La 26-a de novembro estas la 330-a tago de la jaro (la 331-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 35 tagoj restas.
Je la 26-a de novembro okazis, interalie:
- -43: Dua triumviraro interkonsentita de Aŭgusto Cezaro, Marko Antonio kaj Marko Lepido
- 579: Pelagio la 2-a iĝis papo
- 1276: Ĉeĥa reĝo Premysl Otakar la 2-a en Vieno ĵuris fidelecon al la romia-germana reĝo Rudolfo la 1-a, akceptis en feŭdo la landojn de Krono ĉeĥa kaj rezignis pri alpaj landoj, Aŭstrio kaj Ĥebio - sekve estis absolvita de la imperia interdikto
- 1335: Dum kunveno en Visegrád arbitracia juĝejo ordonis al ordeno de germanaj kavaliroj redoni al Pollando Kujavion kaj la Landon de Dobrzyn - la verdikton anoncis reĝo de Bohemio Johano de Luksemburgio kaj reĝo de Hungario Karolo la 1-a
- 1346: Karolo la 4-a kroniĝis en la katedralo de Bonn kiel kontraŭreĝo de Germanio
- 1394: Ĉefurbo de Koreio iĝis Hanjan (nuntempa Seulo)
- 1476: Vlad la 3-a Drakulo helpe de hungara kaj moldava armeoj regajnis tronon
- 1504: Filipo la 1-a iĝis reĝo de Kastilio
- 1580: Francio: hugenotoj interpaciĝis kun katolikoj
- 1715: Konfederacio de Tarnogród kreiĝis - pola nobelaro kontraŭstaris al restadanta saksa armeo kaj samtempe al la reĝo de Pollando Aŭgusto la 2-a
- 1741: Unua Silezia Milito: Karolo la 7-a de Bavario transprenis Pragon per neatendita manovro
- 1751: Adolfo Frederiko iĝis reĝo de Svedio
- 1764: En Francio oni likvidis ordenon de jezuitoj
- 1778: James Cook malkovris insulon Maui en Havajo
- 1801: Angla kemiisto Charles Hatchett malkovris niobion
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: venko de franca armeo super la hispana en batalo de Alba de Tormes
- 1812: Franca invado al Rusio: batalo de Berezina komenciĝis apud Barisaŭ, dum retiriĝado de la Grande Armée de Moskvo mem
- 1861: Flago de Kolombio oficialiĝis
- 1862: Lewis Carroll sendis sian rakonton La aventuroj de Alicio en Mirlando al dekjaraĝa Alice Liddell
- 1894: Lasta caro de Rusio Nikolao la 2-a nuptis Aleksandra Teodorovna
- 1895: Papo Leono la 13-a refunkciigis Koptan Katolikan Eklezion en Egiptujo
- 1906: Usona pasaĝera ŝipo "Californian" ekservis, konata pro helpevito al sinkiĝanta RMS Titanic
- Unua Mondmilito
- 1917: Kanado: en Montrealo fondiĝis NHL, ligo de glacihokeaj kluboj en Nordameriko
- 1918: Dua Pola Respubliko: en Ostrów Wielkopolski oni likvidis t.n. Ostrovan Respublikon, kreitan de germanoj, sen partopreno de poloj
- 1918: Granda Serba Asembleo voĉdonis en Podgorico pri enigo de Montenegro al Serbio
- 1921: Poloj en Libera Urbo Dancigo vivigis Macierz Szkolna de Gdańsk (kleriga organizaĵo)
- 1922: Brita egiptologo kaj arkeologo Howard Carter eniris en netuŝitan tombon de faraono Tutanĥamono en Valo de la Reĝoj, malkovritan la 4-an de novembro
- 1924: Proklamo de Mongola Popola Respubliko
- 1937: Armita frenezulo Josef Thomas eniris al Kancelario de Tria Regno kun intenco pafmortigi Adolf Hitler, kie li estis senpovigita kaj transdonita al Gestapo
- Dua Mondmilito
- 1945: Unua el la libroj de Astrid Lindgren pri la aventuroj de Pipi Ŝtrumpolonga aperis
- 1949: Historio de Barato: Akcepto de la Konstitucio de Barato, kiu ekvalidis la 26-an de januaro 1950
- 1950: Korea milito: en Nord-Koreio, fortoj de Ĉina Popola Respubliko amase kontraŭatakis sudkoreajn kaj usonajn trupojn
