From Wikipedia, the free encyclopedia
Arne Wilhelm Kaurin Tiselius (naskiĝis en Stockholm, Svedio, 1902, mortis en Uppsala, 1971) estis sveda biokemiisto kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1948 por esplorado de elektroforezo kaj adsorba analizo, kaj precipe por malkovroj pri seraj proteinoj.
Kaj unu frato de liaj du gefratoj, kaj la patro de Arne Tiselius mortis en lia frua vivo, kaj la familio translokiĝis al la patra grandpatro en Gotenburgo, rektoro Nils Abraham Tiselius. La familio estis iom povra, kaj lia patrino kaj juna Arne laboris por kontribui al la familia ekonomio. Lia instruisto kuraĝigis lia intereso por kemio.
Tiselius studis post gimnazia ekzameno en la Universitato de Upsalo, kaj en 1925 li iĝis asistenton de esplorado en la laboratorio de kemiisto kaj estonta Nobel-premianto The Svedberg. Li doktoriĝis en 1930 per disertaĵo pri metodo por studi la electroforezo de proteinoj.[1][k 1] Dum jaro, li vizitis la laboratorio de H.S. Taylor en usona Princeton, kaj stimulita de pluraj kontaktoj kun usonaj biokemiistoj kaj fizikaj kemiistoj, revene en Upsalo, daŭriĝis lian esploradon en proteinoj, kaj uzado de fizikaj metodoj pri biokemiiaj problemoj ĝenerale. Ĉi tio interalie rezultis en multe plibonigita metodo de elektroforeza analizo, publikigita en 1937.[1]
Li ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1948 “por lia esplorado de elektroforezo kaj adsorba analizo, precipe por liaj malkovroj koncerne la kompleksa naturo de seraj proteinoj”.[2][k 2]
Tiselius estis ano de la sveda Scienco-akademio ekde 1939, kaj ano de Inĝéniera scienco-akademio de 1944.
Tiselius estis prezidento de la sveda Konsilio de Naturscienca Esplorado 1946–1950, kaj 1951–1955 kaj prezidanto de la scienca komitato de la sveda Kancero-societo kaj prezidento de la Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio. Li iĝis ano de la Nobel-komitato por kemio en 1946, vicprezidanto de la Nobel-fondaĵo en 1947, kaj 1960–1964 li estis ĝia prezidanto.[1]
Li edziĝis kun Ingrid Margareta (Greta) Dalén, filino de juĝo Per Dalén en Gotenburgo. Kune ili havis du infanojn.[1] Krateron sur la luno (kun averaĝa diametro de 53 km-oj) Internacia Astronomia Unio nomis laŭ lin, Tiselius, en 1979,[3] kaj la sveda scienca ŝipo R/V Arne Tiselius, konstruita en 1976, ankaŭ nomis laŭ lin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.