Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La civila malobeo estas malakcepto obei leĝojn, kiuj ne estas justaj, sed sen perforto. Tio estis granda nova ideo de la (lasta fino de la 19-a kaj) 20-a jarcento. Inter aliaj, tio estis fortega batalilo kontraŭ rasismo en Usono kaj por la sendependeco de la koloniaj landoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri senperforta metodo de batalado kontraŭ maljustaj leĝoj. Por anglalingva eseo de jaro 1849 rigardu la paĝon Civila malobeo (eseo). |
Malmultaj pensantoj studis, kiam la civila malobeo estas justa, ĉar tio estas granda teoria problemo de la civila malobeo. Famaj ekzemploj de civilaj malobeantoj estas Gandhi en Barato kaj Martin Luther King en Usono.
La usona verkisto Henry David Thoreau pioniras la modernan teorion pri ĉi tiu ago en sia eseo el 1849 "Resistance to Civil Government", ["Rezistado al Civila Registaro"] poste retitolita al "Civil Disobedience" ["Civila Malobeo"]. En la eseo Thoreau priskribas siajn kialojn por ne pagi impostojn proteste kontraŭ sklaveco kaj la Meksika-Usona Milito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.