Remove ads
muzeo pri arto From Wikipedia, the free encyclopedia
Arta muzeo aŭ arta galerio estas konstruaĵo aŭ alitipa spaco por ekspozicioj de arto, plej ofte de vidaj artoj.
Muzeoj povas esti publikaj (de ŝtatoj aŭ aliaj publikaj instancoj) aŭ privataj, sed kio distingas muzeon estas la posedo de kolekto. Pentraĵoj estas la plej oftaj montritaj artaĵoj; tamen, ankaŭ skulptaĵoj, ornamartaĵoj, mebloj, tekstiloj, vestaĵoj, desegnoj, paŝteloj, akvareloj, kolaĝoj, gravuraĵoj, artistaj libroj, fotoj, kaj instalaĵoj estas regule montrataj.[1] Kvankam ĉefe koncerne kun havigo de spaco por montri verkojn de vidaj artoj, artgalerioj estas foje uzataj por gastigi aliajn artajn aktivaĵojn, kiaj performancaĵoj, muzikaj koncertoj, aŭ legado de poezio.
Multaj naciaj muzeoj estis fonditaj por ŝtatigi dekomence privatajn kolektojn de artaĵoj iamaj posedoj de monarkoj, riĉuloj aŭ aliaj gravuloj. Tiuj iĝis publikaj institucioj, plej ofte en ĉefurboj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.