- 1954: Okupacio de baltaj ŝtatoj: en Moskva malliberejo Butirka estis pafmortigita generalo Jonas Žemaitis, oficiro de ĝenerala stabo de litova armeo, kiu de 1945 ĝis 1951 gvidis kontraŭsovetan partizanan movadon en Litovio
- 1955: Belorusio: remalfermo de la Muzeo de Adam Mickiewicz en Navahrudak
- 1955: En 100-a datreveno de la morto de Adam Mickiewicz oni reinaŭguris en Krakovo detruitan de germanoj kaj rekonstruitan monumenton, laŭ metalruboj trovitaj en Hamburgo
- 1962: Usono decidis forigi misilajn bazojn el Turkio
- 1965: Kosmoesploro: Francio lanĉis de Saharo sateliton Astérix-1, fariĝante la tria spaca potenco post Usono kaj Sovetunio
- 1966: Tajdocentralo de la Rance: en Francio oni funkciigis unuan en la mondo hidroelektran centralon por tajda energio apud la smeralda marbordo en Rance
- 1968: Laŭ propono de Pollando akceptita de Unuiĝintaj Nacioj konvencio ekskludis fortempiĝon de militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homeco
- 1970: Gvadelupo: en Bas-Tero falis 38,1 mm da pluvo en unu minuto - la plej peza dokumentita pluvego en la historio
- 1970: Papo Paŭlo la 6-a sian 9-an apostolan viziton direktis al Teherano
- 1972: Premiero de la sporta aŭtomobilo Fiat X1/9
- 1973: Maŭritanio iĝis membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1974: En Francio Simone Veil parolis defendante sian leĝproponon pri malkrimigo de aborto
- 1976: Bill Gates kaj Paul Allen ricevis registritan markon de Mikrosofto
- 1977: Francio: Metroo de Marsejlo parte ekfunkciis
- Milita stato en Pollando:
- 1981: En la tuta Pollando komencis agadon Armeaj Teritoriaj Operacaj Grupoj
- 1982: Belgo Roger Noël estis kondamnita de armea juĝejo en Varsovio al 3 jaroj de mallibero pro livero de disaŭdigiloj al Radio Solidareco - liberigita post 143 tagoj
- 1983: Sovetia subkolonelo Stanislav Petrov rimarkis difekton en la sovetia misila frua averta sistemo preventante eblan nuklean militon, la trian mondmiliton
- 1983: El monŝrankoj de Flughaveno London Heathrow oni rabis 26 mln da britaj pundoj
- 1986: Iraka-irana milito: irana balistika misilo falis al kvartalo de Bagdado mortigante 103 personojn
- 1987: Pola Popola Respubliko: ministro pri internaj aferoj generalo Czesław Kiszczak skribis al ĝenerala akuzisto kun alvoko pri mallongigo de la verdikto al murdistoj de pastro Jerzy Popiełuszko
- 1989: Lastaj militistaj taĉmentoj de Vjetnamio forlasis Kamboĝon
- 1991: Pollando estis akceptita al Konsilio de Eŭropo
- 1991: Sur usona atoma armea spaco en Nevado britoj faris la lastan nuklean teston
- 1993: Germanio agnoskis Kurdistanan Laboristan Partion terorisma organizo fermante ĝin kune kun ĉiuj filioj
- 1994: Sensukcesa sturmo de Grozno, organizita de opozicio kontraŭa al Ĝoĥar Dudajev kun neoficiala apogo de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio
- 1994: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis 30 novajn kardinalojn
- 1995: Kartvelio: Eduard Ŝevardnadze iĝis prezidento
- 1996: Belorusio: referendumo aprobis plilongigon de la prezidenteco de Aljaksandr Lukaŝenko de 4 ĝis 7 jaroj kun rajtigo eksigi parlamenton
- 1998: Tony Blair kiel unua ĉefministro de Britio alparolis en irlanda parlamento
- 1998: 209 personoj pereis en kunpuŝiĝo de trajnoj en barata subŝtato Panĝabio
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a aprobis novan version de Vatikana Konstitucio - fundamenta leĝo de la Vatikano
- 2003: Lasta flugo de la pasaĝeraviadilo Konkordo
- 2006: Rafael Correa gajnis prezidentan balotadon en Ekvadoro
- 2007: Sudkorea urbo Yeosu estis elektita organizanto de internacia ekspozicio 2012 (al tio strebis ankaŭ maroka Tanĝero kaj pola Vroclavo)
- 2008: En katedralo de Vavelo okazis denova funebra ceremonio (post eltombigo) de pola generalo Władysław Sikorski
- 2008: Barato: en Bombajo komenciĝis en fervoja stacidomo Chhatrapati Shivaji 10 teroristaj atakoj, kiuj daŭris ĝis la 29-an de novembro - 175 personoj pereis (en tio du atencintoj), 293 vundiĝis
- 2010: Ŝtata Dumao de Rusio akceptis rezolucion pri kondamno de la krimo de Katin
- 2011: NASA lanĉis kosmosondilon Marsa Scienca Laboratorio, konatan kiel Curiosity
- 2015: António Costa iĝis ĉefministro de Portugalio
- 2017: En Toruń okazis internacia konferenco "Memoro kaj Espero" dediĉita al la memoro de poloj savantaj judojn dum la dua mondmilito, kun ŝtata reprezentantaro de Pollando kaj Israelo
- 2018: Kosmoesploro: sur Marso grundiĝis usona kosmosondilo de NASA Insight
- 2018: Militjuro estis trudita en Ukrainio - daŭris ĝis la 26-a de decembro
- 2019: Albanio: 51 personoj pereis kaj ĉ. 900 vundiĝis en tertremo
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1472: Simono de Trento, itala infano, kies morton oni utiligis por akuzi judojn pri rita murdo, beatigita, beatigo nuligita en 1965 (m. 1475)
- 1604: Johann Bach, germana komponisto (m. 1673)
- 1689: Johann Jacob Mascov, germana juristo kaj historiografo (m. 1761)
- 1731: William Cowper, angla poeto (m. 1800)
- 1754: Georg Forster, pola-germana natursciencisto, kunfondinto de vojaĝliteraturo, profesoro pri natura historio (m. 1794)
- 1809: Károly Földváry, hungara honvedkolonelo (m. 1883)
- 1817: Charles-Adolphe Wurtz, franca kemiisto (m. 1884)
- 1827: Ellen G. White, usona verkistino, kunfondintino de adventismo (m. 1915)
- 1847: Maria Fjodorovna, dana princino, imperiestrino de Rusio (m. 1928)
- 1857: Ferdinand de Saussure, svisa lingvosciencisto (m. 1913)
- 1862: Marc Aurel Stein, hungara orientalisto kaj arkeologo (m. 1943)
- 1873: Alfred Mittey, franca Esperanto-pioniro, kunfondinto de framasona loĝio "Esperanto", partoprenanto de UK 1938, dum kiu li kunfondis Denaskan Esperantistaron (m. 1952)
- 1875: Kálmán Dékáni, hungara ĉefbibliotekisto en la Librejo Teleki-Bolyai (m. 1925)
- 1875: Gábor Ajtai Nagy, hungara, rumania hungara redaktoro (m. 1942)
- 1881: Karl Konrad, germana pedagogo kaj historiisto (m. 1958)
- 1883: Mihály Babits, hungara poeto, verkisto, tradukisto, enestanta en Hungara Antologio kaj Biblioteko Tutmonda (m. 1941)
- 1885: Heinrich Brüning, kanceliero de Germanio (m. 1970)
- 1889: Árpád Kostyala, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (m. 1965)
- 1894: Norbert Wiener, usona matematikisto, mirinfano, kreinto de kibernetiko, kontribuinto al stokastiko (m. 1964)
- 1897: Mózes Kahána, hungara verkisto (m. 1974)
- 1901: Alois Karisch, aŭstra politikisto kaj juristo
- 1903: Alice Herz-Sommer, ĉeĥa-israela pianistino, postvivanto de koncentrejo en Terezín, muzikpedagogo, paco-aktivistino, centdekjarulo kaj esperantistino (m. 2014)
- 1910: Gyula Csehi, hungara literaturteoriisto, universitata profesoro (m. 1976)
