From Wikipedia, the free encyclopedia
La Smithsonian Institution, starigita en 1846 "por pliigo kaj disvastigo de sciaro," estas grupo de muzeoj kaj priserĉejoj administrataj de la usona registaro. Origine organizita kiel "United States National Museum" (Usona Nacia Muzeo), tiu nomo malvalidiĝis kiel administra ento en 1967.[1]
Kromnomata "the nation's attic" (nacia mansardo)[2] pro ties eklektika enhavo de 137 milionoj da aĵoj,[3] la institucia vaŝingtona kerno de deknaŭ muzeoj, naŭ priserĉejoj kaj bestoĝardenoj- el kiuj multe estas historiaj aŭ arkitekturaj majstroverkoj- estas la plej granda tia komplekso en la mondo. Aldonaj konstruaĵoj situas en Arizono, Marilando, Novjorkio, Virginio, Panamo kaj aliloke, kaj 168 aliaj muzeoj estas aliĝoj al Smithsonian Institute.
La 30 milionoj da ĉiujaraj vizitantoj de la Institucio[4] estas akceptataj senpage; fondusoj devenas el la propra havaĵo de la Institucio, privataj kaj entreprenaj kontribuoj, membraro, registara elteno, kaj vendado.[3]
Instituciaj publikaĵoj estas la gazetoj Smithsonian kaj Air & Space. Folkways Records estas diskeldonejo de la institucio, kiel filio de Smithsonian Folkways.
La Smithsonian Center for Folklife and Cultural Heritage (Smithsonia Centro por Folklora kaj Kultura Heredaĵoj) agadas por la kultura kaj lingva revivigliĝo de minacataj lingvoj kaj ekzamenas la gravecon konservi lingvan diversecon, kaj esploras pri la fortoj, kiuj minacas silentigi endanĝerigitajn lingvojn, kaj la klopodojn kontraŭbatali ilin[5]. Kun lingvoj malaperantaj je rapideco de unu ĉiujn 14 tagojn, ĉi tiu problema perdado de la lingva diverseco egalas al la perdo de biologia diverseco - tamen restas plejparte neagnoskata. La iniciato de la Smithsonian Institute 'Recovering Voices' (Rekuperi Voĉojn) donas aliron al parolantoj de endanĝerigitaj lingvoj, kulturaj fakuloj, esploristoj kiel maniero trakti la preventon de tutmonda lingvoperdo, ŝlosila agado por subteni sistemojn de indiĝenaj scioj kaj kulturaj identecoj en komunumoj tra la mondo[6].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.