsdorf, germana teologo kaj reformisto (n. 1483)
- 1610: Henriko la 4-a, reĝo de Francio, la unua el la burbona branĉo de la kapetida dinastio (n. 1553)
- 1643: Ludoviko la 13-a, reĝo de Francio reganta en la ombro de la kardinalo Armand Jean du Plessis de Richelieu (n. 1601)
- 1736: Louis Auguste de Bourbon, eksteredza filo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1670)
- 1831: Wacław Seweryn Rzewuski, pola vojaĝisto, orientalisto, poeto, rajdisto kaj spertulo pri ĉevaloj (n. 1784)
- 1833: Johann Wilhelm Cornelius von Königslöw, germana orgenisto kaj komponisto de klasika muziko (n. 1745)
- 1847: Fanny Hensel, germana komponistino de romantisma muziko (n. 1805)
- 1851: Christian Friedrich Tieck, germana skulptisto plibeliginta la Vajmaran urbokastelon (n. 1776)
- 1860: Ludwig Bechstein, germana verkisto, bibliotekisto kaj arkivisto, konata de Popolaj fabeloj (n. 1801)
- 1866: Henrik Weber, hungara pentristo, altlerneja instruisto (n. 1818)
- 1878: Okubo Toshimichi, japana samurajo kaj politikisto, kunfondinto de la moderna Japanio (n. 1830)
- 1881: Mary Seacole, jamajka flegistino, rolinta en la krimea milito (n. 1805)
- 1887: Lysander Spooner, usona individuisma anarkiisto, entreprenisto, juristo, politika filozofo, aboliciisto, adepto de jurnaturalismo (n. 1808)
- 1899: Lars Fredrik Nilson, sveda kemiisto malkovrinta skandion (n. 1840)
- 1906: Carl Schurz, usona ministro
- 1910: Heinrich Mattoni, ĉeĥa entreprenisto kaj industriisto el Karlovy Vary (n. 1830)
- 1912: Frederiko la 8-a, reĝo de Danio el dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (n. 1843)
- 1912: August Strindberg, sveda verkisto, reprezentanto de naturalismo, esperantigata i.a. de Levi Wiener (n. 1849)
- 1920: Władysław Bartkowiak, pola serĝento kaj piloto, partoprenanta la ribelon de Grandpolujo kaj la Sovetan-Polan Militon (n. 1900)
- 1925: Henry Rider Haggard, angla verkisto, aŭtoro de aventuraj romanoj plejofte okazantaj en Afriko (n. 1856)
- 1931: Viktor Dyk, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de simbolismo (n. 1877)
- 1935: Magnus Hirschfeld, germana kuracisto kaj seksologo (n. 1868)
- 1940: Emma Goldman, usona anarki-komunistino, menciita en Kronikoj el la monteto (n. 1869)
- 1943: Henri La Fontaine, belga juristo, laŭreato de Nobel-premio pri paco (n. 1854)
- 1945: András Arató, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1913)
- 1959: Sidney Bechet, usona saksofonisto, klarnetisto kaj ĵaza komponisto (n. 1897)
- 1970: Lajos Daróczi, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1903)
- 1971: Vilmos Csutak, hungara historiisto, publikiginta en "Erdélyi Helikon", "Transilvania Literatura Revuo", "Juna Transilvanio" (n. 1874)
- 1972: Romas Kalanta, litova studento, kiu sinbruliĝis en Kaŭno proteste kontraŭ okupado de Litovio fare de Sovetunio, nacia heroo (n. 1953)
- 1973: Raymond Schwartz, franca bankoficisto, Esperanto-verkisto, humuristo, aŭtoro de la romano Kiel Akvo de l' Rivero, gvidinta kabaredojn kiel Verda Kato aŭ Tri koboldoj (n. 1894)
- 1979: José Camón Aznar, hispana historiisto, filozofo, verkisto, profesoro pri la historio de arto (n. 1898)
- 1983: Grzegorz Przemyk, pola opozicia mezlernejano kaj poeto, viktimo de komunista diktaturo, filo de persekutata poetino Barbara Sadowska (n. 1964)
- 1986: Zsuzsanna László, rumania hungara pentristino, muzeologino (n. 1949)
- 1987: Rita Hayworth, usona aktorino kaj dancistino (n. 1918)
- 1988: Willem Drees, nederlanda socialdemokrato, malliberigita de Buchenwald, ĉefministro de Nederlando partopreninta la 30-an SAT-Kongreson en Roterdamo (n. 1886)
- 1994: Jiří Vítězslav Šamla, ĉeĥa esperantisto, oficisto de radio-stacio en Brno, parolisto de Verda Stacio, filo de Marie Strejčková-Šamlová, poeto, tradukisto (n. 1913)
- 1998: Frank Sinatra, usona kantisto kaj aktoro (n. 1915)
- 2009: Monica Bleibtreu, aŭstra aktorino, profesorino pri aktorado kaj scenaristino (n. 1944)
- 2015: B.B. King, usona blusa gitaristo, kantisto kaj kantverkisto (n. 1925)
- 2018: Tom Wolfe, usona verkisto kaj ĵurnalisto kunlaboranta kun "The Washington Post" (n. 1931)
- 2019: Sven Lindqvist, sveda ĵurnalisto, doktoro pri historio de literaturo en la Universitato de Stokholmo (n. 1932)
- 2019: Tim Conway, usona komikulo, filma kaj televida aktoro (n. 1933)
- 2024: Alice Munro, kanada verkistino Nobelpremiita (n. 1931)
La 14-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):