Muzeo Smithsonian de Dezajno Cooper Hewitt
muzeo en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Muzeo Smithsonian de Dezajno Cooper Hewitt (angle Cooper Hewitt, Smithsonian Design Museum) estas dekoraci-artmuzeo en Novjorko, kun kolektoj de historia kaj nuntempa dezajno. Dividaĵo de la Smithsonian Institucio, la muzeo estas la nacia muzeo de dezajno de Usono.
Remove ads

Ĝi havas unu el la plej grandaj dezajno- kaj dekoraciaj kolektoj de la mondo [1].
La muzeo estis establita en 1897 fare de tri filinoj de Novjorka urbestro Abram Hewitt kaj nepoj de industriisto Peter Cooper, origine kiel parto de la fonduso Cooper Union [2]. Ekde 1976, la muzeo estis loĝigita en la "Andrew Carnegie Mansion" de 1903, kiu estis donacita al la Smithsonian en 1972.
La muzeo situas en la "Muzea Distrikto" de Novjorko (ĉe la Kvina Avenuo).
La Muzeo enhavas pli ol 250,000 ekspoziciaĵojn, de Han-dinastio Ĉinio ĝis la nuntempo, organizitaj en kvar sekcioj: Aplikata Arto kaj Industria Dezajno, Desegnoj kaj Presaĵoj, Tekstiloj, kaj Tapeto.
La muzeo ankaŭ havas esplorbibliotekon enhavantan pli ol 80,000 volumojn, inkluzive de 7,000 raraj libroj.
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads