Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Izabela de Portugalio aŭ Isabel de Avis kaj Trastámara (Lisbono, 24-a de oktobro 1503 – Toledo, 1-a de majo 1539), estis infantino de Portugalio, edzino de la reĝo Karlo la 5-a, imperiestrino de la Sankta Imperio kaj proedziĝa reĝino de Aragono kaj Kastilio. Ŝi funkciis kiel la reganto de Hispanio dum la foresto de sia edzo por longaj periodoj.
Isabel estis la dua filino de la reĝo Emanuelo la 1-a de Portugalio kaj de lia dua edzino Maria de Aragono (1482–1517).
Ŝi edziniĝis al Karlo la 5-a pro politikaj kialoj, tamen ŝajne la geedzoj vivis feliĉe kaj post ŝia morto Karlo ne reedziĝis, kvankam li ĝuis eksteredzajn rilatojn. Izabela de Portugalio naskis ses gefilojn, sed nur la estonta reĝo Filipo la 2-a survivis ĝis matureco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.