- 1910: Karl Schulze, germana juristo kaj esperantisto-tradukisto de beletro, aŭtoro de artikoloj en "Der esperantist" (m. 1983)
- 1912: Eugène Ionesco, franca dramisto (m. 1994)
- 1913: Łukasz Ciepliński, pola soldato de la Asocio de Armita Batalado, partoprenanto de la defenda milito de 1939 kaj batalo de Bzura, komandanto de Libero kaj Sendependo, ekzekutita (m. 1951)
- 1918: Huber Matos, kuba politisto, kontraŭulo de komunistaj influoj en la Kuba Revolucio (m. 2014)
- 1919: Ryszard Kaczorowski, lasta prezidento de Pollando en ekzilo, pereinta en kraŝo de pola registara aviadilo (m. 2010)
- 1921: Françoise Gilot, franca pentristino (m. 2023)
- 1922: Charles M. Schulz, usona bildliteraturisto (m. 2000)
- 1925: Edward Kajdański, pola verkisto, ĵurnalisto kaj diplomato (m. 2020)
- 1926: Ralf Wolter, germana aktoro kaj kantisto (m. 2022)
- 1930: Uladzimir Karatkjeviĉ, belorusa verkisto, poeto, dramaturgo, kinoscenaristo kaj publicisto (m. 1984)
- 1931: Adolfo Pérez Esquivel, argentina Nobelpremiita artisto, aktivulo pri la rajto de memdetermino, neperforta movado kaj teologio de liberigo
- 1933: Antal Madarász, hungara instruisto, geografo (m. 1978)
- 1934: Jamshid Mashayekhi, irana aktoro
- 1939: Tina Turner, usona kantistino kaj aktorino (m. 2023)
- 1942: Dang Thuy Tram, vjetnama batalkirurgistino, murdita (m. 1970)
- 1945: Magdolna Csutak, rumania hungara, aŭstria ceramikistino
- 1948: Elizabeth Blackburn, aŭstralia-usona Nobelpremiita biologino, etikistino
- 1951: Ilona Staller, hungara pornoaktorino ("Cicciolina")
- 1952: Miklós Onucsán, rumania hungara grafikisto, ceramikisto
- 1958: István Ferenc Magyar, rumania hungara dizajnisto, pentristo
- 1962: Antal Bege, hungara matematikisto (m. 2012)
- 1962: Reinhart Guib, episkopo transilvania de la protestantoj
- 1969: Ferenc Vastag, rumania hungara boksisto
- 1981: Natasha Bedingfield, brita kantistino
- 399: Siricio, papo, sanktulo
- 1252: Blanka de Kastilio, reĝino de Francio, katolika sanktulino (n. 1188)
- 1504: Izabela la 1-a, reĝino de Kastilio (n. 1451)
- 1516: Giovanni Bellini, itala pentristo (n. ĉirkaŭ 1433)
- 1589: David Voit, germana teologo (n. ĉirkaŭ 1530)
- 1695: Gregório de Matos, poeto kaj advokato dum la kolonia Brazilo (n. 1636)
- 1772: János Lázár, hungara grafo, verkisto, tradukisto (n. 1703)
- 1817: Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach, anino de la rondoj ŝileraj kaj goetaj en Vajmaro (n. 1773)
- 1849: Julius Eduard Hitzig, germana verkisto kaj juristo (n. 1780)
- 1851: Nicolas Jean-de-Dieu Soult, marŝalo de Francio (n. 1769)
- 1855: Adam Mickiewicz, pola poeto, filozofo, mistikulo, politika publicisto, tradukisto, militisto, universitata lekciisto (n. 1798)
- 1857: Joseph von Eichendorff, germana poeto (n. 1788)
- 1862: Julia Pardoe, brita verkistino, novelistino kaj historiistino (n. 1806)
- 1889: Károly Koller, hungara fotisto, pentristo (n. 1838)
- 1892: Mór Wahrmann, hungara judreligia politikisto (n. 1832)
- 1896: Benjamin Apthorp Gould, usona astronomo (n. 1824)
- 1911: Paul Lafargue, franca kuracisto, filozofo kaj verkisto pri historio de marksismo (n. 1842)
- 1926: Eliška Krásnohorská, ĉeĥa poetino kaj tradukistino (n. 1847)
- 1934: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto, politikisto, akademiano, unua prezidento de Ukrainio (n. 1866)
