From Wikipedia, the free encyclopedia
Edmund Jan Osmańczyk (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1913 en Deutsch Jägel/Jagielno (distrikto Strzeliński), mortis la 4-an de oktobro 1989 en Varsovio) estis pola publicisto kaj politologo, parlamentano al Sejmo de Pola Popola Respubliko de la 1-a, 2-a, 5-a, 6-a, 7-a kaj 8-a kadenco, senatano de 1-a kadenco.
Edmund Osmańczyk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Edmund Osmańczyk | |||||
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1913 en Jagielno, Lower Silesian Voivodeship | ||||
Morto | 4-an de oktobro 1989 (76-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Tombo | Opole vd | ||||
Lingvoj | pola • slovena vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | ||||
Partio | Citizens Parliamentary Party (en) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto historiisto de Orienta Eŭropo ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edmund Osmańczyk studis en polaj altlernejoj (Varsovia Universitato, 1938) kaj eksterlandaj (universitatoj en Bordozo kaj Berlino), en 1974 akiris gradon de doktoro de politikaj sciencoj.
En la jaroj 1932–1935 estis redaktoro de revuo "Młody Polak w Niemczech" (Juna polo en Germanio), de 1934 ĝis 1939 gvidis Gazetaran Centron de Asocio de Poloj en Germanio. Ekde septembro 1939 laboris en Pola Radio en Varsovio, post okupo de la ĉefurbo – en konspira radio. Dum la ribelo de Varsovio disaŭdigis en Pola Radio ĉiutagajn programerojn Batal-tago pri situacio en la ĉefurbo. En la jaroj 1945–1946 estis milita korespondanto, raportis i.a. pri Potsdama konferenco kaj pri Nurenberga proceso. De 1947 dum pluraj jaroj laboris kiel eksterlanda korespondanto de Pola Radio. Li publikigis en semajnrevuo "Świat" (Mondo). De 1969 okupiĝis pri publicista agado kaj scienca laboro. Aŭtoro de plurfoje premiita publikaĵo "Encyklopedia ONZ i stosunków międzynarodowych" (Enciklopedio de UN kaj de internaciaj rilatoj) (1982), eldonita ankaŭ en la hispana kaj angla.
Kiel reprezentanto de solidareca-opozicia flanko partoprenis kunsidojn de Ronda Tablo en grupo pri politikaj reformoj. En 1989 kadre de Civitana Komitato "Solidareco" eniris al Senato, kie estis prezidanto de senata Komisiono pri Elmigrado kaj Poloj en Eksterlando. Mortis kelke da monatoj poste.
En la jaroj 1983–1988 prezidis Asocion de Aŭtoroj ZAiKS. Distingita interalie per Komandora Kruco (1957), Kavalira (1954) kaj Oficira de la Ordeno Polonia Restituta (1952) kaj Ora Merit-Kruco (1950). En la periodo 1952–1961 kaj 1969–1985 estis deputito en Pola Parlamento. Li ricevis honoran doktorecon de Silezia (1975) kaj Vroclava (1988) Universitatoj.
Ewa Wyglenda: Edmund Jan Osmańczyk (1913–1989). Bibliografia twórczości za lata 1945–1991 (Edmund Jan Osmańczyk (1913-1989). Bibliografio de verkado pri la jaroj 1945-1991), Instytut Śląski w Opolu (Silezia Instituto en Opole) 2005, ISBN 83-7126-200-0
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.