- 1939: Hermann Julius Kolbe, germana entomologo (n. 1855)
- 1939: Arne Novák, ĉeĥa literatura kaj vidarta historiisto kaj kritikisto, bohemiisto kaj germanisto (n. 1880)
- 1940: Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere, brita politikisto kaj gazetmagnato (n. 1868)
- 1940: Helena Zamenhof, pola esperantistino, edzino de Felikso Zamenhof (n. 1874)
- 1943: Edward O'Hare, usona vickolonelo, flug-aso (n. 1914)
- 1948: Lajos Kozma, hungara arkitekto, fasonisto, grafikisto, ilustristo kaj altlerneja instruisto (n. 1884)
- 1950: Hedwig Courths-Mahler, germana verkistino (n. 1867)
- 1952: Sven Hedin, sveda geografo, fotisto, esploristo de Silka Vojo, verkisto (n. 1865)
- 1953: Emil Gaar, aŭstra pedagogo, klasika filologo kaj lernolibroverkisto (n. 1883)
- 1956: Tommy Dorsey, usona ĵazmuzikisto, trombonisto (n. 1905)
- 1956: Imre Szalacsy-Rácz, hungara instruisto, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1900)
- 1957: Theodor Čejka, ĉeĥa instruisto, nestoro de Esperanto-movado, aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj, redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo", "Revuo Internacia", "Bohema Esperantisto" kaj "Germana Esperantisto", membro de Lingva Komitato, partoprenanto de UK 1921, tradukisto de verkoj de Tomáš Garrigue Masaryk (n. 1878)
- 1959: Gustav Adolf Canaval, aŭstra ĵurnalisto kaj eldonisto (n. 1898)
- 1966: Sigismundo Pragano, rumana advokato, membro de la Akademio de Esperanto, profesoro pri la rumana lingvo, rumana literaturo kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, konata de traduko de la rakontoj Rumana Bonhumoro (n. 1907)
- 1968: Arnold Zweig, germana verkisto, cionisto, pacisto (n. 1887)
- 1969: La Niña de los Peines, hispana-cigana kantistino de flamenko (n. 1890)
- 1969: Márton Lőrincz, hungara luktisto, olimpia ĉampiono (n. 1911)
- 1970: György Bartók, hungara filozofo (n. 1882)
- 1972: Erzsébet Surány, rumania hungara grafikistino, ilustristino (n. 1911)
- 1981: Max Euwe, nederlanda mondĉampiono de ŝakludo (n. 1901)
- 1984: Zoltán Gombos, hungara/usona eldonisto, redaktoro (n. 1904)
- 1985: Sergej Gerasimov, sovetia reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1906)
- 1986: Erich Wurzer, germana skulptisto (n. 1913)
- 1988: István Orbán, rumania hungara inĝeniero, tradukisto (n. 1933)
- 1994: István Fényi, hungara poeto, tradukisto (n. 1919)
- 2000: Jack Schwarz, nederlanda filozofo, humanisto, naturkuracisto kaj edukisto (n. 1924)
- 2001: Regine Hildebrandt, germana politikistino, ministrino (n. 1941)
- 2006: Mário Cesariny de Vasconcelos, portugala poeto kaj pentristo (n. 1923)
- 2008: Edna Parker, usona longvivulino (n. 1893)
- 2008: Helena Wolińska, pola stalinista akuzistino akuzita pri senrajtaj arestoj kaj justicaj murdoj (n. 1919)
- 2009: Katalin Stahl Jencsik, rumania hungara rapiristino (n. 1946)
- 2016: Peter Hans Kolvenbach, nederlanda kleriko, pastro de Katolika Armena Eklezio, rektoro de Pontifika Gregoria Universitato, ĝenerala superulo de la jezuitoj (n. 1928)
- 2018: Bernardo Bertolucci, itala reĝisoro kaj scenaristo (n. 1941)
- 2018: Stephen Hillenburg, usona muzikisto, verkisto, komikisto kaj aktoro (n. 1961)
- 2021: Stephen Sondheim, usona komponisto kaj tekstverkisto (n. 1930)
La 26-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):